ĜENERALA TRAKTATO PRI ĈINA ZHENJIU

(AKUPUNKTURO KAJ MOKSO)

 
 DONG Xiaohua kaj PENG Jianjun* 
 

1. Origino de Zhenjiu (akupunkturo kaj mokso)

La plej frua verko, kiu notis pri akupunkturo kaj mokso, estas  Huangdi Nei Jing verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. En la verko, la aŭtoro traktis detale pri bazaj teorioj de akupunkturo kaj mokso, inkl. Jinluo (ĝinlŭo-o), la punktoj k. a.; kaj pri praktikaj scioj inkl. indikoj, kontraŭindikoj de akupunkturo kaj mokso.

En treege frua tempo, akupunkturo kaj mokso estis jam konigata eksteren: en Koreion ĉirkaŭe la 6-a jarcento; en Japanion samtempe de s-ro Zhi Cong kun libroj pri akupunkturo kaj mokso; en Eŭropon je lastaj jaroj de la 16-a jarcentoj.

2. Koncepto kaj bazo de Ĝinlŭo-a teorio

Ĝinlŭo-a teorio esploras interkomunikiĝon kaj rilaton inter diversaj partoj de la homa korpo. Ĝinlŭo-oj (meridianoj kaj kolateraloj aŭ lŭobranĉoj) estas cirkulaj vojoj de Qi (ci-o) kaj Sango. Meridianoj (ĝin) estas trunkoj kaj lŭobranĉoj (lŭo) estas branĉoj. Ili interne apartenas al Zangfu (visceroj) kaj ekstere ligiĝas kun membroj, interkomunikgas internan kaj eksteran partojn de la korpo, trapenetras la korpon de supra ĝis malsupra. Ĝinlŭo-o do faras la intrnajn viscerojn kaj eksterajn histojn kaj organojn organika korpo, kaj kunaranĝas kaj ekvilibrigas relative funkciojn de diversaj partoj de l korpo.

3. Konsisto de Ĝinlŭo-sistemo

Ĝinlŭo-sistemo konsistas el 12 meridianoj, ok eksterordinaraj meridianoj, 15 lŭobranĉoj, 12 pretervojaj lŭobranĉoj, 12 tendenaj lŭobranĉoj kaj 12 haŭtaj areoj.

Jen, prezentado pri 12 meridianoj.
Tri jin-meridianoj en mano:
Pulma meridiano de man-tajjin-o
Perikardia meridiano de man-ĝŭejin-o
Kora meridiano de man-ŝaŭjin-o
Tri jang-meridianoj en mano:    
Dika meridiano de man-jangming-o
Sanjiao-meridiano de man-ŝaŭjang-o
Maldika meridiano de man-tajjang-o
Tri jin-meridianoj en piedo:   
Liena meridiano de pied-tajjin-o
Hepata meridiano de pied-ĝŭejin-o
Rena meridiano de pied-ŝaŭjin-o
Tri jang-meridianoj en piedo:  
Stomaka meridiano de pied-jangming-o
Galvezika meridiano de pied-ŝaŭjang-o
Vezika meridiano de pied-tajjang-o

4.Distribuacio kaj ira direkto de meridianoj

Tri jang- meridianoj en mano iras ekstere de supraj membroj — Jang-o
Tri jin-meridianoj en mano iras interne de supraj membroj — Jin-o
Tri jang-meridianoj en piedo iras ekstere de malsupraj membroj — Jang-o
Tri jin-meridianoj en piedo iras interne de malsupraj membroj — Jin-o

5. Lokalizo kaj indikoj de la punktoj

5.1. Pulma meridiano de man-tajjin-o 

Indiko: malsanoj de la spirada sistemo, ekz. tuso, astmo, laringofaringito, brusta doloro, spirada nesufiĉeco, asfiksio k. a.

Chize (LU 5)  Loko: en kubuta falto.  Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1 colo (ĉina, cun).

Lieque (LU 7)  Loko: super la tigoforma proceso de radiuso, 1.5 colojn sur manradika falto.

Taiyuan (LU 9)  Loko: en manradika falto, radiusa flanko de radiusa arterio. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.3~0.5 colo.

5.2. Perikardia meridiano de man-ĝŭejin-o  

Indiko: angiokardiopatioj kaj gastralgio, vomado, komato, psiozo k.a.

Quze (PC 3)  Loko: ĉe mezpunto de la kubuta falto, ĉe la ulna flanko de la tendeno de braka bicepso. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1.2 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

Neiguan (PC 6)  Loko: 2 colojn super manradika falto inter tendenoj de la longa polma mskolo kaj la radiusa fleksanto de manradiko. Manipulado: per perpendikla aŭ supre oblikva punkturo 0.6~1.5 coloj.

Laogong (PC 8)  Loko:  ĉe la centro de polmo, inter la 2-a kaj 3-a metakarpoj proksime al la 3-a, kaj en la parto tuŝanta l pinton de mezfingro kiam oni pugnigas la mano. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.5~0.8 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

5.3.  Kora meridiano de man-ŝaŭjin-o

Indiko: psikozo, epilepsio, sendomeco, takikardio aŭ bradikardio, aritmio, brustangino k.a.

Shaohai (HT 3) Loko: en inter fino de ulna flanko de kubuta falto kaj la mediana epikondilo de humero. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

Shenmen (HT 7) Loko: en manradika falto, ĉe radiusa flanko de ulna fleksanto de manradiko, Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.4~0.6 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

Shaochong (HT 9) Loko:  ĉe radiusa flanko de malgranda fingro, 0.1 colon fore de la unga angulo. Manipulado: malprofunda nadlado per maldika nadlo aŭ rapida piko per tri-eĝa nadlo por sangi.

5.4.  Dika meridiano de man-jangming-o

Indiko: ĉefe malsanoj de kapo kaj vizaĝo kaj de kvin sensorganoj, ekz. Kapdoloro, facia paralizo, malsanoj kaj simptomojn de okulo, de nazo, de laringfaringo, de buŝ-dentaro, de nuka regiono kaj radiusa flanko de supraj membroj.

Hegu (LI 4) Loko: sur mandorso, inter la 1-a kaj 2-a metakarpoj kaj ĉe radiusa flanko de mezpunkto de la 2-a metakarpo. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1 coloj, ankaŭ pove penetra nadlado al  la punkto Houxi (SI 3), aŭ moksado per moksa bastoneto.

Quchi (LI 11) Loko: ĉe latera fino de kubuta falto kaj ĉe mezpunkto de la interliga linio inter Chize (LU 5) kaj eksters humera epikondilo dum kubuta fleksiĝo. Manipulado: per perpendikla punkturo por 1~1.5 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

Shousanli (LI 10) Loko: 2 colojn sub la punkto Quchi (LI 11). Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1.2 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

Jianyu (LI 15) Loko: supre de deltoido, en la kaviĝo antaŭe kj malsupre akromio, kiam la brako estas adbukcata aŭ levata samnivele kun ŝultro. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1.2 coloj aŭ malsupre oblikva punkturo, aŭ moksado per moksa bastoneto.

Yingxiang (LI 20) Loko: en nazolipa kanalo, apud mezpunkto de latera rando de naza alo, per supre oblikva punkturo por nazaj malsanoj. Manipulado: per penetra nadlado al  la punkto Sibai (ST 2) por askaridozo de gala tratuso, aŭ per moksado per moksa bastoneto.

5.5. Sanjiao-meridiano de man-ŝaŭjang-o

Indiko: surdecon, tintadon ka malsanojn kaj simpomojn de tempio kaj dorso de supraj membroj.

Zhongzhu (SJ, TE 3) Loko: en dorso de mano, proksima al la 4-a metakarpoflanka artiko, en la kaviĝo inter la 4-a kaj 5-a metakarpoj. Manipulado: pugniĝu, per perpendikla punkturo por 0.6~1.0 coloj.

Waiguan (SJ, TE 4) Loko: ĉe dorso de antaŭbrako, inter ulno kaj radiuso kaj 2 colojn super falto de manradiko. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1.2 coloj aŭ moksado per moksa bastoneto.

Yifen (SJ, TE 17) Loko: malantaU orellobo, en kaviĝo inter mandibla angulo kaj mastoido. Manipulado: supre aŭ malsupre oblikva punkturo por 1~2 coloj, aŭ per moksado per moksa bastoneto.

5.6.  Maldikintesta meridiano de man-tajjang-o 

Indiko: surdeco, tinado, malsanoj kaj simptomoj de nuk-dorso, de skapola regiono, de supraj membroj.

Houxi (SI 3) Loko: en kaviĝo supre de ulna flanko de la 5a metakarpofalanga artiko. Manipulado: pugniĝu, per perpendikla punkturo por 0.6~1.5 coloj.

Xiaohai (SI 8) Loko: ĉe mediana flanko de kubuto, en kaviĝo inter olekrano de ulno kaj mediana epikondilo de humero. Manipulado: malsupre oblikva punkturo por 0.4~0.6 colo.

5.7. Liena meridiano de pied-tajjin-o 

Indiko: malsanoj kaj simptomoj de gastrointesta trakuso kaj urnogenera sistemo.

Sanyinjiao(SP 6) Loko: 3 colojn super la pinto de mediana maleolo.  Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1.2 coloj.

Xuehai (SP 10) Loko: 2 colojn super la supra mediana angulo de palelo. Manipulado: per perpendikla punkturo por 1~2 coloj.

5.8. Hepata meridiano de pied-ĝŭejin-o 

Indiko: kapdoloro, kapturno, spasmo de vizaĝaj muskoloj, epilepsio, infana konvulsio, mensaj malsanoj, iktero, hipokondra doloro, malsanoj kaj simptomoj de oftalmologio.

Taicong (LR 3) Loko: sur pieddorso, en kaviĝo de malantaŭa fino de la intermetarsa interspaco.

Xingjian (LR 2) Loko: sur pieddorso, interla 1a kaj 2a piedfingroj, 0.5 colo super  rando inter fingra rethaŭto. Manipulado:  per perpendikla punkturo por 0.4~0.6 colo.

5.9. Rena meridiano de pied-ŝaŭjin-o 

Indiko: malsanoj kaj simpotomoj de urnogenera sistemo, kronika lumbago, gorĝodoloro, sendormeco, kapturno, tinado, diminuado de vido.

Yongquan (KI 1) Loko: en la plando, ĉe kuniĝejo de la antaŭa triono kaj malantaŭa du trionoj.  Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.6~1 colo.

Taixi (KI 3) Loko: inter pinto de la mediana maleolo kaj Akila tendeno. Manipulado:  per perpendikla punkturo por 0.4~0.8 colo.

Zhaohai (KI 6) Loko: en kaviĝo sub pinto de la mediana maleolo. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.4~0.6 colo.

5.10. Stomaka meridiano de pied-jangming-o 

Indiko: ĉefe malsanoj kaj simptomoj de gastrointesta trakuso, kaj ankaŭ tiuj de kapo,vizaĝo, nazo, buŝ-dentaro kaj malsupraj membroj.

Jiache (ST 6) Loko: unu fingran larĝon antaŭe kaj supre de mandibla angulo, en kaviĝo , kie mastero estas prominenta dum maĉado. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.3~0.5 colo aŭ per penetra punkturo al la punktoj Dicang (ST 4) kaj Quanliao (SI 18).

Touwei (ST 8) Loko: 0.5 colon super antaŭa harlinio kaj 405 colojn latere de la mezlinio de kapo. Manipulado: per horizontala puntero malsupre aŭ supre por 0.6~1 colo.

Zusanli (ST 36) Loko: 3 colojn sub la punkto Dubi (ST 35), unu mezfingran larĝon fore de antaŭa kresto de tibio. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.5~1.5 coloj.

5.11.Galvezika meridiano de pied-ŝaŭjang-o 

Indiko: migreno, surdeco, tinado, malsanoj kaj simptomoj de hepato, de galveziko, de hipokondra regiono kaj de latero de malsupraj membroj.

Fengchi (GB 20) Loko: inter kaviĝo sub ekstera okcipita protuberanco kaj mastoido. Manipulado: inserti nadlon al mediana kaj malsupra rando de alia orbito por 0.6~1.2 coloj.

Huantiao (GB 30) Loko: ĉe kuniĝejo de meza kaj ekstera trionoj de la interliga linio inter prominenco de la granda trokantero kaj la sakra breĉo. Manipulado: per perpendikla punkturo por 1.5~3 coloj. 

Yanglingquan (GB 34) Loko: en kaviĝo antaŭ kaj sub la kapo de fibulo. Manipulado: per perpendikla punkturo por 1~2 coloj. 

5.12.Vezika meridiano de pied-tajjang-o 

Indiko: malsanoj kaj simptomoj de oftalmologio, de regionoj kapo, nuko, dorso, lumbo, sakro, dorso de malsupraj membroj.

Feishu (BL 13) Loko: sub spina alstaraĵo de la 3a toraka vertebro, 1.5 colojn latere de malantaŭa mezlinio. Manipulado: per perpendikla punkturo por 0.5~1 coloj aŭ per oblikva punkturo al vetebraro.

Yinmen (BL 37) Loko: 6 colojn sub punkto Chengfu (BL 36), sur la interliga linio inter punktoj Chengfu (BL 36) kaj Weizhong (BL 40). Manipulado: per perpendikla punkturo por 1~2 coloj.

Weizhong (BL 40) Loko: ĉe mezpunkto de la poplita falto. Manipulado: per perpendikla punkturo por 1~2 coloj.

6. Ĉefaj manipuladoj de akupunkturo

6.1.Angulo de nadla inserto

Perpendikla punkturo: inserti la nadlon vertikale kun haŭto.

Oblikva punkturo: inserti la nadlon oblikve ĉe la angulo de 30~40 gradoj kun haŭto.

Horizontala punkturo: inserti la nadlon ĉe la angulo de 15 gradoj kun haŭto.

6.2.1.Manipulado de nadlo: Mallongiĝo de manipuli nadlon post ĝia inserto por havigi senton de punkturo per metodoj de tir-enŝovado, piruetado kaj aliaj.

6.2.2. Sento de nadlado: Normalaj sentoj de sukcesa nadlado, por la paciento kun sentoj de doloreto, disstreĉeco, sensentigo; por la kuracisto kun sentoj de peziĝo kaj streĉiĝo.

7.  Selekto kaj preskribo de akupunktoj

   Infana konvulsio  Punktoselekto: Renzhong(GV,DU 26), Hegu(LI 4), Dazhui(GV, DU 14), Yongquan(KI 1), Taicong(LR 3), Shixuan(EX-UE 11).   Asociiĝo de punktoj supra-malsupra: Malsano troviĝas supre, selektas punktojn malsuprajn; malsupre, punktojn suprajn; en kapo, punktojn en piedo;en lumbo, punktojn en poplito.

Kapturno  Punktoselekto: Zusanli(ST 36), Yanglingquan(GB 34), Jiexi(ST 41), Touwei(ST 8), Yintang(EX-HN 3), Fengchi(GB 20).  Asociiĝo de punktoj proksima-malproksima: Asoci la selekton de proksimaj punktoj kun la selekto de malproksimaj punktoj.

Ruktado  Punktoselekto: Neiguan(PC 6), Geshu(BL 7), Laogong(PC 8), Zusanli(ST 36).

Gastralgio  Punktoselekto: Neiguan(PC 6), Zusanli(ST 36), Gongsun(SP 4), Zhongwan(CV, RN 12), Weishu(BL 21).

Asociiĝo de punktoj supra-malsupra kaj proksima-malproksima estas por supraj du malsanoj.

Salivumado  Punktoselekto: Renzhong(GV,DU 26), Jiache(ST 6), Dicang(ST 4), Hegu(LI 4)

Facia paralizo  Punktoselekto: Fengchi(GB 20), Yangbai(GB 14), Sibai(ST 2), Dicang(ST 4), Hegu(LI 4), Taicong(LR 3). Por malfacilo de levi ŝultron, aldoni punkton Zanzhu(BL 2); por malapero de nazolipa sulko,aldoni Yingxiang(LI 20); por misformiĝo de nazolipa sulko, aldoni  Renzhong(GV,DU 26); por misformiĝo de mentonolipa sulko, aldoni Chengjiang(CV, RN 24); por sensenteco kaj hipogeŭzo, aldoni Lianquan(CV,RN 23); por facia paralizo dekstra, selekti maldekstran Hegu(LI 4), kaj por maldekstra, selekti dekstran Hegu(LI 4).

Asociiĝo de punktoj dekstra-maldekstra bazas la karakterozon de meridiana irado interkruĉiga.

*PENG estas anhau esperantiĝinto.