Sukero estas sekura

 

Dum la tuta historio sukero estas konsiderata grava kaŭzo dediabeto kaj graseco, multaj homoj do rifuzas manĝi sukeron. Sciencistoj en Usono lastatempe plenamplakse pesas la axantaĝojn kaj malavantaĝojn de sukero kaj konkludas, ke ioma manĝado de sukero ne estas malutila al la sano.

Loĝantoj de Eŭropo ka Usono ĉiutage manĝas meznombre 60 gramojn da sukero. Tiu sukero post digestado transportiĝas en formo de glukozo tra la sango ĝis diversaj organoj kie ĝi servas kiel fonto de energio. Se aldoniĝas glukozo manĝata el aliaj manĝaĵoj, la potaga enigo de sukero ĉe loĝantoj de Eŭropo kaj Usono atingas 100 gramojn.

La sciencistoj opinias, ke la aserto, ke sukero kaŭzas diabeton, ne havas sciencan bazon, ĉar amelo, same kiel sukero plialtigas sangan glukozo-nivelon. La Usona Asocio de Diabetulo nuligis la regulon pri sukera abstinado. Ili pridubas ankaŭ la aserton, ke la sukero dikigas. La ĉefa kaŭzo de dikiĝo stas troa graso en la dieto.            

 MONATO Julio 1996