PENG Jianjun Published on December 4th, 2007
by PENG Jianjun

PENG Jianjun's blog

Browse posts
EBV kaj nazofaringa kancero
Posted on December 4th, 2007
Teo por Preventi Kancerojn
Posted on December 4th, 2007
ĜENERALA TRAKTATO PRI ĈINA ZHENJIU
Posted on December 4th, 2007
Sukero estas sekura
Posted on December 4th, 2007
Skizo de masaĝo
ĈINAJ PREMIITOJ DE UMEA-SHINODA-PREMIO
Posted on December 4th, 2007

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 233 times

Skizo de masaĝo

Tuesday December 4th, 2007 at 11:38AM

 

 

Skizo de masaĝo

Antikva metodo malstreĉi kaj sendolorigi ankoraŭ utilas en la moderna vivo. 

La historio de la masaĝo eble estas same longa kiel la homaro. Manĝinte fruktojn kaj viandojn el la sovaĝejo, la prahomoj malbone fartis pro dispepsio. Ili trovis, ke eblas forigi la malkomforton per mana karesado de la ventro. Same eblas malpliigi la doloron de vundoj. Jam antaŭ 2500 jaroj, la masaĝo fariĝis formala kurac-metodo en Ĉinio. Tiu simpla metodo, kiu bezonas nek drogojn, nek anestezon nek lanceton, estis iom post iom pli atentata kaj rutine uzata en malsanulejo, sanatorioj kaj ĉe familioj.

La massaĝo baziĝas sur la teorioj de Qi [ĉi], Sango, Zang kaj Fu (visceroj), kaj Jing [ĝin] kaj Luo (meridianoj kaj kolateralaj merdianoj) de la tradicia ĉina medicino. La meridianoj kaj kolateralaj meridianoj troviĝas ĉie en la korpo. Ili interne ligas Zangfu (la viscerojn) kaj ekstere ligas la muskolojn kaj la surfacon de la korpo, kaj formas akordan, organikan tuton. Se en individuo la Qi (energio) stagnas, la Sango tro malrapide cirkulas kaj estas blokado de meridiano, ekestos malsano. Uzante la fingrojn kaj polmojn, kaj specialajn metodojn, la masaĝo celas agi rekte ĉe la meridianoj kaj la punktoj (Xuewei [ŝŭevej]) por malbloki la meridianon, alkceli la fluon de Qi kaj la sangocirkuladon, por tiel kuraci la malsanon kaj plifortigi kaj korpon.

La masaĝo fakte havas la samajn principojn kiel Qigon [ĉigon]. Ĉe la unua, la individuo estas malstreĉigita pro agado de aliulo, ĉe la dua, li mem efikas ĉe si malstreĉiĝon. Rezulte, pliboniĝas la kondukto, transportado kaj enmetado de informoj en la korpo, la biologia retrokupla sistemo. Trostreĉiteco estas grava fonto de multajj malsanoj.

Laŭ la teorio dela moderna fiziologio, la korpo estas regulata pere de la nerva kaj korpo;ikvaĵa sistemoj. La efikoj de la masaĝo pasas tra la nervosistemo al diversaj organoj por tie stimuli aŭ malhelpi kuntiriĝon aŭ dilatiĝon. Samtempe, per la korpolikvaĵa sistemo ĝi influas la agadon de diversaj hormonoj, kiuj regulas la metablon kaj la funkciadon de la organoj.

Masaĝo ĉe la dorso povas malpliigi antaŭe senĉesan doloron, ĉar ĝi stimulas la produkton de endorfino, peptido korpa kun opieca efiko. Kuracistoj trovas, ke masaĝo povas sendorigi ĉe malfacile kuraceblaj malsanoj, kiel ekzemple: ŝultrodoloro, cervika spondilopatio, sindromo de fascio, mislokiĝo de intervertebra disko. Ĉu eble ĉe aliaj “nekuraceblaj malsanoj” masaĝo bone efikas ?  Eblas optimismi, tamen necesas atingi pli grandan komprenon de la principoj por vere respondi al tiu demando.

                                              MONATO marto 1997】

translate into English

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...