Rosália Sandoval (kaŝnomo de Rita Abreu), brazila verkistino kaj instruistino (1884-1956)

El la larmoj, je gutoj de roso similaj, de knabino korenuanta(1), naskiĝis la miozoto.
Ĝi estis blanka, kiel tiuj larmoj, eĉ pli blanka ol la oranĝarbaj butonoj de girlando(2) fianĉina.
Estis bele ĝin vidi florantan en la kampo, enviigantan(3) per sia(4) blankeco la blankajn turtetojn kaj la grizblankajn nubojn.
La kampo fieriĝis posedi ornamaĵon tiel perfektan. Dume, la knabinoj ĝojaj kaj feliĉaj, kiuj promenadis tra la kampo, malŝatis la naivan miozoton, dirante:
- Vi estas floro de l' korenuo.
Kaj ĝi, la pala miozoto, ellasis, el sia malgranda korolo, kvazaŭ sopiron, frazon kiu enhavas poemon de amo kaj kora maltrankvileco:
- Ne forgesu min!
Sed, ian tagon, la knabino kiu ĝin naskis, fariĝis feliĉa kaj... ĝin forgesis.
Forlasita restis la miozoto en la verdaĵo de sia malgranda foliaro, dirante, petegante al la ĉielo:
- Ne forgesu min!
Kaj la knabino korenuanta, kiu naskis el siaj larmoj la miozoton, kiam ŝi promenadis tra la kampo, ŝajnis ne aŭdi la ĝemadon de la filo de siaj larmoj, kiu murmuris el la franĝoj de ŝia vesto:
- Ne forgesu min!
Tuj kiam la knabino foriris, la miozoto premiĝis, kuntiriĝis, kiel sentinte l' akran doloron de la sendankeco.
Kaj el la blankaĵo de ĝia malgranda korolo, turnita al la ĉielo, oni aŭdis, kvazaŭ sopiron, tiun ĉi petegon:
- Ne forgesu min!
En unu el tiaj momentoj, traflugis anĝelo blonda kun grandaj bluaj okuloj, kiu trovis la petegon de la miozoto suprenirantan al la ĉielo sur kolono da parfumoj. Kaj la ĉiela estaĵo kompatis al la senkulpa floro, kiam li ĝin aŭdis tre mallaŭte murmurantan:
- Ne forgesu min!
Li sorbis per unu kiso tiujn vortojn plenegajn je profunda sento, kaj li faligis larmon, larmon faritan el bluo kaj lumo, sur la korolon(5) de la floro.
Kaj de tiam, la modesta miozoto, la amforo de l' larmoj, fariĝis blua, eterne blua...

El la portugala lingvo tradukis Caetano Coutinho.

Unuafoje publikigita en Aldono de L' Espérantiste, aŭgusto-septembro de 1899.

In: ZAMENHOF, L. L. Esperanto Modelo. Redaktis Ismael Gomes Braga. 3-a eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 1991, p. 207-299.

Notoj:
(1) - Korenuo, korenui - Unu el la pluraj provoj traduki la portugalan vorton "saudade". Brazilaj esperantistoj enkondukis la neologismon saŭdado, ne akceptita, ĉar oni opiniis ĝin ne vere internacia.
(2) - Girlando - En la originala traduko troviĝas bukedo, sed noto de Ismael Gomes Braga sugestas tiun ĉi vorton kiel pli ĝustan.
(3) - Enviigantan - En la originalo la verba formo estas enviigante; sed ĉi tiu verbo rilatas al ĝin (= la miozoton), en la sama kazo, do la participo devas esti en adjektiva formo kun akuzativo.
(4) - Sia - En la originala teksto troviĝas ĝia, sed la ĉirkaŭteksto montras, ke la pronomo ĉi tie uzata devas esti la refleksivo.
(5) - Korolon - Mi aldonis la finaĵon N, necesan ĉi tie, ĉar temas pri movo; eble kompostada eraro.