Fama verkisto de mia lando lasis belan epiteton pri la maro de Cearao. "Bravaj verdaj maroj de mia naskiĝlando..." Sed hodiaŭ mi ekvidas, tio estas, mi ne povas plu vidi eĉ palan impreson de la literatura verda maro.

Inter du modernaj turoj mi apenaŭ povis vidi la lastan eron de la norda horizonto. Tra postrestinta kelkcentimetra bruo mi ĝuste ĝis hieraŭ kaptis je la lasta fojo la metaforon pri la bravan verdan maron. Ĝi ne estis la tuta frazo de José de Alencar, la plej grava brazila verkisto de la 19-a jarcento. Mi dirus, ke ĝi estis nur ero aŭ silabo de la verda poeziaĵo.

Sed kiam mi apenaŭ provis tagmanĝi, mirigis min kvazaŭ formikuloj sur babelaĵo fer-betona. Mi haltis manĝi kaj montris ĝin al miaj maljunaj gepatroj: "Jen!" "Jen kio?" "Jen tio..." "...Dio!" "Malaperis la maro!"

Siatempe ili ĉiutage legadis la tutan poezion el tiu eksa horizonto. Sed nun... Antaŭ ni senĉese starigadas la nura aŭ mura vero: la mara malapero kaj la forpasinta verdo.

Tamen la rigardo de paĉjo kaj panjo turnis malantaŭ min. Mi turnis mian kapon por kompreni ilian mesaĝon. Malantaŭ mi estis la pentraĵo pri la sama plaĝo ĵus malaparita. Mi fariĝis plenkreskulo kaj plenaĝulo antaŭ tiu scenejo, pentraĵo de Izidoro. Kokosarboj starigitaj sur blankaj sabloj, du kabanoj de fiŝkaptistoj kun muroj el kruda argilo kaj tegmento el pajlo. Verdaj ondoj trafas du flosojn pretaj reiri al verda horizonto. Triangulajn velojn kaptas varma vento. Tie la horizonto ne havas limon, nur blankaj nuboj el kotono, laŭ kredis mi dum fruaj jaroj. Tie la verda maro certe neniam malaperos.