Abundas rilatoj inter literaturo kaj pentraĵo en la kunteksto de Kabo-Verdo, afrika insularo apudanta okcidenten for de la senegala marbordo. Ĝia nomo evidentiĝas kiel kolora metaforo, simbola bapta atesto el la unuaj impresoj fare de la portugalaj navigistoj de la 16-a jarcento.

Kabo-Verdo estas insulara lando sub hela ĉielo, prekaŭ ĉiam blua, ĉirkaŭita de la atlantikaj akvoj, kies salajn ŝaŭmojn gustumas flavaj kaj blankaj sabloj aŭ kies ribelaj ondoj ŝtorme eksplodas kontraŭ bravaj nigraj ŝtonoj.

Ĝi estas ankaŭ insularo plena je misteroj. La vento rikoltas el ĉiu insulo apartan eron el legendo pri malaperita kontinento. Veninte el la maro, tiu varma blovo parodokse brulas la duonaridajn montojn, kiuj sufras tantalan soifon. Ne rare eĉ pezaj nuboj elverŝas grizan diluvon sur la diluva oceano, sen ke eĉ unu dolĉa guto trafu la sekan teron.

En tiu insularo loĝas la filoj de la afrika eliro, popolo kiu devenas el pluretnaj praavoj. Popolo bunte vestita, kiu paradokse lernis la arton ridi, kanti kaj danci kiel maniero liberiĝi. Nacio artefarita el nacioj, kiu kreis propran lingvon. Gento kiu gaje babilas per riĉsona kreola lingvo.

Certe pro tiom da naturaj kaj artaj kialoj ne eblas resti tie, sen ke la animo estu trafita de poezia sento. Poezion kaj muzikon ekzemplas la "morna" kortuŝe kantata de Cesária Évora.

Elstara ekzemplo de la poezia emo de Kabo-Verdo estas la revuo Claridade [klaridade], tio estas "Heleco", kun naskiĝdato en marto 1936. Sur la unua paĝo de tiu historia eldonaĵo publigiĝis poemo en la kreola lingvo. Aliaj poemoj ankaŭ origilane verkitaj en la indiĝena lingvo de Kabo-Verdo aperadis en postaj numeroj de tiu revuo. Tamen la plimulto da ili estis verkitaj en la portugala.

La emo montri trajtojn kaj de la indiĝena gento kaj de la pejzaĝo evidentiĝis ekde la unua eldonaĵo de Claridade. Ekzemplas tion la poemo "Écran" (originale en la franca lingvo), de Manuel Lopes. La titolo mem proponas leksikon elprenitan el la pentra arto. En tiu ĉi poemo la aŭtoro fariĝas pentristo kaj prenas sur sin la taskon sintezi tipan kaboverdan rigardon pri la maro, eble la plej grava fonto de inspiro por la loka literaturo. La scenejo ĉe "Écran" montras ŝipon elirantan. La ŝipo iras al la fora mondo, kie progresas la moderna vivo, dum ĉio restas sama en la insularo. Post la "ondoj kiuj neniam ĉesas" ("ondas que nunca param") vidiĝas la "horizonto ĉiam sama" ("horizonte sempre igual"). La ŝipo lasas longan marsulkon el blanka ŝaŭmo malantaŭ si sur la "blua maro" ("mar azul"), kies akvoj fariĝas "grizaj" dum "la tagoj de ventego" ("nos dias de ventania").

Eble pro ĉio ĉi apudas la poezion la pentraĵo en Kabo-Verdo. Tie elstaras la nomo de Kiki Lima, kies verko estas vere mirinda pruvo de la signo de la koloro ĉe tiu kreola insularo.

La arto de Kili Lima jenas:

http://www.artafrica.info/html/artistas/artistaficha.php?ida=29