Brazila Letero

Fortalezo, la 2-an de januaro 2008.

 

Nova jaro, nova agendo. Estas tempo plani la proksimajn tagojn surbaze de la ĵus pasinta jaro. Foliumante la kalendaron, mi iomete cerbumas pri la signifo de tio, kion oni nomas tempo. La nura besto, kiun maltrankviligas la tempo, estas la homa. Elefantaj embrioj trankvile restadas dudeko da monatoj en la utero de la paciencema patrino. Post la naskiĝo tiaj gigantetoj suĉas lakton ĝis la dua jaro de sia vivo. Onidire ili povos atingi okdek jarojn, kiam ili mistere migras al elefanta tombejo. En mala ekstremo, se temas pri dimensio de estaĵoj, estas la etaj aĵoj, kiel la muŝoj. Muŝoj, kiuj apenaŭ vivas, nur vivas. Siaflanke griloj fajfas pri tio, kion valoras la tempo. Sed la homa besto ne vivas for de la tempo, kiu svarmas kiel muŝoj en la racia cerbo. Ĉiam tempo zumas en ĉies homa kapo, kaj verŝajne, pro tia fizika kaj fiksa ideo, oni emas kalkuli muŝojn. Bone, mi ne volas fari el muŝoj elefantojn, sed kiu sukcese batas du muŝojn per unu ŝtono?

Permesu, ke mi iomete dubu pri la tempo. Fakte la tempo ne estas sama por ĉiuj. Laŭ la aĝo, ekzemple, estas aparta kompreno pri la sinsekvo de la aferoj. Infaneto ne povas antaŭvidi tra la tempo, kiel kutime faras la plenaĝuloj, kiam ili fiksas estontajn taskojn. Adoleskantoj emas kredi, ke la tempo malrapidas, ke la jaroj lame rampas, ke neniam venos la 15-a datereveno; male al la plenaĝuloj, ĉiam premitaj de streĉiga akcelilo, kiuj ne scias, kiel bremsi la temporaban maŝinon.

Ankaŭ ĉe la popoloj malsamas la tempo. Okcidento uzas la gregorian kalendaron. Mezoriento kalkulas la jarojn ekde la elmigro de Muhamado al Medina. Ĉinio faras sian kalendaron laŭ la movo de la luno. Antikvaj kalendaroj perdiĝis, kiel tiu de la romianoj. Aliaj estas forlasitaj, kiel tiu de la francaj civitanoj post la Revolucio.

Se tiom varias la tempo, ĝi ne ekzistas ekster la homo. Ĝi varias, ĉar la homo mem varias. Kvankam la kalendaro baziĝas sur naturaj elementoj, ĝi estas ĉiam aĵo artefarita. Tempo estas metafora kreaĵo. Kredeble la plej grava el la homaj inventoj. Do la homa arto vivi estas la arto rekrei la ĉiutagan vivon sur la paĝoj de la kalendaro.