About this blog

  • 11 posts
  • 2 742 visits
July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 28, 2009

Licencio pri Esperanto: mi petas studprogramojn

Estimataj gesamideanoj,

ankoraŭ ne ekzistas en Brazilo beletra kurso kun licenciigo pri Esperanto. Mi intencas proponi tiun fakon al Federacia Universitato de Cearao - Brazilo.

En tiu universitato mi estas docento pri Portugala Literaturo per klasĉambra instruado kaj mi preparas la novajn instruistojn en la prov-periodo de la fino de la kurso. Per interreta instruado mi estas aŭtoro de instru-materialon kaj kunordiganto de la versio de la sama kurso, kiu celas licenciigi gestudentojn loĝantajn en la landinterno de Cearao. Ankaŭ per interreto funkcias Esperanto-kurso sub mia kunordigado. Do kial ne enkonduki licenciigan kurson de beletro pri Esperanto?

Laŭ la rezolucio n-ro 2/2002 de Nacia Konsilio pri Edukado licenciiga kurso enhavu minimume 2.800 horojn da studo. Tiu horaro entenas teorion, libere elekteblajn aferojn (kongresojn, kursojn, ktp) kaj praktikon (prov-instruadon).

Antaŭ ol mi proponos tiun licenciigan programon mi devas esplori studprogramojn funkciantajn pri tiu fako en aliaj universitatoj. Ĉu eblas starigi partneran agadon kun jam funkciantaj universitataj kursoj tiucelen?

Se vi havas klarigojn pri tiu demando, mi varme antaŭdankas.

Samideane,

José Leite de Oliveira Junior / esperanto@ufc.br

(E-o: Jozefo Lejĉ)



Published at 14:58 ( 3 comments / 171 visits )
This post is public

July 29, 2008

Etnolingvistiko: "Ŝinguaj indiĝegoj savas siajn lingvojn per didaktikaj libroj kaj vortaroj"


Raporto pri rezisto de la brazilaj indiĝenoj pere de didaktikaj libroj kun riĉa enhavo. La ĉiutaga vivo, la kultivo kaj la kuirarto estas skribitaj kaj ilustritaj per la indiĝenoj mem, kiuj reprezentas, nur en tiu eldonaĵo, 34 etnajn grupojn. Aldoninde, baldaŭ aperos vortaro kun 27 indiĝenaj lingvoj de tiuj, kiuj estas la unuaj brazilanoj.

Pli detala raporto troviĝas en la suba retejo:

www.agenciaamazonia.com.br/index.php

 


Published at 04:55 ( 0 comments / 304 visits )
This post is public

July 29, 2008

Brazilaj politikistoj: la plej multekostaj

Laŭ informoj de la neregistara organizaĵo Transparência Brasil (en E-o Travideblo-Brazilo), brazilaj politikistoj estas la plej multekostaj en la mondo.
El la dokumento, la gapita brazila civitano povas elfosi jenajn trezorojn pri niaj plej altaj ĉambroj:

  • ĉiu senatano bruligas ene de unu jaro 34.113.708,00 realojn aŭ 13.752.061,67 eurojn el la impostoj;
  • siavice, en la sama tempo, ĉiu federacia deputito kostas el la poŝo de la brazila impostpaganto ne malpli ol 11.804.036,29 realoj aŭ 4.758.492,83 euroj.

En la ĉambroj de la ŝtatoj (provincoj) kaj en la municipaj ĉambroj la politikistoj ne estas pli ŝparemaj ol la gravuloj de Braziljo, nia ĉefurbo.

Ĉu la brazilaj politikistoj estas la pli viglaj politikistoj en la mondo? Bone, tio estas alia afero... La vera fakto estas, ke ili ne hazarde estas politikostoj, pardonon, politikistoj. Danke al la voĉoj de la malavaraj civitanoj, ili ĝuas tiun luksan buĝeton kaj prave povas fanfaroni antaŭ la modestaj kolegoj de aliaj landoj.

Pli detale priskribas tiun aferon - en la portugala, kompreneble - la suba PDF-a dokumento de tiu imitinda organizaĵo:
http://www.transparencia.org.br/docs/custoCasas2008.pdf

Published at 03:52 ( 3 comments / 148 visits )
This post is public

July 20, 2008

Interlingvistika Revuo ricevas artikolojn

Invito sendi artikolon por la venonta numero de Interlingvistika Revuo.

Retadreso: leitejr@ufc.br

read more
Published at 15:24 ( 0 comments / 118 visits )
This post is public

July 10, 2008

43-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO

Fortalezo estos en 2008, de la 12-a ĝis la 16-a de julio, la sidejo de la 43-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO, de la 28-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso kaj de la 7-a Infana Kongreseto de Esperanto.

www.esperantoceara.org.br/eo

 

Published at 05:11 ( 1 comment / 156 visits )
This post is public

May 11, 2008

Tago de la Patrino

Ĉe ni en Brazilo la dua dimanĉo de majo estas la Patrina Tago.

La bonaj filo kaj filino ne povas maltrafi tiun okazaĵon, kiu fariĝis la plej taŭga okazaĵo viziti kaj omaĝi la patrinon. Eĉ se ŝi ne loĝas en tiu ĉi mondo, dankemaj filo kaj filino certe ornamas la tombon per belajn florojn. La Patrina Tago estas tago por la rido, kaj por la sopira ploro.

En la unua el la du cititaj hipotezoj oni certe donacos ion al sian patrinon, sed ankaŭ indas dorlotaĵon la tuta inaro, kiu ĵus aŭ antaŭlonge naskis homan etulon, ĉefe se tiu apartenas al la parentaro. Krom la propran patrinon dum la familia tagmanĝo, ja indas donacojn, kisojn kaj brakumojn la edzino frumatene, la bopatrino matene, la avino vespere.

Sed ne ĉio estas fajna amo dum la patrina dato. Foliumante la Manifeston Komunistan de Marx kaj Engels oni certe sobriĝas pri tiu bela dato. En la riĉenhava tradukaĵo de Blanke, mi legas jenon, ke eĉ la sanktan familion trafis la plej kara burĝa institucio, nome la monbileto. Sed tiu ŝoka konstataĵo ne videblas nur per la marksisma literaturo. Sufiĉas por tio malŝalti la televidilon por vidi lavangon da reklamoj sur baze de la temo Patrina Tago.

Hodiaŭ estas la Patrina Tago. Hodiaŭ certe ŝi ne volas ricevi ian ajn varon. Hodiaŭ ŝi volas nur senpagan kison. Ne la perfidan kison de la reklamo, sed la elkoran kison de la amo.

 

Published at 04:56 ( 2 comments / 220 visits )
This post is public

March 25, 2008

Portugala Maro



Ho sala maro, kiom el la salo
Estas larmoj de portugalo!
Por la krozado, la patrinoj ploris,
Vane filoj, filinoj floris!
Fianĉinoj ne konis la altaron,
Por tio, ke ni havu maron!

Ĉu valoris la penon? Nur se temas
Pri l'animo, kiu ne ĝemas.
Kiu volas transpasi Boĵadoron,
Tiu transpasu eĉ doloron.
En la maron danĝeron fosis Di',
Sed ĉielon spegulas ĝi.

Aŭtoro: Fernando Pessoa
Tradukis: Jozefo Lejte



Originala teksto en la portugala:


Mar Português

Ó mar salgado, quanto do teu sal
São lágrimas de Portugal!
Por te cruzarmos, quantas mães choraram,
Quantos filhos em vão rezaram!
Quantas noivas ficaram por casar
Para que fosses nosso, ó mar!

Valeu a pena? Tudo vale a pena
Se a alma não é pequena.
Quem quer passar além do Bojador
Tem que passar além da dor.
Deus ao mar o perigo e o abismo deu,
Mas nele é que espelhou o céu.

(Fernando Pessoa)

Published at 00:51 ( 3 comments / 266 visits )
This post is public

March 25, 2008

Soneto 48-a



Ho, animo neniam forgesita,
Vi forlasis la vivon frumatene;
Dum ĉielon vi ĝuas ja serene,
Forpasas mia kor' enterigita.

Se estas en ĉielo permesita
Memoro pri la vivo, mi korplene
Petas vin ne forgesi amon jene,
El la plej pura koro elŝirita.

Sed se iom valoras la sufero,
La doloro restanta ĉe la kor',
La ĉagreno kaj mia malespero,

Al Di', kiu alvokis vin je glor',
Preĝu nur ne daŭrigi sur la tero
La inferon pluvivi de vi for.

 

Aŭtoro: Luís Vaz de Camões (portugala poeto - 16-a jarcento)

Tradukis: Jozefo Lejte





Origala teksto en la portugala:


SONETO 48


Alma minha gentil, que te partiste
Tão cedo desta vida, descontente,
Repousa lá no Céu eternamente
E viva eu cá na terra sempre triste.

Se lá no assento etéreo, onde subiste,
Memória desta vida se consente,
Não te esqueças daquele amor ardente
Que já nos olhos meus tão puro viste.

E se vires que pode merecer-te
Alguma cousa a dor que me ficou
Da mágoa, sem remédio, de perder-te,

Roga a Deus, que teus anos encurtou,
Que tão cedo de cá me leve a ver-te,
Quão cedo de meus olhos te levou.

 

( Luís Vaz de Camões)

Published at 00:47 ( 2 comments / 232 visits )
This post is public

February 28, 2008

Malaperis la maro

Fama verkisto de mia lando lasis belan epiteton pri la maro de Cearao. "Bravaj verdaj maroj de mia naskiĝlando..." Sed hodiaŭ mi vidis, tio estas, mi ne povis plu vidi eĉ palan impreson de la verda maro.

Inter du modernaj turoj mi apenaŭ povis vidi la lastan eron de la norda horizonto. Tra postrestinta kelkcentimetra bruo mi ĝuste ĝis hieraŭ kaptis je la lasta fojo la metaforon pri la bravan verdan maron. Ĝi ne estis la tuta frazo de José de Alencar, la plej grava brazila verkisto de la 19-a jarcento. Mi dirus, ke ĝi estis nur ero aŭ silabo de la verda poeziaĵo.

Sed kiam mi apenaŭ provis tagmanĝi, mirigis min kvazaŭ formikuloj sur babelaĵo fer-betona. Mi haltis manĝi kaj montris ĝin al miaj maljunaj gepatroj: "Jen!" "Jen kio?" "Jen tio..." "...Dio!" "Malaperis la maro!"

Siatempe ili ĉiutage legadis la tutan poezion el tiu eksa horizonto. Sed nun... Antaŭ ni senĉese starigadas la nura aŭ mura vero: la mara malapero kaj la forpasinta verdo.

Tamen la rigardo de paĉjo kaj panjo turnis malantaŭ min. Mi turnis mian kapon por kompreni ilian mesaĝon. Malantaŭ mi estis la pentraĵo pri la sama plaĝo ĵus malaparita. Mi fariĝis plenkreskulo kaj plenaĝulo antaŭ tiu scenejo, pentraĵo de Izidoro. Kokosarboj starigitaj sur blankaj sabloj, du kabanoj de fiŝkaptistoj kun muroj el kruda argilo kaj tegmento el pajlo. Verdaj ondoj trafas du flosojn pretaj reiri al verda horizonto. Triangulajn velojn kaptas varma vento. Tie la horizonto ne havas limon, nur blankaj nuboj el kotono, laŭ kredis mi dum fruaj jaroj. Tie la verda maro certe neniam malaperos.

 

 

Published at 21:46 ( 0 comments / 327 visits )
This post is public

February 21, 2008

Sub la signo de la koloro: Kabo-Verdo

 

Abundas rilatoj inter literaturo kaj pentraĵo en la kunteksto de Kabo-Verdo, afrika insularo apudanta okcidenten for de la senegala marbordo. Ĝia nomo evidentiĝas kiel kolora metaforo, simbola bapta atesto el la unuaj impresoj fare de la portugalaj navigistoj de la 16-a jarcento.

Kabo-Verdo estas insulara lando sub hela ĉielo, prekaŭ ĉiam blua, ĉirkaŭita de la atlantikaj akvoj, kies salajn ŝaŭmojn gustumas flavaj kaj blankaj sabloj aŭ kies ribelaj ondoj ŝtorme eksplodas kontraŭ bravaj nigraj ŝtonoj.

Ĝi estas ankaŭ insularo plena je misteroj. La vento rikoltas el ĉiu insulo apartan eron el legendo pri malaperita kontinento. Veninte el la maro, tiu varma blovo parodokse brulas la duonaridajn montojn, kiuj sufras tantalan soifon. Ne rare eĉ pezaj nuboj elverŝas grizan diluvon sur la diluva oceano, sen ke eĉ unu dolĉa guto trafu la sekan teron.

En tiu insularo loĝas la filoj de la afrika eliro, popolo kiu devenas el pluretnaj praavoj. Popolo bunte vestita, kiu paradokse lernis la arton ridi, kanti kaj danci kiel maniero liberiĝi. Nacio artefarita el nacioj, kiu kreis propran lingvon. Gento kiu gaje babilas per riĉsona kreola lingvo.

Certe pro tiom da naturaj kaj artaj kialoj ne eblas resti tie, sen ke la animo estu trafita de poezia sento. Poezion kaj muzikon ekzemplas la "morna" kortuŝe kantata de Cesária Évora.

Elstara ekzemplo de la poezia emo de Kabo-Verdo estas la revuo Claridade [klaridade], tio estas "Heleco", kun naskiĝdato en marto 1936. Sur la unua paĝo de tiu historia eldonaĵo publigiĝis poemo en la kreola lingvo. Aliaj poemoj ankaŭ origilane verkitaj en la indiĝena lingvo de Kabo-Verdo aperadis en postaj numeroj de tiu revuo. Tamen la plimulto da ili estis verkitaj en la portugala.

La emo montri trajtojn kaj de la indiĝena gento kaj de la pejzaĝo evidentiĝis ekde la unua eldonaĵo de Claridade. Ekzemplas tion la poemo "Écran" (originale en la franca lingvo), de Manuel Lopes. La titolo mem proponas leksikon elprenitan el la pentra arto. En tiu ĉi poemo la aŭtoro fariĝas pentristo kaj prenas sur sin la taskon sintezi tipan kaboverdan rigardon pri la maro, eble la plej grava fonto de inspiro por la loka literaturo. La scenejo ĉe "Écran" montras ŝipon elirantan. La ŝipo iras al la fora mondo, kie progresas la moderna vivo, dum ĉio restas sama en la insularo. Post la "ondoj kiuj neniam ĉesas" ("ondas que nunca param") vidiĝas la "horizonto ĉiam sama" ("horizonte sempre igual"). La ŝipo lasas longan marsulkon el blanka ŝaŭmo malantaŭ si sur la "blua maro" ("mar azul"), kies akvoj fariĝas "grizaj" dum "la tagoj de ventego" ("nos dias de ventania").

Eble pro ĉio ĉi apudas la poezion la pentraĵo en Kabo-Verdo. Tie elstaras la nomo de Kiki Lima, kies verko estas vere mirinda pruvo de la signo de la koloro ĉe tiu kreola insularo.

La arto de Kili Lima jenas:

http://www.artafrica.info/html/artistas/artistaficha.php?ida=29

 

Published at 03:36 ( 0 comments / 149 visits )
This post is public

February 11, 2008

Temporaba cerbumo

Brazila Letero

Fortalezo, la 2-an de januaro 2008.

 

Nova jaro, nova agendo. Estas tempo plani la proksimajn tagojn surbaze de la ĵus pasinta jaro. Foliumante la kalendaron, mi iomete cerbumas pri la signifo de tio, kion oni nomas tempo. La nura besto, kiun maltrankviligas la tempo, estas la homa. Elefantaj embrioj trankvile restadas dudeko da monatoj en la utero de la paciencema patrino. Post la naskiĝo tiaj gigantetoj suĉas lakton ĝis la dua jaro de sia vivo. Onidire ili povos atingi okdek jarojn, kiam ili mistere migras al elefanta tombejo. En mala ekstremo, se temas pri dimensio de estaĵoj, estas la etaj aĵoj, kiel la muŝoj. Muŝoj, kiuj apenaŭ vivas, nur vivas. Siaflanke griloj fajfas pri tio, kion valoras la tempo. Sed la homa besto ne vivas for de la tempo, kiu svarmas kiel muŝoj en la racia cerbo. Ĉiam tempo zumas en ĉies homa kapo, kaj verŝajne, pro tia fizika kaj fiksa ideo, oni emas kalkuli muŝojn. Bone, mi ne volas fari el muŝoj elefantojn, sed kiu sukcese batas du muŝojn per unu ŝtono?

Permesu, ke mi iomete dubu pri la tempo. Fakte la tempo ne estas sama por ĉiuj. Laŭ la aĝo, ekzemple, estas aparta kompreno pri la sinsekvo de la aferoj. Infaneto ne povas antaŭvidi tra la tempo, kiel kutime faras la plenaĝuloj, kiam ili fiksas estontajn taskojn. Adoleskantoj emas kredi, ke la tempo malrapidas, ke la jaroj lame rampas, ke neniam venos la 15-a datereveno; male al la plenaĝuloj, ĉiam premitaj de streĉiga akcelilo, kiuj ne scias, kiel bremsi la temporaban maŝinon.

Ankaŭ ĉe la popoloj malsamas la tempo. Okcidento uzas la gregorian kalendaron. Mezoriento kalkulas la jarojn ekde la elmigro de Muhamado al Medina. Ĉinio faras sian kalendaron laŭ la movo de la luno. Antikvaj kalendaroj perdiĝis, kiel tiu de la romianoj. Aliaj estas forlasitaj, kiel tiu de la francaj civitanoj post la Revolucio.

Se tiom varias la tempo, ĝi ne ekzistas ekster la homo. Ĝi varias, ĉar la homo mem varias. Kvankam la kalendaro baziĝas sur naturaj elementoj, ĝi estas ĉiam aĵo artefarita. Tempo estas metafora kreaĵo. Kredeble la plej grava el la homaj inventoj. Do la homa arto vivi estas la arto rekrei la ĉiutagan vivon sur la paĝoj de la kalendaro.


Published at 02:45 ( 0 comments / 129 visits )
This post is public


( 11 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jozefo Lejte

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...