Senpaga manlibro de Esperanto por hispanlingvanoj. Naŭa eldono pligrandigita kaj reviziita, kun multaj plibonigoj kaj korektoj.

Post longa kaj intensa laborado dum libertempo, finfine mi prezentas al vi novan ĝisdatigon de la manlibro.

Vi tute rajtas ĝin kopii, presi, sendi, resendi kaj disdoni.

Mi volus fari rimarkon: ĝi estas nek kurso nek instru-metodo, sed simple konsult-libro, kun eta vortaro inkludita.

Vi povas elŝuti ĝin ĉi tie: www.mediafire.com/?ecmlgmmbc45b5bx

Mi nur esperas, ke ĉi tiu lernilo estos sufiĉe utila kaj interesa por vi.

Se vi trovus erarojn, bonvolu informi min.

Koran dankon kaj ĝis baldaŭ!