Archives

March 2009 (1)
December 2008 (1)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (1)
December 2007 (5)

December 15, 2007

Mazingira

 

Kiel mi promesis okaze de la ĉi-jara kongreso de SAT apud Parizo, mi tuj post mia reveno kontaktis magistraton kaj urbestron. Tiu lasta akceptis min la unuan tagon post sia reveno el la ferioj kaj persone bonvenigis la ideon de konkreta subteno de la projekto "Mazingira" de Mramba Simba Nyamkinda en Tanzanio. (Vidu www.kono.be/mazingira/eo)

Intertempe okazis pluraj interparoloj kun urbaj instancoj. Mi skribis leteron al preskaŭ ĉiuj bankoj en Augsburg. Sed la jaro 2007, jaro de la akvo en la paco-programo de Augsburg, jam elĉerpis multajn fontojn. Fine de novembro mi partoprenis kunsidon de novfondiĝonta organizo "Delta-projekto" en Augsburg, kiu volas subteni ĉie en la mondo porakvajn projektojn.

Tie mi prezentis la "Mazingira"projekton kaj esprimis la deziron, kiel eble baldaŭ kolekti monon por donaci almenaŭ unu akvoputon al la komunumo Salama en Bunda (Tanzanio). Ĉar tiu deziro ne estas tro postulema kaj povos bone esti prezentata al la publiko, estas bona ŝanco, per gazetanoncoj apelacii kaj kolekti tiucelan monon. Certe poste ankaŭ estos subtenataj aliaj projektoj, ĉu en Tanzanio, ĉu en Bangladeŝo, ĉu alie en la mondo.

Mi ĝojos, se mi sukcesos, komenci partnerecon inter mia hejmurbo Augsburg kaj Salama/Bunda en Tanzanio. Des pli mi ĝojos, se mi povos pliprofundigi la personan amikecon al Mramba, la urbestron de Salama, komence de majo 2008 kaj prezenti al li la belaĵojn de mia urbo, kontaktigi al li magistraton kaj urbestron, kaj okazigi prelegojn pri "Mazingira".

2an ĝis 4an de majo okazos la festado de 100jara movado de Esperanto en Augsburg.

Published at 12:20 / 1 comment / 1046 visits
This post is public

December 16, 2007

E-kurso

Centjara Jubileo
Centjara Jubileo

Post pluraj jaroj mi preparas kurson de Esperanto en la Popol-Altlernejo de Augsburg. Jam okazis pluraj kontaktoj kaj miaj klopodoj ŝajnas efiki sukceson. Ekde marto povos okazi kurso por komencantoj. La 100jara jubileo de Esperanto en Augsburg estas bona motivo. Nun mi pripensas kiamaniere ni povas plej efike varbi partoprenontojn.
 

Published at 17:46 / 3 comments / 792 visits
This post is public

December 19, 2007

Bondeziroj

Al ĉiuj islamanoj mi deziras jam hodiaŭ belajn festotagojn okaze de la buĉofesto ('Īd ul-Adha  aŭ  عيد الاضحى‎ , Kurban Bayramı)

Bayramınız mübarek olsun!

Al judoj mi deziras okaze de la 10a Tevet ĉion bonan.

Al kristanoj mi deziras ĉion bonan okaze de baldaŭa Kristnaska Festo.

Kaj al aliaj kaj ĝenerale al ĉiuj mi jam nun deziras pacon, sanon, bonfarton kaj ĉion bonan por la baldaŭa nova jaro 2008 kaj ĉiuj sekvontaj jaroj.

 

Published at 16:06 / 8 comments / 1491 visits
This post is public

December 28, 2007

renkontiĝo

Hodiaŭ mi havis interesan renkontiĝon kun bulgara esperantisto Pavlin Boevski. Dum vizito ĉe parencoj en nia urbo li serĉis kontakton al esperantistoj. Ne estis multe da tempo, ĉar mi havis problemojn: Nekonata "cxarmulo" dum la festotagoj pikis per tranĉilo pneŭon de mia aŭtomobilo kaj mi devis aĉeti kaj munti novan...

Mi renkontiĝis al agrabla homo, estro de la esperanto-grupo de urbo Trojan. Cetere, la Bulgara Esperanto Asocio festis en 2007 la centjaran jubileon, nia loka grupo en 2008.

Published at 15:47 / 3 comments / 1754 visits
This post is public

December 31, 2007

Bondeziroj

Al ĉiuj geamikoj en Ipernity kaj en cetera mondo mi deziras ĝojan gliton en la novan jaron kaj pacon, feliĉon, sanon, prosperon por ĉiuj. Mi esprimas tre simple: Mi deziras al vi ĉion kiun mi deziras por mi mem kaj aldone ĉion kion mi forgesis deziri...

Published at 10:42 / 2 comments / 495 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...