Jomo Ipfelkofer Published on August 8, 2008
by Jomo Ipfelkofer

Jomo Ipfelkofer's blog

Browse posts
D-ro Esperanto en Tanzanio
Posted on March 3rd, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
VIA VOĈO KONTRAŬ POVRECO
Posted on December 4, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
PACOFESTO
Mazingira - evento
Posted on July 1st, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Mazingira - akvoputo por Salama / Tanzanio
Posted on June 6, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Dr. Esperanto fordonacita + disvendata
Posted on May 14, 2008
Mramba Simba en Augsburg - raporto
Posted on May 14, 2008
1 comment (latest 7 months ago)
Denove...
Posted on March 30, 2008
13 comments (latest 17 months ago)
Historia memoro
Posted on February 17, 2008
13 comments (latest 19 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 646 times

PACOFESTO

Friday August 8, 2008 at 09:39AM

Hodiaŭ en mia urbo estas la Paco-Festo. Jen artikolo el MONATO 2004/07-08:

Festo unika en la mondo

Unikas la aŭgsburga Paco-Festo – ĝi estas la unusola festotago en la mondo dediĉita al paco. Ekde 1950 la festotago – ĉiam la 8a de aŭgusto – ĝuas ŝtatan protekton, kio signifas, ke fabrikoj, entreprenoj kaj butikoj restas fermitaj kaj la tuta urbo laŭleĝe libertempas. Sed nur la urbo Augsburg, eĉ ne apudaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj kaptas la okazon por inviti aŭgsburganojn tien aĉet-ekskursi.

La festotago datiĝas de longe antaŭ 1950. Ĝi fontas el la t.n. Tridekjara Milito (1618-48), kiu finiĝis, almenaŭ teorie, per la packontrakto de Vestfalio. Sed la „kontrakto” komence restis papera. Katolikoj unue ne volis redoni preĝejojn luteranajn konfiskitajn en 1629. Fine komisiito de la imperiestro estis sendita al Augsburg por kontroli la realigon de la packontrakto. Ĝis 1649 ĉiuj konfiskitaj preĝejoj luteranaj estis redonitaj, krom du intertempe detruitaj.

Religiaj kvereloj

Tiam la protestantoj luteranaj povis denove celebri diservojn en siaj preĝejoj. Pastroj kaj klerikoj interkonsentis speciale festi, ke finiĝis ne nur la milito sed ankaŭ la religiaj kvereloj. La 8an de aŭgusto 1650 ili festis unuafoje la „Altan Pacan Feston de Augsburg”, memore al la tago en 1629, kiam ili estis forpelitaj el siaj preĝejoj.

Nuntempe la urba magistrato ĉiun trian jaron transdonas pacpremion okaze de la festo al tiuj, kiuj distingiĝis aparte pro superkonfesiaj klopodoj pri homaj rajtoj, homa digno kaj ĝenerale pro laboro porpaca. La pacpremio estis unuafoje transdonita en 1985, kadre de la 2000-jara jubileo de la urbo. La premio inkluzivas honoran dokumenton, medalon kaj monsumon de 12 500 eŭroj.

Elektas premiotojn ĵurio konsistanta el membroj de la evangelia-luterana kaj de la katolika eklezioj kaj el reprezentantoj de la urbo Augsburg. La premiitoj estas episkopo Hermann Kunst (1985), la fondinto de la Fokolar-movado, la italo Chiara Lubich (1988), rabeno Peter Levinson (1991), prezidinto de Germanio Richard von Weizsäcker (1994), la pola ĉefepiskopo Alfons Nossel (1997), la palestina profesorino Sumaya Farhat-Naser (2000) kaj aŭgsburgano Helmut Hartmann (2003), iniciatinto de la forumo „interkultura vivo kaj lernado”.

Mi kompletigas: En 2005 estis premiitaj sufiĉe konata Miĥajl Gorbaĉov kaj la lutera pastro Christian Führer (ĥristijan firer) kiu siatempe organizis la "lundo-manifestaciojn" en Leipzig.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...