Hodiaŭ mi ricevis informon, ke en augsburga akvocentralo iu firmo donacis 300 Eurojn por nova akvoputo en Salama / Tanzanio. Tie virinoj kaj knabinoj havigas akvon el foraj akvotruoj. Por disponigi akvoputon por ĉirkaŭ 50 familioj en proksimeco de duona kilometro, la vilaĝaro Salama bezonas 47 putojn. Du jam ekzistas...
La 23an kaj 24an de junio la frizosalono "SchnippSchnapp" en Augsburg donacos la tutan sumon por tiu sama celo. Jam sin anoncis kelkaj prominentuloj, inter ili la ĉefurbestro Kurt Gribl kaj la federacia parlamentano Heinz Paula (hajnc paŭla). Espereble la gazeto kaj la televido raportos pri tiu laŭdinda ideo.
Der Friseursalon SchnippSchnapp in Augsburg macht am 23. und 24. Juni 2008 eine Aktion: er spendet die gesamten Einnahmen für das Brunnenprojekt in Salama. Einige Prominente haben bereits einen Termin zum Haareschneiden vereinbart, allen voran Oberbürgermeister Kurt Gribl und Bundestagsabgeordneter Heinz Paula.
Flyer (deutsch): http://www.ipernity.com/doc/jomo/2148172
Send a message
Search for members
Tilio says:
Lars Sözüerpro replies:
Jomo Ipfelkofer replies:
ankaŭ mi spertis similan: Komence neniu interesiĝis pri la projektoj, serĉis pretekstojn, fanfaronis pri aliaj projektoj similaj, ĉu de ekleziaj institucioj, ĉu de nekompareblaj donacoj al sportasocioj ktp. Pri kio mi revis ĝis nun ne sukcesis: kolekti monon por konstruigi "Augsburgan akvoputon" en Salama. Augsburg sin nomas "pacurbo", eble eĉ meritas tiun nomon. Ĉiujare okazas "Pax"-eventoj, ĉiun trian jaron la urbo donas pac-premion al personoj iel klopodante por paco, inter ili Miĥajl Gorbaĉov kaj Sumaya Farhat-Naser. Mi kredis ke estos malgravaĵo por riĉa urbo kiel Augsburg, kolekti monon por almenaŭ unu akvoputon en Salama. Kvankam Mramba mem vizitis Augsburgon en majo kaj konatiĝis al du ĉefurbestroj, nun montriĝas ke la donacemo estas vere modesta, homoj aŭ entreprenoj kiuj subtenas aliajn projektojn, ekz. sportajn..., per miloj da euroj, tute ne reagas. Tamen: guto post guto estiĝas lago. Intertempe mi kolektigis pli ol mil eurojn kaj daŭrigas.
Mi iel volas konsoli vin, kvankam mi scias ke vi ne bezonas.
Multaj etaj homoj, kiuj en multaj etaj lokoj faras multajn etajn agojn, povas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo. (el Afriko)
Amike, Jomo