Jomo Ipfelkofer Published on May 14, 2008
by Jomo Ipfelkofer

Jomo Ipfelkofer's blog

Browse posts
PACOFESTO
Posted on August 8, 2008
Mazingira - evento
Posted on July 1st, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Mazingira - akvoputo por Salama / Tanzanio
Posted on June 6, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Dr. Esperanto fordonacita + disvendata
Posted on May 14, 2008
Mramba Simba en Augsburg - raporto
1 comment (latest 8 months ago)
Denove...
Posted on March 30, 2008
13 comments (latest 17 months ago)
Historia memoro
Posted on February 17, 2008
13 comments (latest 20 months ago)
Anne Frank kantas kaj dansas
Posted on January 12, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Bondeziroj
Posted on December 31, 2007
2 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 324 times

Mramba Simba en Augsburg - raporto

Wednesday May 14, 2008 at 03:56PM

Dum multaj semajnoj pluraj geamikoj el Eŭropo klopodis subteni nian kamaradon el Tanzanio akiri vizon por vojaĝi al NL, D, B kaj F. Pli ol unu semajno li baraktis en Dar es Salamo ĝis finfine li povis ekflugi. La 17an li atingis Amsterdam.

Mramba alvenis en Augsburg fine de aprilo kaj trovis lastan eblecon konatiĝi kun la ĝistiama ĉefurbestro Dr. Paul Wengert invitinta lin al urba akcepto dum la jubilea festo de Esperanto-lingvoklubo Augsburg. Tagon poste li partoprenis la festecan manifestacion de la laboristaro 1a de majo en la scenejo apud la urba muro. Kadre de la jubilea programo Mramba prelegis pri la vivkondiĉoj en sia heijmregiono en Tanzanio kaj pri la projekto "Mazingira", per kiu li kolektas subtenon por konstruado de akvoputoj kaj de lernejoj, por mikrokreditoj kaj por orfoj. Du tagojn poste laŭ invito de la estro de la akvocentralo de Augsburg li faris publikan prelegon en la historia akvocentralo. La loka gazeto tiun anoncis, sed bedaŭrinde ne raportis nek publikigis la iniciatitan alvokon je mondonacoj.

Dum lia ĉeesto ni kiel eble ofte uzis la ŝancon dum belega vetero bicikli per tandemo en la proksima arbaro. Tie troviĝas multege da akvo en riveretoj, kanaletoj kaj lagetoj. Mia najbaro donacis al Mramba kudromaŝinon restinta nebezonata en la kelo. Antaŭ la Germana Esperanto-Kongresso en Essen ni havis eblecon kontakti s-ron Kirchner de entrepreno PROKON, kiu konsilas vilaĝanojn en Tanzanio pri kultivado de Jatrofa-arboj kaj pri uzado de l'oleo de ties fruktoj kaj komerco kun ĝi. Tiaj arboj jam delonge uzatas en la vilaĝaro Salama kies estro Mramba estas, sed tradicie oni uzis la arbojn aŭ arbustojn kiel heĝo, sed nur depost malmultaj jaroj oni uzas la venenan oleon kiel hejtenergion por kuirado. Poste ni estis hazarde invititaj viziti grandan kamparan korton en vilaĝo proksime al urbo Neu-Ulm.

(Vidu mian albumon "Mramba en Augsburg")

1 Comment / add your comment?

Roland says:
Estas interese kaj bedauras, ke mi tiel malfrue ekssciis pri tio.
De 25 jaroj mi okupigxas pri alternativaj energioj kaj ni cxi tie havas projekton kun afrikanoj. Instrui ilin pri sunenergio, biomaso, akvoprovizoj ktp. per "Senatsverwaltung für Bildung, Wissenschaft und Forschung, Landesstelle für gewerbliche Berufsförderung in Entwicklungsländern"
Mi trovis alian esperantiston, kiu okupigxas pri biogaso en afriko.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...