Jomo Ipfelkofer Published on March 30, 2008
by Jomo Ipfelkofer

Jomo Ipfelkofer's blog

Browse posts
Mazingira - evento
Posted on July 1st, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Mazingira - akvoputo por Salama / Tanzanio
Posted on June 6, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Dr. Esperanto fordonacita + disvendata
Posted on May 14, 2008
Mramba Simba en Augsburg - raporto
Posted on May 14, 2008
1 comment (latest 8 months ago)
Denove...
13 comments (latest 17 months ago)
Historia memoro
Posted on February 17, 2008
13 comments (latest 20 months ago)
Anne Frank kantas kaj dansas
Posted on January 12, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Bondeziroj
Posted on December 31, 2007
2 comments (latest 22 months ago)
renkontiĝo
Posted on December 28, 2007
3 comments (latest 21 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 029 times

Denove...

Sunday March 30, 2008 at 07:10PM

La 29an de marto denove proksimume 70 eksterurbaj naziuloj demonstraciis dum ses horoj tra la urba centro. Komence ili volis resti ĝis meznokto, sed tio ne estis permesata. En kvar manifestacioj ilia estro polemikis kontraŭ la urbestro kaj kontraŭ socialdemokratoj. Li fiagitadis ĉe historiaj lokoj: proksime al iama laborista kvartalo kie siatempe estis centro de antifaŝistoj, antaŭ la Gestapo-malliberejo ("Gestapo" = Geheime Staatspolizei - hitlera sekreta polico), apud la urba teatro (Hitler vizitis en 1936 kaj kiun oni ŝanĝis laŭ liajn planoj. Hitler mem reaperigis ĝin en 1937) kaj ĉe la placo, kie situis la Gestapo-ĉefkomandejo. NPD-funkciulo kriaĉis: "Ni estas malamikoj de la konstitucio, kaj ni fieras pri tio!"

Multaj civitanoj manifestaciis  kaj protestis kontraŭ la marŝantaj kaj demonstraciantaj novfaŝistoj. Antaŭ la urba teatro pendis listo kun 136 viktimoj de dekstrula perforto ekde 1990.

13 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Kiel instruisto, mi demandu al vi ĝis kiagrade la germana eduksistemo estas zorganta pri enkonduko de strategioj en la lernejoj ĝuste por eduki la novajn generaciojn al la paco kaj intergenta toleremo.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Kara César, via demando devus esti simple respondebla, ĉar en moderna socio paco kaj intergenta toleremo devus esti gravaj edukprincipoj. Tion ja postulas la konstitucio. (Bedaŭrinde la germana eduksistemo estas mozaiko el 16 federaciaj sistemoj pli malpli similaj. Laŭkonstitucie edukado kaj klerigo estas afero de la unuopaj federaciaj landoj!) Ĉiuj asertas ke toleremo kaj pacamo estas superaj celoj... Sed tamen en ĉiutaga lerneja realeco ne ĉiam sukcesas.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Kara Amiko Jomo!!! Mi dankegas vin pro via nova blogartikolo ĉar oni neniam povas forgesi la egan katastrofon kaŭzita de la faŝismo, ĉefe de la naziismo... Bedaŭrinde, la stultuleco neniam mortos, eĉ se ĉiuj la edukistoj de la mondo instruas toleremon kaj pacon senĉesi... Kiam en Germanio novfaŝitoj povas demonstraci libere... en Francio ili afiŝas sian stulteĵon dum futbalmaĉo (eĉ insultanta freŝdate mian tutan regionon)...
Laŭ mi, faŝismo estas kiel venena planto kreskanta sur la sterko de la mizero... En niaj demokracioj kreskas faŝismo; en aliaj landoj kreskas terorismo... La malpurega besto vagadas tra la noktombro! Ni vigilu do, ĉiam, ĉie...
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Kara amiko, mi plene konsentas al vi.
Mi ĉerande de tiu fidemonstracio parolis kun policestro respondeca, konservativa katolika demokrata civitano. Li bedaŭras, ke la ŝtato ne malpermesas la naziajn partiojn kaj organizojn, ĉar ili nun laŭleĝe postulas la straton - kaj polico devas protekti iliajn kontraŭkonstituciajn, kontraŭpacajn, kontraudemokratiajn agadojn, groteska situacio!
En nia urbo la urbestro malpermesis nazimanifestacion, kaj tuj juĝejaj verdiktoj devigis permesi ĝin.
Tamen: Ni klopodu kaj sin apogu por pli pacan, pli amikecan mondon!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Kampitalismo, speciale la tutmonda hodiaǔa kapitalismo, kreias pli kaj pli da socian malegalecon.

Por la mizeruloj kaj marginuloj estas la demando: kio fari? La plej granda respondo konistas el apatio kaj nepolitakaj faroj. Bedaǔrinda tiu situacio ankaǔ faras lokon por faŝistoj, kiuj diras, ke la eksterlanduloj kaj judoj kulpas – kaj la ĝusta respondo estas forta naciismo.

Malfacilas estas la lukto kontraǔ faŝismo, sed sen socialismaj kaj internaciaj kredoj kaj analizoj, oni ne povas venki faŝismon.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Dum la kontraŭnaziula manifestacio parolantoj diris, ke la plej danĝera malamiko de paco, de demokratio ktp. estas indiferenteco. Se plimulto kontraŭstarus faŝismon kaj malpacon, la batalo estus pli sukcesa, sed bedaŭrinde tro multaj homoj pretervidas la danĝeron aŭ mistaksas ĝin. Eĉ Hitler siatempe komence ne havis plimulton (li atingis 44,3%), sed la "resto" de 53,7% ne unuiĝis kontraŭ li, ne malsubtenis lin...
Nuntempe ekzemple nur proksimume la duono de la civitanaro partoprenas balotojn. En mia urbo pli ol duono de la loĝantaro ne partoprenis la elekton de ĉefurbestro, malpli ol kvarono voĉdonis por konservativulo kaj malelektis la regantan socialdemokratan urbestron. Ili ŝajnigas tion esti la plimulto!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer edited this comment 19 months ago.
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
En nia urbo oni elektis kompetentulon kaj malelektis la malplikompetentulon, finpunkto. Mi voĉdonis favore al d-ro Kurt Gribl (espereble ne faŝisto laŭ via "dis-specigo"???!!!) ĉar li proponis 100 punktojn por plibonigi la vivon en la urbo (necesejoj, biciklovojoj, veturilhaltejoj ktp).

La socialdemokrata ĝisnuna urbestro ne hezitis subteni sian personan kampanjon ĉerpante el la urba monujo (plurfoje indikita fakto).

Paul Wengert malvenkis je 10%. Kompreneble, tio estas plimulto. Kiu kion "ŝajnigas"? Kial vi malrespektas la decidon de viaj samurbanoj, kiuj partoprenis la voĉdonadon?

La maldekstruloj estas ĉiam _self-righteous_, kaj tio malplaĉas al mi.
Posted 19 months ago. ( permalink )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ edited this comment 19 months ago.
Jomo Ipfelkofer replies:
Estas normala en demokratio ke ĉiu rajtas havi sian opinion, rajtas voĉdoni kaj elekti.
La marŝintaj faŝisto kontraŭas demokratiajn principojn kaj misuzas laŭleĝajn rajtojn kiujn ili volas nuligi.
Estonte ili eble pamfletumos kontraŭ d-ro Gribl. Mi ne emas apologii mian balotelekton demokratan... Mi simple kontraŭas faŝismon, rasismon, malpacan demagogion, maltoleremon kaj kontraŭdemokratecon. Mi neniel signalis ke mi ne respektas la novan urban registaron kaj la ĉefurbestron. Kial vi tion imputas?

Luterana kaj katolikaj ĉefgepastroj (mi ne memoras la nomojn) diris dum la menciita kontraŭnazia manifestacio ion tre pripensindan: La plej danĝera malamiko de demokratio kaj de libereco kaj de paco estas la indiferenteco, tro multaj homoj ne havas propran opinion, ne serĉas propran starpunkton. Pri tio mi skribis. Bedaŭrindas ke pli ol duono de la civitanaro tute ne balotis. Mi scias ke 56 % estas pli ol 44 %, same kiel vi scias kalkuli, ke 55,9 % de 47,6 % estas nur proksimume kvarono. Kaj tiu kvarono fakte ne estas plimulto. Do: Ne la plimulto elektis Gribl kiel novan ĉefurbestron, sed vera plimulto ne voĉdonis, nek por nek kontraŭ unu de ambaŭ kandidatoj; ili eĉ ne malelektis d-ro Wengert.

Mi ne partoprenas la antaŭlaŭdon por d-ro Gribl pro 100-punkta promeso, same kiel mi ne ĥore riproĉas la politikon de d-ro Wengert. Mi atenteme observas la politikon dum jardekoj kaj konkludas, ke en multaj rilatoj la politiko de la lastaj ses jaroj ne estis malbona. Simple ne veras, ke d-ro Wengert " ne hezitis subteni sian personan kampanjon ĉerpante el la urba monujo". Tio ne estas "plurfoje indikita fakto", sed simple mensogo.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer edited this comment 19 months ago.
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
99%a partopreno okazas nur en malliberaj landoj, kaj ĝi estas nur proa, neniam kontraŭa.

Se la baloto estas valida, do la plimulto de la voĉdonintoj elektis d-ron Gribl kaj malelektis la ĝisnunulon. Kiom da kiu restis hejme ne ŝanĝas la aferon.

D-ro Wengert interalie uzis la urban eldonaĵon Augsburg Aktiv por publikigi multajn siajn fotojn, rektajn kaj duonrektajn alvokojn. Dum la voĉdonado "tuthazarde" aperis kajero pri la gloraj sukcesoj de la urbo. Kaj denove oni vidis ene multajn fotojn de d-ro Wengert kun fosilo, kun tondilo, kun protekta kasko surkape ktp.

Kio do estas mensogo - ĉu la ekzisto de tiuj eldonaĵoj? Aŭ la fakto, ke ili estas eldonataj el la urba monujo? Aŭ ke ili estis malneŭtralaj ĝuste antaŭ kaj dum la voĉdonado?

Oni ne forgesu pri la premo de tiel nomataj opiniesploroj. Laŭ ĉiuj la certa venkonto estis Wengert. Tiaj esploroj ne valoras pli ol la lastajara neĝo, tamen ĉiam treege influas la preferojn de la senopiniuloj, kiujn vi kun prava bedaŭro aludas. Tamen ĉi-kaze eĉ tia rimedo ne helpis.

Revene al la jaro 1933 oni malforgesu jenon: la komunistoj voĉdonis favore al Hitler obeinte la ordonon de Stalin. Ernst Thälmann diris: Por ke la laboristoj viciĝu sub la ruĝaj flagoj ili devas unue viciĝi sub la flagoj kun la hokokruco.

Do tute ne la fortiriĝo de la plimulto venigis la diktatoron al la regopovo, sed la diabla, tamen baldaŭ fiaskonta taktiko de Stalin.

Ĉu denove mi mensogas?
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Mi nek havas tempon nek volas debati. ne indas kvereli. Diferencas opinioj. Ĉiutaga afero en demokratio.
Nur mallonge: Samkiel vi rajtas diri, ke la plimulto elektis d-ron Gribl, mi rajtas diri, ke la plimulto ne elektis lin. Dependas de la du matematikaj valoroj: balotrajtuloj aŭ balotintoj...

Pri faŝistoj mi estas senkompata. Ili alportis neimageblan malfeliĉon por milionoj da homoj!
(La tiamaj balotoj nur matematike estas kompareblaj kun la nunaj, oni ne trovis alian solvon pri plimulto...)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Phil replies:
David Cooper (kontraŭ-psikiatro en la 70-aj) diris:
Ni ne kompatu la malamikojn de la kompato.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Prave!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
> okazas nur en malliberaj landoj

Estas ankaŭ kelkaj demokratiaj landoj, kie voĉdonado estas devo de civitano; aparte multas tiaj en Latina Ameriko, laŭ mia memoro. Eble estas bona ideo :)
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...