D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof uzis la pseŭdonimon "Dr. Esperanto" publikante sian internacian lingvon en 1887. Same mi nomis mian portreton de d-ro Zamenhof, sur kiu ankaŭ parte videblas la titolpaĝo de la  originala eldono germanlingva. La pentraĵo mezuras 50x70cm kaj estas pentrita ĉefe per spateleto kaj oleofarboj, metodo de mi tre ŝatata. Dum la farboj sekiĝas mi pripensadas kion fari kun la bildo.

Jen mia decido:
Anstataŭ vendi la portreton al unu persono, mi samtempe vendas ĝin al kiel eble multaj esperantistoj kaj donacas ĝin al la vilaĝaro de Salama (Tanzanio), kie ĝi estu en la ĵus konstruata Esperanto Secondary School, kie multaj gelernantoj lernos nian mondlingvon. Kiu subtenas tiun lernejon per mondonaco (minimume 20 euroj) akiras apartenon kaj tiel simbolan posedon je la pentraĵo. Mramba Simba, la vilaĝarestro de Salama kaj mi atestas mondonacojn je dorsa paĝo de fotokarto de tiu pentraĵo per niaj subskriboj. Demandu ĉe mazingira@arcor.de