Antaŭ 75 jaroj Germanion konkeris faŝisma kanceliero Adolf Hitler. Ebria kaj freneza da rasismaj ideoj li komencis teruran militon en la frua mateno de 1a septembro 1939 kaj tiel kaŭzis neimageblajn doloron kaj suferon al multego da homoj. 60 milionoj da homoj mortis dum tiu milito. 6 milionojn naziteroristoj kruele murdis en koncentrejoj.
En nur tri semajnoj la armeo konkeris Polion kaj instalis kruelegan faŝisman reĝimon. La 14an de novembro 1940 kaj la 8an de aprilo 1941 nazigermanaj bombaviadiloj atikis la britan urbon Coventry kaj vaste detruis ĝin. En Rusio mortis milionoj da homoj dum la ataka entrepreno "Barbarossa"... Mi ne volas skribi historian raporton.
Ĉar Hitler nek obeis la konsilojn de siaj armeestroj nek volis mem ĉesi tiun militon, la aliancitaj potencoj rebatante devigis finon de la dua mondmilito. En la nokto de 25a al 26a februaro 1944 multego da bombaviadilo superŝutis mian loĝurbon Augsburg per bomboj. Mortis 730 homoj, la urba centro estis ruinaĵo.
Antaŭ kelkaj jaroj novnaziuloj komencis publike manifestacii por memorigi pri tiu "holokaŭsto" kontraŭ Germanio, prisilentante la veron de la respondeco kaj kulpo de la dua mondmilito. Kelkaj dozenoj da ekstremdekstruloj marŝas - laŭleĝe permesate kaj protektataj de multego da policistoj - ĉirkaŭ kaj tra la urbo kaj kriaĉas iliajn stultajn sloganojn ofendantaj demokration kaj historion.
Venontan sabaton, la 23an de februaro ili denove anoncis demonstracion. Multaj demokrataj instancoj, institucioj, partioj kaj asocioj sin komune turnas kontraŭ la naziaj dekstremuloj kaj per propraj demonstracioj kaj manifestacioj okupos la plej gravajn stratojn kaj lokojn en la urbo. En la urbodomo okazas ekspozicio pri dekstrekstremismo en Bavario. Pluraj aranĝoj, filmoj, prelegoj, memorkunvenoj ktp. celas informi kaj en demokrata senco averti la loĝantaron de nie urbo, kaj fortigi la komunecon kontraŭ rasismo, maltoleremo kaj faŝismo.
|
| "La batalo kontraŭ la stulteco… |
Send a message
Search for members

Jakvopro says:
Jomo Ipfelkofer replies:
(Fine glore venkos ni...)
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Do tiel ni vivas en duonvera etoso. Ĝuste en ĉi-vespera niaurba gazeto la nuna kaj espereble baldaŭneplua urbestro respondis al du demandoj:
1. Kiun historian okazaĵon vi volus ĉeesti persone.
-- La falon de la Berlina Murego
2. Kun kiu vi volonte vespermanĝus?
-- Kun V.Putino.
Jen kiel oni kontraŭas sin mem, la veron, la konsciencon, la logikon.
.
Jomo Ipfelkofer says:
En la urbodomo parolanto memoris pri la terura bombonokto kun 730 mortintoj, pli ol mil vunditoj kaj gravegaj damaĝoj. Le ankaŭ memoris pri la fakto, ke Hitleraj bombaviadiloj longe antaŭe portis morton al urboj en Polio, Nederlando kaj Britio. Estis multe poli da mortintoj tie. "Milito estas kondamninda kaj kondamnenda" li emfazis. Kaj silente la ĉeestantoj memoris pri la viktimoj de la milito. De ekstere aŭdeblis voĉoj kaj brueto.
Okazis io tre trankviliga: Jam dum la memorkunveno en la salonego de la urbodomo sin kolektis multnombraj demokratoj, pacemuloj, loĝantoj sur la urbodoma placo por "akcepti" la brunan bandon. Sed tiuj ne venis. Nur videblis multego da armitaj policistoj. Baldaŭ aŭdeblis la kialo: La dekstremuloj ne rajtis ekmarŝi, ĉar la leĝo ordonas ke ili nomumas certan kvanton da "ordistoj", kaj la elektitaj personoj estis jam antaŭe juĝe punitaj personoj... Multego de la kolektiĝintaj loĝantoj promenis en la direkton de la placo kie sin kolektis la dekstremuloj. De la ekmarŝo de proksimume 80 novnaziuloj akompanataj kaj protektataj de plurcent policistoj ĝis la fino de la manifestacio ili laŭte protestante kaj bruante per trilfajfailoj cirklumis la demonstracion kaj malhelpis la manifestacion. Alvenante ĉe la urbodoma placo la naziuloj trovis jam antauenrapidintajn loĝantojn laŭte kriantajn kaj fajfantaj. Nenio grava okazis, nur kelkaj ĵetis botelojn al la dekstruloj. Grupoj de junaj antifaŝistoj sin reciproke fotis kun ĉirkauantaj policistoj. Neniu povis aŭdi iun ajn vortojn de la provokantaj novfaŝismaj marŝantoj.
Augsburg pruviĝis kiel urbo de paco.
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Dekstrulo estas i.a. mi mem, t.e. apoganto de la kapitalismo, de la libera merkato kaj persona libereco.
Mi ne vidis la novnaziojn en nia urbo. Sed iliajn kontraŭulojn jes ja. Kaj mi diru, ke ilia aspektaĉo estis malagrable timiga. Mi ne vidas tro da diferenco inter ambaŭ ekstremaj flankoj. La ĉerandaj maldekstruloj en Germanio estas same danĝeraj, ĉar ankaŭ ili murdis kaj buĉis.
Jomo Ipfelkofer replies:
Mi estis inter tiuj homoj, kies "aspektaĉo estis malagrable timiga". Do, prefere evitu min kaj aliajn ĉeestintojn: pacamaj civitanoj de Augsburg, diversdevenaj, amikecaj - tre laŭtaj, por protekti vin kontraŭ la malamikaj kaj kontraŭfremdulaj postulaĉoj de parte jam antaŭe kondamnitaj krimuloj, same kompatindaj kiel timendaj batemuloj. Ili ne toleras, kelkfoje fizike atakas fremdulojn en Germanio. En la pasintaj jaroj ili murdis pli ol centon da eksterlandanoj. Ili volontege forpelus vin el nia lando kaj vi devus timi pri la sekureco de viaj edzino kaj infanoj. Mi mem ĉeestis, kiam ili atakis familion kun infanoj - ne pro fremdeca aspekto, sed nur pro fremdeca lingvo. Tiuj, kiujn vi mistaksas kiel aliajn "maldekstrulojn" bonvenigas vin kaj senantaŭjuĝe amikiĝas al vi - kaj eĉ protektas vin kontraŭ rasistoj kaj senkulturaj homaĉoj.
Mi mem ne ŝatas la terminojn "dekstra" kaj "maldekstra" - kvankam mi mem kelkfoje uzas ilin. Kontraŭuloj kelkfoje stulte riproĉas min "maldekstrulon" ĉar mi kritikas maltoleremon, ekspluatadon, malpacon, imperiismon. Mi mem ĝuas la ĉitiean demokration kaj la laŭkonstituciajn rajtojn de nia socio, ankaŭ mi ĝuas la avantaĝojn de nia sistemo, sed mi ankaŭ bone scias, ke ĉiu medajlo havas ne nur antaŭan, sed ankaŭ malantaŭon flankon...
Ni ne defendu la kapitalismon, sed la liberecon personan, la eblecon gajni monon kaj ĝui agrablan vivnivelon, senĝene vojaĝi kaj trovi amikojn mondvaste. Ekonomia riĉeco ne aŭtomate inkludas kulturan kaj socian riĉecon. Mi ŝatas sa saĝecon de Dalai Lama kiu konstatas ke homoj ne povas feliĉe vivi por si mem; ĉiu homo bezonas alian. Li, kiel hinduo Gandhi, alte taksis la montopredikon de Jesuo. Individuoj bezonas socion samkiel socio bezonas individuojn. Individuoj ne devas esti nek pensi samaj. Tamen ili bezonas komunan bazon.
Ĝuu la liberecon, la toleremon kaj la amikecon kiujn ili tute ne ebligus al vi, ĉar ili ne trovis, ne agnoskas aŭ malaprobas tiun bazon.
Jomo Ipfelkofer edited this comment 21 months ago.
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Dume mi legis la romanon Fabian de Erich Kästner verkitan en 1931 kaj ne rimarkis apartan simpation de la aŭtoro al la kontraŭnaziuloj. Fakte anoj de ambaŭ flankoj aspektas tute laktofrate.
Jomo Ipfelkofer says:
Erich Kästner estis antimilitaristo, li akre kritikis la nazireĝimon, plurfoje li estis kaptita kaj pridemandita de la "Gestapo" (sekreta ŝtatpolico). Li subskribis la urĝan alvokon de Internacia Socialisma Batalasocio de junio 1932. Liaj libroj estis bojkotataj kaj forbrulitaj.
Ĉu mi miskomprenas vin? Ĉu necesas "aparta simpatio al la kontraŭnaziuloj"?
Mi petas vin studi la historion de Germanio por kompreni kial por mi gravas kontraŭbatali maltoleremon, rasismon kaj antidemokration nazian.
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Jomo Ipfelkofer says:
Mi ĝis nun ne respondis vian leteron ĉar multegon da tempo mi pro malsano (kaj precipe por akraj medikamentoj) iom psike kaj mense lamas. Tamen mi kredas ke ni baldaŭ havos eblecon interŝanĝi niajn spertojn kaj opiniojn kaj sincere diskute "batali"... ;-)
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Mephisto Diablo says:
Jomo Ipfelkofer says: