La Caldéron-Teatro en Madrid fine de februaro prezentos la Taglibron de Anne Frank en formo de muzikalo. La famkonataj notoj de tiu juda knabino estos temo de gaja muzikteatraĵo; Anne Frank sursceneje dansos kaj kantos. Reĝisoro Daniel García Chávez antaŭanoncas plezurecan muzikalon kun kortuŝaj momentoj. Ĝi montros la humuron, la optimismon kaj la vivoĝojon de Anne Frank eĉ en malagrablaj cirkonstancoj kaj malgaja situacio.

La Anne-Frank-Fondaĵo kiu administras la Anne-Frank-domon en Amsterdam subtenas la planon de la Madrida teatro. Skeptike kritikas la Anne-Frank-fonduso en Basel (Svisio), posedanto de la kopirajto, ke oni uzas  - aŭ misuzas  - la enhavon de la taglibro por amuza teatraĵo. Tamen oni ne iniciatos ion juristan, ĉar la teatraĵo ne uzos zitaĵojn el la taglibro.

Certe estas aŭdaca kaj riskema entrepreno. Min interesos via opinio.