| March 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
|
| D-ro Esperanto en Tanzanio |
La portreto nun atingis sian destinon.
| March 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
|
| D-ro Esperanto en Tanzanio |
La portreto nun atingis sian destinon.
VIA VOĈO KONTRAŬ POVRECO
Per fingroklako post tri sekundojn oni memorigas, ke ĉiun trian sekundon ie en la mondo malsatmortas infano.
Samtempe mi invitas vin partopreni kaj doni VIAN voĉon…
Hodiaŭ en mia urbo estas la Paco-Festo. Jen artikolo el MONATO 2004/07-08:
Festo unika en la mondo
Unikas la aŭgsburga Paco-Festo – ĝi estas la unusola festotago en la mondo dediĉita al paco. Ekde 1950 la festotago – ĉiam la 8a de aŭgusto – ĝuas ŝtatan protekton, kio signifas, ke fabrikoj, entreprenoj kaj butikoj restas fermitaj kaj la tuta urbo laŭleĝe libertempas. Sed nur la urbo Augsburg, eĉ ne apudaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj kaptas la okazon por inviti aŭgsburganojn tien aĉet-ekskursi.
La festotago datiĝas de longe antaŭ 1950. Ĝi fontas el la t.n. Tridekjara Milito (1618-48), kiu finiĝis, almenaŭ teorie, per la packontrakto de Vestfalio. Sed la „kontrakto” komence restis papera. Katolikoj unue ne volis redoni preĝejojn luteranajn konfiskitajn en 1629. Fine komisiito de la imperiestro estis sendita al Augsburg por kontroli la realigon de la packontrakto. Ĝis 1649 ĉiuj konfiskitaj preĝejoj luteranaj estis redonitaj, krom du intertempe detruitaj.
Tiam la protestantoj luteranaj povis denove celebri diservojn en siaj preĝejoj. Pastroj kaj klerikoj interkonsentis speciale festi, ke finiĝis ne nur la milito sed ankaŭ la religiaj kvereloj. La 8an de aŭgusto 1650 ili festis unuafoje la „Altan Pacan Feston de Augsburg”, memore al la tago en 1629, kiam ili estis forpelitaj el siaj preĝejoj.
Nuntempe la urba magistrato ĉiun trian jaron transdonas pacpremion okaze de la festo al tiuj, kiuj distingiĝis aparte pro superkonfesiaj klopodoj pri homaj rajtoj, homa digno kaj ĝenerale pro laboro porpaca. La pacpremio estis unuafoje transdonita en 1985, kadre de la 2000-jara jubileo de la urbo. La premio inkluzivas honoran dokumenton, medalon kaj monsumon de 12 500 eŭroj.
Elektas premiotojn ĵurio konsistanta el membroj de la evangelia-luterana kaj de la katolika eklezioj kaj el reprezentantoj de la urbo Augsburg. La premiitoj estas episkopo Hermann Kunst (1985), la fondinto de la Fokolar-movado, la italo Chiara Lubich (1988), rabeno Peter Levinson (1991), prezidinto de Germanio Richard von Weizsäcker (1994), la pola ĉefepiskopo Alfons Nossel (1997), la palestina profesorino Sumaya Farhat-Naser (2000) kaj aŭgsburgano Helmut Hartmann (2003), iniciatinto de la forumo „interkultura vivo kaj lernado”.
Mi kompletigas: En 2005 estis premiitaj sufiĉe konata Miĥajl Gorbaĉov kaj la lutera pastro Christian Führer (ĥristijan firer) kiu siatempe organizis la "lundo-manifestaciojn" en Leipzig.
Kun ĝojo kaj ioma fiero mi povas nun anonci, ke evento de frizejo „SchippSchnapp“ en Augsburg – tondi harojn de klientoj kaj prominentuloj por akvoputo en Salama/Tanzanio – entute enspezis 996,86 €. Do, ĵus mi ĝiris 1000 €.
La majstrino multe laboris tiucele. Krom multaj klientoj kaj aliaj partoprenantoj la ĉefurbestro de Augsburg d-ro Kurt Gribl kaj la membro de federacia parlamento Heinz Paula lasis lavi kaj tondi la harojn.
|
| Ĉefurbestro Kurt Gribl |
|
| Heinz Paula |
Hodiaŭ mi ricevis informon, ke en augsburga akvocentralo iu firmo donacis 300 Eurojn por nova akvoputo en Salama / Tanzanio. Tie virinoj kaj knabinoj havigas akvon el foraj akvotruoj. Por disponigi akvoputon por ĉirkaŭ 50 familioj en proksimeco de duona kilometro, la vilaĝaro Salama bezonas 47 putojn. Du jam ekzistas...
La 23an kaj 24an de junio la frizosalono "SchnippSchnapp" en Augsburg donacos la tutan sumon por tiu sama celo. Jam sin anoncis kelkaj prominentuloj, inter ili la ĉefurbestro Kurt Gribl kaj la federacia parlamentano Heinz Paula (hajnc paŭla). Espereble la gazeto kaj la televido raportos pri tiu laŭdinda ideo.
Der Friseursalon SchnippSchnapp in Augsburg macht am 23. und 24. Juni 2008 eine Aktion: er spendet die gesamten Einnahmen für das Brunnenprojekt in Salama. Einige Prominente haben bereits einen Termin zum Haareschneiden vereinbart, allen voran Oberbürgermeister Kurt Gribl und Bundestagsabgeordneter Heinz Paula.
Flyer (deutsch): http://www.ipernity.com/doc/jomo/2148172
D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof uzis la pseŭdonimon "Dr. Esperanto" publikante sian internacian lingvon en 1887. Same mi nomis mian portreton de d-ro Zamenhof, sur kiu ankaŭ parte videblas la titolpaĝo de la originala eldono germanlingva. La pentraĵo mezuras 50x70cm kaj estas pentrita ĉefe per spateleto kaj oleofarboj, metodo de mi tre ŝatata. Dum la farboj sekiĝas mi pripensadas kion fari kun la bildo.
|
| "Dr. ESPERANTO" |
Dum multaj semajnoj pluraj geamikoj el Eŭropo klopodis subteni nian kamaradon el Tanzanio akiri vizon por vojaĝi al NL, D, B kaj F. Pli ol unu semajno li baraktis en Dar es Salamo ĝis finfine li povis ekflugi. La 17an li atingis Amsterdam.
Mramba alvenis en Augsburg fine de aprilo kaj trovis lastan eblecon konatiĝi kun la ĝistiama ĉefurbestro Dr. Paul Wengert invitinta lin al urba akcepto dum la jubilea festo de Esperanto-lingvoklubo Augsburg. Tagon poste li partoprenis la festecan manifestacion de la laboristaro 1a de majo en la scenejo apud la urba muro. Kadre de la jubilea programo Mramba prelegis pri la vivkondiĉoj en sia heijmregiono en Tanzanio kaj pri la projekto "Mazingira", per kiu li kolektas subtenon por konstruado de akvoputoj kaj de lernejoj, por mikrokreditoj kaj por orfoj. Du tagojn poste laŭ invito de la estro de la akvocentralo de Augsburg li faris publikan prelegon en la historia akvocentralo. La loka gazeto tiun anoncis, sed bedaŭrinde ne raportis nek publikigis la iniciatitan alvokon je mondonacoj.
Dum lia ĉeesto ni kiel eble ofte uzis la ŝancon dum belega vetero bicikli per tandemo en la proksima arbaro. Tie troviĝas multege da akvo en riveretoj, kanaletoj kaj lagetoj. Mia najbaro donacis al Mramba kudromaŝinon restinta nebezonata en la kelo. Antaŭ la Germana Esperanto-Kongresso en Essen ni havis eblecon kontakti s-ron Kirchner de entrepreno PROKON, kiu konsilas vilaĝanojn en Tanzanio pri kultivado de Jatrofa-arboj kaj pri uzado de l'oleo de ties fruktoj kaj komerco kun ĝi. Tiaj arboj jam delonge uzatas en la vilaĝaro Salama kies estro Mramba estas, sed tradicie oni uzis la arbojn aŭ arbustojn kiel heĝo, sed nur depost malmultaj jaroj oni uzas la venenan oleon kiel hejtenergion por kuirado. Poste ni estis hazarde invititaj viziti grandan kamparan korton en vilaĝo proksime al urbo Neu-Ulm.
(Vidu mian albumon "Mramba en Augsburg")
La 29an de marto denove proksimume 70 eksterurbaj naziuloj demonstraciis dum ses horoj tra la urba centro. Komence ili volis resti ĝis meznokto, sed tio ne estis permesata. En kvar manifestacioj ilia estro polemikis kontraŭ la urbestro kaj kontraŭ socialdemokratoj. Li fiagitadis ĉe historiaj lokoj: proksime al iama laborista kvartalo kie siatempe estis centro de antifaŝistoj, antaŭ la Gestapo-malliberejo ("Gestapo" = Geheime Staatspolizei - hitlera sekreta polico), apud la urba teatro (Hitler vizitis en 1936 kaj kiun oni ŝanĝis laŭ liajn planoj. Hitler mem reaperigis ĝin en 1937) kaj ĉe la placo, kie situis la Gestapo-ĉefkomandejo. NPD-funkciulo kriaĉis: "Ni estas malamikoj de la konstitucio, kaj ni fieras pri tio!"
Multaj civitanoj manifestaciis kaj protestis kontraŭ la marŝantaj kaj demonstraciantaj novfaŝistoj. Antaŭ la urba teatro pendis listo kun 136 viktimoj de dekstrula perforto ekde 1990.
Antaŭ 75 jaroj Germanion konkeris faŝisma kanceliero Adolf Hitler. Ebria kaj freneza da rasismaj ideoj li komencis teruran militon en la frua mateno de 1a septembro 1939 kaj tiel kaŭzis neimageblajn doloron kaj suferon al multego da homoj. 60 milionoj da homoj mortis dum tiu milito. 6 milionojn naziteroristoj kruele murdis en koncentrejoj.
En nur tri semajnoj la armeo konkeris Polion kaj instalis kruelegan faŝisman reĝimon. La 14an de novembro 1940 kaj la 8an de aprilo 1941 nazigermanaj bombaviadiloj atikis la britan urbon Coventry kaj vaste detruis ĝin. En Rusio mortis milionoj da homoj dum la ataka entrepreno "Barbarossa"... Mi ne volas skribi historian raporton.
Ĉar Hitler nek obeis la konsilojn de siaj armeestroj nek volis mem ĉesi tiun militon, la aliancitaj potencoj rebatante devigis finon de la dua mondmilito. En la nokto de 25a al 26a februaro 1944 multego da bombaviadilo superŝutis mian loĝurbon Augsburg per bomboj. Mortis 730 homoj, la urba centro estis ruinaĵo.
Antaŭ kelkaj jaroj novnaziuloj komencis publike manifestacii por memorigi pri tiu "holokaŭsto" kontraŭ Germanio, prisilentante la veron de la respondeco kaj kulpo de la dua mondmilito. Kelkaj dozenoj da ekstremdekstruloj marŝas - laŭleĝe permesate kaj protektataj de multego da policistoj - ĉirkaŭ kaj tra la urbo kaj kriaĉas iliajn stultajn sloganojn ofendantaj demokration kaj historion.
Venontan sabaton, la 23an de februaro ili denove anoncis demonstracion. Multaj demokrataj instancoj, institucioj, partioj kaj asocioj sin komune turnas kontraŭ la naziaj dekstremuloj kaj per propraj demonstracioj kaj manifestacioj okupos la plej gravajn stratojn kaj lokojn en la urbo. En la urbodomo okazas ekspozicio pri dekstrekstremismo en Bavario. Pluraj aranĝoj, filmoj, prelegoj, memorkunvenoj ktp. celas informi kaj en demokrata senco averti la loĝantaron de nie urbo, kaj fortigi la komunecon kontraŭ rasismo, maltoleremo kaj faŝismo.
|
| "La batalo kontraŭ la stulteco… |
La Caldéron-Teatro en Madrid fine de februaro prezentos la Taglibron de Anne Frank en formo de muzikalo. La famkonataj notoj de tiu juda knabino estos temo de gaja muzikteatraĵo; Anne Frank sursceneje dansos kaj kantos. Reĝisoro Daniel García Chávez antaŭanoncas plezurecan muzikalon kun kortuŝaj momentoj. Ĝi montros la humuron, la optimismon kaj la vivoĝojon de Anne Frank eĉ en malagrablaj cirkonstancoj kaj malgaja situacio.
|
| Anne Frank |
La Anne-Frank-Fondaĵo kiu administras la Anne-Frank-domon en Amsterdam subtenas la planon de la Madrida teatro. Skeptike kritikas la Anne-Frank-fonduso en Basel (Svisio), posedanto de la kopirajto, ke oni uzas - aŭ misuzas - la enhavon de la taglibro por amuza teatraĵo. Tamen oni ne iniciatos ion juristan, ĉar la teatraĵo ne uzos zitaĵojn el la taglibro.
Certe estas aŭdaca kaj riskema entrepreno. Min interesos via opinio.
Al ĉiuj geamikoj en Ipernity kaj en cetera mondo mi deziras ĝojan gliton en la novan jaron kaj pacon, feliĉon, sanon, prosperon por ĉiuj. Mi esprimas tre simple: Mi deziras al vi ĉion kiun mi deziras por mi mem kaj aldone ĉion kion mi forgesis deziri...
Hodiaŭ mi havis interesan renkontiĝon kun bulgara esperantisto Pavlin Boevski. Dum vizito ĉe parencoj en nia urbo li serĉis kontakton al esperantistoj. Ne estis multe da tempo, ĉar mi havis problemojn: Nekonata "cxarmulo" dum la festotagoj pikis per tranĉilo pneŭon de mia aŭtomobilo kaj mi devis aĉeti kaj munti novan...
Mi renkontiĝis al agrabla homo, estro de la esperanto-grupo de urbo Trojan. Cetere, la Bulgara Esperanto Asocio festis en 2007 la centjaran jubileon, nia loka grupo en 2008.
Al ĉiuj islamanoj mi deziras jam hodiaŭ belajn festotagojn okaze de la buĉofesto ('Īd ul-Adha aŭ عيد الاضحى , Kurban Bayramı)
Bayramınız mübarek olsun!
Al judoj mi deziras okaze de la 10a Tevet ĉion bonan.
Al kristanoj mi deziras ĉion bonan okaze de baldaŭa Kristnaska Festo.
Kaj al aliaj kaj ĝenerale al ĉiuj mi jam nun deziras pacon, sanon, bonfarton kaj ĉion bonan por la baldaŭa nova jaro 2008 kaj ĉiuj sekvontaj jaroj.
|
| Centjara Jubileo |
Post pluraj jaroj mi preparas kurson de Esperanto en la Popol-Altlernejo de Augsburg. Jam okazis pluraj kontaktoj kaj miaj klopodoj ŝajnas efiki sukceson. Ekde marto povos okazi kurso por komencantoj. La 100jara jubileo de Esperanto en Augsburg estas bona motivo. Nun mi pripensas kiamaniere ni povas plej efike varbi partoprenontojn.
Kiel mi promesis okaze de la ĉi-jara kongreso de SAT apud Parizo, mi tuj post mia reveno kontaktis magistraton kaj urbestron. Tiu lasta akceptis min la unuan tagon post sia reveno el la ferioj kaj persone bonvenigis la ideon de konkreta subteno de la projekto "Mazingira" de Mramba Simba Nyamkinda en Tanzanio. (Vidu www.kono.be/mazingira/eo)
Intertempe okazis pluraj interparoloj kun urbaj instancoj. Mi skribis leteron al preskaŭ ĉiuj bankoj en Augsburg. Sed la jaro 2007, jaro de la akvo en la paco-programo de Augsburg, jam elĉerpis multajn fontojn. Fine de novembro mi partoprenis kunsidon de novfondiĝonta organizo "Delta-projekto" en Augsburg, kiu volas subteni ĉie en la mondo porakvajn projektojn.
Tie mi prezentis la "Mazingira"projekton kaj esprimis la deziron, kiel eble baldaŭ kolekti monon por donaci almenaŭ unu akvoputon al la komunumo Salama en Bunda (Tanzanio). Ĉar tiu deziro ne estas tro postulema kaj povos bone esti prezentata al la publiko, estas bona ŝanco, per gazetanoncoj apelacii kaj kolekti tiucelan monon. Certe poste ankaŭ estos subtenataj aliaj projektoj, ĉu en Tanzanio, ĉu en Bangladeŝo, ĉu alie en la mondo.
Mi ĝojos, se mi sukcesos, komenci partnerecon inter mia hejmurbo Augsburg kaj Salama/Bunda en Tanzanio. Des pli mi ĝojos, se mi povos pliprofundigi la personan amikecon al Mramba, la urbestron de Salama, komence de majo 2008 kaj prezenti al li la belaĵojn de mia urbo, kontaktigi al li magistraton kaj urbestron, kaj okazigi prelegojn pri "Mazingira".
2an ĝis 4an de majo okazos la festado de 100jara movado de Esperanto en Augsburg.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Jomo Ipfelkofer