About this blog

  • 8 posts
  • 4 165 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 1st, 2009

Ni estas invititaj al JES!

Mi anoncas nun ke la tuta nia triopo venas al Zakopane/Pollando por partopreni en la kultura programo de novjara renkontiĝo "JES". Ni jam antaūĝojas renkonton kun niaj e-amikoj, kaj novaj kaj malnovaj. :)

/ĴomArt

Published at 16:30 ( 6 comments / 88 visits )
This post is public

September 18, 2009

Niaj kantoj (ankaû de Carina) estas akireblaj digitale!

Mi ĝoje anoncas ke kantoj de la KD "ĴomArtaĵoj - La ruĝa albumo" kaj de la KD "Carina kantas por vi en esperanto" estas nun akireblaj de la paĝaro de Vinilkosmo! Oni povas elŝuti la plenan albumon (10euroj), aû separatajn kantojn (1euro por ĉiu) en mp3-formato rekte de la paĝo.
Nataŝa, mi kaj Carina esperas ke vi ŝatos niajn kantojn.
Amike kaj muzike
/ĴomArt

Jen estas rektaj ligoj:
ĴomArtaĵoj - La ruĝa albumo

Carina kantas por vi en esperanto

Published at 14:11 ( 2 comments / 261 visits )
This post is public

July 20, 2009

Al UK en Bjalistoko!

Nataŝa, Carina kaj mi nun prepariĝas al la UK en Bjalistoko!
Niaj koncertoj okazos:

1) En la kongresa tendo - lunde 27.07.09 kaj
2) En la kafejo Fama ĵaŭde 30.07.09 dum la Promocio de la libro de Janusz Korczak - Reĝo Maĉjo

Post la UK ni veturos al la postkongreso kaj ankaû tie koncertos.
Ĉiuj bonvenas!

ĴomArt

Published at 16:20 ( 2 comments / 344 visits )
This post is public

July 13, 2009

Revenis de KEF-9!

Ni hieraû revenis de KEF-9 (Helsingor/Danio) kaj nun ni ripozas antaû ni iru al la UK en Bialystok. KEF-9 estis fantastika! Nataŝa, Karina kaj mi ege, ege kaj ege ĝuis ĉiun sekundon de tiu bela renkontiĝo! Vere, ĉuj KEFoj estas specialaj, kaj ankaû tiu-ĉi prenis apartan lokon en nia esperanta vivo, kaj en niaj koroj. Dankon al la organizantoj!

Published at 21:14 ( 3 comments / 183 visits )
This post is public

May 21, 2009

Fin-fine Nova KD!

Fin-fine ni havas la rezulton de duonjara labora pri nia nova KD. La nomo estas - "Ĵom-Artaĵoj" kaj enkludas dek du tre malnovajn niajn kantojn. Ni estas ĝojaj prezenti la KDn dum la KEF en Danio kaj dum la UK en Pollando. Vi povas aûdi kurtajn versiojn de kelkaj kantoj ĉi-tie en nia Ipernity-paĝaro.

La plej amikajn salutojn!
Viaj
Ĵomart kaj Nataŝa

Published at 17:45 ( 10 comments / 330 visits )
This post is public

October 1st, 2008

Ups..

Mi kaj Natasha ricevis hodiaû la konfirmilon pri nia regisrtado al ... UK en Rotterdamo. hehe... Ni, fakte, tre ĝojas ricevi ĝin, sed hodiaû estas la 1a de oktobro. Kiel, tamen, interese vivi, vi ja neniam scias kio okazos morgaû. :))

Ĵ&N

Published at 13:48 ( 5 comments / 1037 visits )
This post is public

September 24, 2008

Bonega etoso en Arkones

Do, estis bonega festivalo kun interesaj aranĝoj kaj neordinaraj homoj. Ni koncertis la unuan vesperon kaj kune kun fantastika publiko kreis neforgeseblan etoson. Nataŝa kaj mi dankas la organizantojn pro la ebleco partopreni la festivalon.

Mi alŝutos dum proksimaj tagoj muzikajn pecojn de nia koncerto en Poznan.

Amike kaj muzike
ĴomArt

Published at 21:23 ( 4 comments / 641 visits )
This post is public

September 10, 2008

Ni iros al ARKONES!

Do, jam delonge mi kaj Natasha aûdis pri la festivalo en Pollando kaj ĉijare ni partoprenas ĝin! Huraaa! Estas iomete stranga sento ĉar ni veturos sen Karina. Ŝi ne povas ĉar estas okupita en iu lerneja projekto. Bedaûrinde por mi kaj Natasha.

Tio estos la plej unuan fojon ni vizitos la landon. Ni venos tri tagojn antaû la festivalo kaj ĝuos Varŝavan.

Saluton ARKONES!

Published at 18:06 ( 5 comments / 622 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of ĴomArt kaj Nataŝa

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...