Do nun la tria kaj lasta parto de mia artikolaro pri mia aŭtuna Esperantuma vojaĝo: La tagoj de la postkongreso en Härnösand kaj la revojaĝo hejmen.



La sekvan tagon ni ĉiuj dormis longege. Fakte estis mia naskiĝtago. Kaj samtempe estis cinambulka tago en Svedio. Mi tute ne sciis ke mia naskiĝtago estas cinambulka tago en Svedio, kvankam mi ofte bakis cinambulkojn por mia naskiĝtago. Tomio kaj Karin invitis min en kafejon por manĝi cinambulkojn. Kaj poste jam estis vespero kaj ni aĉetis kelkajn aferojn por vespermanĝo. Alvenis la aliaj por komuna vespermanĝo. La vesperon ni kune partoprenis komencantan kurson pri glitŝtonludo. Estis la unua fojo ke mi provis ĝin kaj estis ege streĉa, ĉefe ĉar miaj gambaj muskoloj daŭre doloretis pro la homfutbalado. Do mi post la instruado rezignis pri la ludo kaj perpiede iris al la hejmo de Tomio kaj Karin por interalie verki parton tiu ĉi artikolo. Tiel pasis mia antaŭlasta tago en Härnösand. La antaŭlasta por ĉi-jare, ne por ĉiam, espereble. Mi planas reveni.

La lastan tagon mi vizitis la faman domon de Simono kie loĝas Aniko kaj Simono kaj Aslek (ĉu ĝusta literumo?), la kato de Aniko. Baldaŭ loĝos tie ankaŭ la komuna infano de Aniko kaj Simono. Mi tien veturis kune kun Denizo kaj por tio prunteprenis la elektran biciklon de Karin kaj Tomio. Ankaŭ estis interese por mi rilate al mia neesperantista profesio kiel materialinĝeniero, ĉar mi donis konsilojn pri materialo al konstruinĝeniero kiu bezonis ĝin por konstrui la motorsistemon de elektra biciklo. Ĉe Simono kaj Aniko tranoktis Saŝa kaj Magnus. Ni kune matenmanĝis interalie freŝbakitan panon kiun kunportis Denizo. Poste ni rikoltis terpomojn, pomojn kaj tomatojn en la ĝardeno. Saŝa kaj Magnus planis post sia restado en Härnösand tendmigri en Norvegio. Mi iomete rakontis al ili pri miaj vojaĝoj tiaj antaŭ mia Esperantista vivo. Postagmeze mi reiris al Karin kaj Tomio kaj iomete retumis. Vespere mi revenis al Aniko kaj Simono. Ili intertempe kuiris bonegan pastaĵan saŭcon el tomataĵo nuksoj kaj prunoj. Ni kune ludis bretludon ĝis noktomeze. Post la ludo mi devis adiaŭi de la aliaj ludantoj kaj revenis al la hejmo de Karin kaj Tomio. Ili kaj Di jam dormis. Ankaŭ mi enlitiĝis.

La sekvan matenon mi devis adiaŭi ankaŭ de Karin, Tomio kaj Di. Mi prenis al buson al Sundsvall kaj de tie la trajnon Stokholmen. Mi iomete malĝoja pri la adiaŭo de miaj amikoj veturis tra la aŭtuna meza Svedio, sed ankaŭ antaŭĝojis tagon en Stokholmo. Mi tie renkontiĝis kun Janko kiu invitis min tranokti ĉe si kaj Jessica. Ni kune iris en la kafejon "60" por kafumi kaj manĝi. Aliĝis Jessica kaj Robĉjo. Ni restis tie kelkajn horojn kaj babiladis. Per la Stokholma metroo poste veturis Janko, Jessica kaj mi al Skarpnäk kie loĝas Jessica kaj Janko. Ili devis la sekvan tagon labori kaj mi promenadis tra la multkolora aŭtuna Stokholmo. Ege ĝuiga tago malgraŭ la pluvo en la posttagmezo. Reveninte al la hejmo de Jessica kaj Janko ni kune vespermanĝis kaj poste ili veturigis min peraŭte al la ĉefstacio de Stokholmo. Lasta adiaŭo de amikoj en Svedio ĉi-vojaĝe. Tie mi prenis la noktan trajnon al Malmö poste la Öresundtrajnon al Kopenhago. Post eta promenado forlasis mi Kopenhagon per trajn per trajn ... kantetante tiun ĉi kanton de LPG.

Vespere mi atingis Herzberg kaj sur la ĉefa strato mi hazarde renkontis la grupon de TORPEDO irantan al Greka restoracio. Mi aliĝis ĉar mi estis sufiĉe malsata. La vesperon post la vespermanĝo paroladis la ĉeestanta ILEI-estraro pri faritaj kaj farataj ILEI-projektoj. Poste montris mi miajn bildojn de Kubo. Ne kuŝante ĉi-foje. La tagojn sekvajn okazis studsesio kun interesaj prelegoj kaj ekzercoj. Eĉ etan koncerton mi faris. Estis la kvara koncerto mia en kvar semajnoj.

Nun mi estas hejme kaj jam la unuan tagon laboris en mia ne-Esperanta profesio. Estis multaj retmesaĝoj kiujn mi devis tralabori kaj respondi. Kaj la kolegoj demandis pri la vojaĝo, pri la vetero, pri la urboj kaj tieaj vidindaĵoj kiujn mi vidis. Mi provis klarigi sed verŝajne bezonatas propra sperto por kompreni ke Esperantumaj vojaĝoj ne temas pri vetero kaj vidindaĵoj kvankam tiuj ne malhelpas. Esperantumaj vojaĝoj ĉefe temas pri amikoj kaj novaj kaj estantaj.

Indas. Ĉar amas.