Mi alvenis trajne per la nokta trajno tra Vieno pasigante kelkajn horojn en Brattislavo. La vetero estis ege varma kaj mi kaj mia dorsosako, kiu nun fidele akompanas min en miaj vojaĝoj ek de dek kvar jaroj, sufiĉe ekŝvitis. Mi iris tra la malnova urbo kaj rigardis la faman "nifoponton". Alveninte en Piešťany mi iris al la SESejo. Survoje mi hazarde renkontis Zuzkan kaj Nicon la unuajn amikojn kiujn mi povis saluti ĉi-aranĝe. En la SESejo jam estis multaj Esperantistoj kaj mi laŭeble plej rapide akceptiĝis kaj poste duŝiĝis. La ejo estas lernejo por hotelistoj kiuj en la manĝejo uzis nin por ekzercoj. Tiu malsperto de la kelneroj fine estis unu de la rimarkoj sur la plendolisto. Verŝajne tiu plendinto tute ne plendus, se ŝli mem prenu la manĝaĵon de bufedo.
La ĉi-jara SES estis multe pli granda ol la pasintaj. Alvenis preskaŭ ducent partoprenantoj kompare al naŭdek la pasintan jaron. Eĉ la organizantoj ne kalkulis je tiom multaj partoprenantoj. Tio kaŭzis kelkajn malfacilaĵojn dum la aranĝoj, sed entute la organizantoj bonege sukcesis minimumigi la problemaron.
Dum la postagmezo de la alventago okazis la testoj por trovi por ĉiu lernanto la plej taŭgan kurson. Mi iomete helpis kaj bonvenigis la alvenantojn. Pro la abunda programo kaj la multaj impresoj dum la tuta aranĝo mi jam forgesis la plejmulton de la alventago. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis antaŭ jaroj. Estis entute kvar malsamaj niveloj. La komencantoj (niveloj A1-A2) instruitaj de Stano Marček, la komencintoj (B1) instruitaj de Dalia Pileckienė, la progresantoj (B2) kiujn instruis Petra Smideliusz. Fine la spertuloj (C1) pri kiuj okupiĝis Marta Kovacs kies instruadon mi spertis dum la pasintjara SES. Krome okazis instruado por blinduloj kiujn instruis Nedeljka Ložajić , la flugila seminario fare de Radojica Petrović kaj pretigaj kurso por la KER-ekzameno gvidata de Zsófia Kóródy.
Mi ĉefe helpis en la kurso de Dalia, ĉar ĝi estis la plej malfacila. Partoprenis kaj komencintoj kiuj daŭre bezonis atenton. Aliaj partoprenantoj jam bone povis memstare lerni. Pro la multaj partoprenantoj estis ege malfacila por la organizantoj ĉion bone ordigi. Kelkaj etaj teĥnikaj aferoj ne tute glite kaj glate funkciis. Tio certe ne estis pro malbona organizado sed malgraŭ la bona organizado, simple ĉar venis preskaŭ la duoblo de la atendita nombro de partoprenantoj. Mi laŭeble helpis en ĉio.
Ankaŭ dum la ekskursoj montriĝis ke la aranĝo iĝis pli granda ol la organizantoj povis antaŭvidi. Estis por la gvidantoj de la ekskursoj terure malfacile kuneteni grupon de okdek homoj kiuj daŭre emis memesplori la ĉirkaŭaĵon, foti, kafumi, ktp.Konsciante ĉiujn ĉi malfacilaĵojn mi volonte skribas ke la aranĝo bone pasis. La plejmulto de la partoprenantoj, egale el kiu aĝo aŭ je kiu nivelo ili estas, ĝuis la aranĝon. Suferis pro la kvanto de la partoprenantoj ankaŭ la instruistoj, ĉar kelkaj el ili ne nur instruis antaŭtagmeze, sed posttagmeze ekzamenis la ekzamenatojn de la KER-ekzameno. Ankaŭ la ekzamenon volis fari pli da homoj ol antaŭvidebla.
Nun neniu scias kien SES evoluos en la venontaj jaroj. Ĉu al tricent aŭ kvarcent partoprenantoj? Ĉu reen al cent? Ĉiukaze mi povas varme rekomendi al ĉiuj, kiuj volas plibonigi siajn Esperanto-kapablojn aŭ kiuj mem volas iĝi Esperanto instruisto: Partoprenu. SES estas la plej bona aranĝo por tio.
Dirinte tion mi iom miras ke tia aranĝo antaŭ tri jaroj tute ne ekzistis. Ĉu ne Esperanto bezonas tiajn aranĝojn. Ĉu almenaŭ unu jare? Ĉu eble pli? Ĉu ankaŭ en Sudameriko kaj en Azio? Ĉiukaze mi tre ĝojas ke E@I organizis tian aranĝon kiu estis simple bezonata. UEA mem ne kapablis aŭ ne volis fari ĝin.
Do restas doni grandegan dankon al la organizantoj, ĉefe Petro kaj Indre, kiuj dum la tuta semajno pli malpli ĉiam laboris. Helpis multaj aliaj ekzemple Katka, Megy, Maika, kaj aliaj. Krome mi dankas al la instruistoj Stano, Dalia, Petra, Marta kaj Zsófia pro ilia granda laboro.
Mi jam antaŭĝojas la venontan SES. translate into English
Send a message
Search for a member
Andipro says:
Aldone, ĉijare la ejo estis perfekta! Feliĉe sufiĉe granda ankaŭ por iom pli da homoj. Nur la kursojn necesus dividi en pli malgrandajn grupojn. Dum ekskurso ne estu pli ol buspleno da homoj por pli facile kunteni la "ŝafaron" ;-) . Se pli, estu 2 ekskursoj.
Iom mankis reklamo kiel plu uzi Esperanton en renkontiĝoj. Estonte la SES estu tuj antaŭ la IJK, ekzemple, kiel praktika daŭrigo de la kursoj.
Jes, mirinde ke Esperantujo tiom longe travivis sen SES ;-) . Mian unuan SES (2008) mi partoprenis ĉar: -> ĝi estis survoje, -> eblis tendumi kaj -> malmultekostis. Mi planis nur iom paŭzi kaj etosumi. Sed malgraŭ miaj atendoj eĉ estis -> altnivela kurso, kaj -> bonega etoso, kvankam ofte ankoraŭ ne en Esperanto.
Ankaŭ mi ĝuste pro la diversecoj tre ŝatas la SES kaj jam antaŭĝojas la venontan.
Konciza, iom satira resumo de la etoso de SES 2009 respeguliĝas en la kanto de vi kaj Jonas:
http://www.youtube.com/watch?v=dylJy2Oatlw
Mi ankoraŭ volonte reaŭskultas ĝin.
Petro Desmet' says: