Ek de pasinta lundo mi serioze instruas Esperanton. Komenciĝis kurso ĉe la lingvocentro de la universitato de Stuttgart. Aliĝis entute 18 studentoj kaj venis 10 por la unua sesio, sed verŝajne venos kvar aŭ kvin pliaj venontsemajne. Espereble ili ĉiuj restos ĝisfine ;-)
La historio de la kurso estas jena: La respondeculo pri fremdaj lingvoj petis de la Germana Esperanto Asocio senpagan instruiston por Esperanto ĉar de tempo al tempo la studentoj petas Esperanto kurson. Mi pri tio sciiĝis kaj poste diris ke mi ŝatus gvidi la kurson. Mi iomete dubis ĉu fakte venos studentoj sed nun aliĝis 18 kaj venis 10. Tio estas multe pli ol mi kuraĝis esperi.
Mi demandis la studentojn pri iliaj motivoj kaj preskaŭ ĉiuj diris ke ili jam antaŭe aŭdis pri Esperanto kaj post ili legis en la listo de la ofertataj kursoj pri la Esperanto kurso, ili decidis partopreni. Unu studento pri maŝinkonstruado eĉ uzas la kurson oficiale ĉar li bezonas ĝin kiel neteĥnikan prelegon.
Detalojn pri la kurso en la germana lingvo vi trovas sur la retpaĝo de la lingvocentro.
Zsófia Kóródy
prezidanto de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj)
Elkorajn bondezirojn al vi cxiuj!
Ne forgegu mencii al viaj lernantoj ke esperanto estas la lingvo de amikeco.
Neniu alia lingvo, eĉ ne la angla, povas doni tiom da sincerajn amikojn el plej diversaj lando.
amike kaj subtene
Attilio kaj Helena; esperantista internacia paro, jam de kvindek jaroj, feilĉe kune
sukceson al vi kun viaj gelernantoj ;-)
Muzikamike salutas
Flo !
http://www.vinilkosmo-mp3.com
Mi konfesas ke mi iomete dubis pri mia sukceso post la unua sesio timante ke mi trostreĉigis kaj tiel fortimigis la partoprenantojn. Sed okazis hieraŭ la dua sesio kaj la nombro de la partoprenantoj fakte altiĝis je tri. Dum kaj post la instruado mi havis la impreson ke ili ĉiuj ĝuas ĝin kaj vere interesiĝas pri la lingvo kaj ĝia eblecaro.
Mi ĉiufoje dum la paŭzo ludigas al ili Esperantan kanton por montri al ili la viglecon kaj la diversecon de Esperantio. Bonŝance la teĥnika ilaro kiu disponeblas estas tute taŭga por tio.
Andi has replied to Johannes MuellerSukcesojn al vi!!!
Sign-in to post a comment.