| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
La Tragika Semajno, okazinta en Barcelono (Katalunio) inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto de 1909, havis sian propekan kapron en Francisco Ferrer i Guàrdia, kiu estis akuzita pri esti ĝia instiganto kaj pro tio arestita la 31-an de aŭgusto. Iuj diras, tamen ne kontrolite, ke oni arestis lin kiam li ekiris renkonti amikon por kune ĉeesti la 5-an Internacian Kongreson de Esperanto okazonta en Barcelono inter la 5-a kaj la 11-a de septembro.
Ferrer i Guàrdia elektis la Inĝeniero-kapitanon Francisco Galceran Ferrer (Vilanova i la Geltrú - Katalunio, 1874-1954), kiel defendanton.
Tamen, la defendo povis influi malmulte en la elnodiĝo de la juĝo, kiu, laŭ oni diris, estis solvita antaŭ ol okazi.
La tribunalo konstituiĝis la 9an de oktobro kaj je du kvaronoj de la sepa posttagmeze oni konis la verdikton: la morto-puno. La 12an je la dek dua nokte oni lin konfirmis la sentencon kaj la rifuzon de la forpardono. La 13an je la naŭa matene estis ekzekutita la sentenco, per pafmortigo fare de milita plotono.
De aprilo 1908 ĝis oktobro 1911, en la loka ĵurnalo Diario de Villanueva y Geltrú, aperis preskaŭ ĉiusemajne, kolumno Sección Esperanta. La kolumno de la 2a de januaro 1910 komenciĝas per jena raporto: “Aperis flugfolio eldonita de la Esperantista Internacia Societo en Parizo, defende de Francesc Ferrer i Guàrdia. Tiu flugfolio, kiu klarigas la senkulpecon de Ferrer i Guàrdia, enhavas ekstrakton de la informo de lia defendanto, la nobla kapitano de inĝenieroj, nia samurbano, Francesc Galceran. Temas pri tre kurioza flugfolio, montranta la veran utilon de nia lingvo.”
Tiu informaĵo temas pri la broŝuro La pledo por Ferrer eldonita en pluraj lingvoj laŭ oni povas konstati ĉe la katalogo de IISH (Internacia Instituto de Sociala Historio), serĉante laŭ aŭtoro Galcerán Ferrer Francisco.
Nun la afero konsistus trovi, se eblas, la tradukinton al esperanto, aù pli interese, kiu liveris la tekstojn al la esperantistoj. Francesc X. Puig Rovira, historiisto, diras ke en ĉiuj libroj pritraktante la aferon publikigitaj en la postaj jaroj oni transskribas fidele la skribaĵojn de la enketa juĝisto kaj de la akuzisto, sed preskaŭ neniu publikigas la raporton de la defendo.Li aldonas ke malfacilis al li ĝin trovi. Fakte en IISH aperas nur unu tiusence, krom la broŝuro menciita. Ĉu Francesc Galceran donis la tekstojn al sia frato, la esperantisto Gustau Galceran kiu mem tradukis ilin esperanten kaj liveris la tradukon al la eldonisto[j]?
Send a message
Search for members