| May 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
La pasintan 28an de aprilo kreiĝis subkomitato en la Hispana Parlamento cele studadi la enkondukajn eblecojn de la baza enspezo (BE) en la Reĝlando de Hispanio. BE, t.e., senkondiĉa mona asigno por la tuta loĝantaro, sen alia postulo ol la civitaneco aŭ akreditita loĝado.
Ĉi tiu propono estis studita kaj argumentita laŭ la lastaj tri jardekoj en malsamaj akademiaj, politikaj kaj sociaj medioj. En situacio de profunda ekonomia krizo kiel tiu en kiu aktuale ni estas mergitaj, kiun rolon povus plenumi BE? Mi limigos min al tri aspektoj.
Mi komencos pri la sekvoj de la senlaboreco. Perdi la laborpostenon kaŭzas situacion de bone studita ekonomia kaj vitala sensekureco. Malmultaj homoj povis imagi ke senlaborec-indico atingus 17,3% en la unua kvarono de 2009, kiel nun konstatita.
Ekzistas prognozoj de iuj esploristoj (Edward Hugh, inter aliaj) kiuj taksas eĉ ĝis 30% de senlaboreco fine de 2010. "Jam revenos la restariĝo", ripetas iuj kiel papagoj. Kaj tio estas vero, sed kiam ĝi fine revenos, ne povos ensorbi dum kelkaj jaroj ĉi tiun grandegan amason da senlaboruloj.
Se oni perdas laborpostenon, sed disponas senfinan BE-on, la estonteco prezentiĝas malpi maltrankvilige. En momentoj de krizo, kiam la senlaboreco kreskas rapide, ĉi tiu karakterizaĵo de la BE gajnas pli socian gravecon. Tuja sekvo de la granda kresko de senlaboreco, estas ke la malriĉeco ankaù kreskos abunde . Estis necesaj grandaj ekonomiaj kresk-indicoj dum la lastaj jardekoj por senkreske reteni la proporcion de malriĉuloj ĉirkaù 20%. La BE estus bona retenada digo haltige de ĉi tiu ondo da malriĉeco.La enspezo de BE supozus redukton de la risko en la momento iniciati determinitajn aktivaĵojn de mem-dungado.
Skize, ekzistas du specoj de entreprenemuloj: tiuj, kiuj havas apogon (familian, multfoje) kiu permesas ilin prezenti etskalan entreprenan projekton laù formo akcepteble solida, kaj tiuj por kiu la mem-dungado estas la sola labor-solvo. En la dua kazo, la risko, ne nur estas perdi la investon, sed perdi la vivtenadajn rimedojn, kio igas ke iu ajn investa decido rezultu multe pli riska.
Sed la risko ne finas tie ĉi: en multaj kazoj, la manko de minimuma komenca kapitalo malemigas aù sindetenigas potencialan entrepreniston. En subfala situacio, la BE, krom reprezenti instigon, ĉiukaze pli ol sen ĝi, por komenci taskojn de mem-dungado, supozus pli grandan garantion por povi alfronti, kvankam estus parte, la eventualaĵojn de tiuj kies etskala entrepreno malbone funkciis. Same kiel la ebleco iniciati alian entreprenon kun pli da eblecoj ol la antaŭa.
Multaj homoj kiuj konas la proponon de BE obĵetas: "Ĉio ĉi estas tre bela, sed kiel financiĝas BE?". BE kiu havas sencon devas signifi redistribuon de la enspezo de la riĉuloj al la malriĉuloj. Kaj ĉi tio signifas paroli pri la rolo de la impostoj. "La impostoj, malsame ol esti malhelpo por la libereco, estas necesa kondiĉo por ĝia ekzisto", laù la usona konstituciisto Cass Sunstein. La impostoj kaj la publika mono povas esti uzitaj por tute malsamaj celoj.
Oni devas memori ke la savoj kaj la helpoj al la bankoj realigitaj ĝis la nuna momento en Usono atingas 12,8 bilionoj da dolaroj (ĝis aprilo). Aŭ kio estas la samo: 42.105 dolaroj ĉiu enloĝanto. Krome, ĉi tiu kvanto egalas 14 fojojn la cirkulanta mono (preskaŭ 900.000 milionoj). Kaj temas pri tre proksima kvanto al tuto de la valoro de la usona MALNETA ENLANDA PRODUKTO.
Surprizas konstati la rapidecon laù kiu aperas la publika mono en determinitaj cirkonstancoj kaj la rezultanta avareco kiam temas pri garantiado de la materiala ekzisto de la loĝantaro. Usono alvenis al ĉi tiu nekredebla situacio: la nominalaj impostaj tipoj de la plej riĉuloj reduktiĝis de 91% en la jaro 1961 al 35% de la nuntempo, sed se temas pri entreprenaj profitoj la marĝena imposto ankoraŭ estas malpli. Ĉi tiu daŭriga granda rabato de la impostoj al la plej riĉuloj estas parto de la klarigo de la treega redistribuo de la enspezo de la malriĉuloj al la riĉuloj dum la tri lastaj jardekoj. Tiu, kiu estis ministro de la prezidanto Clinton, Robert B. Reich, skribis en la ĵurnalo The Washington Post de la pasinta 1a de februaro ke se en 1976 la 1% pli riĉa de la usonanoj akaparis la 9% de la nacia enspezo, en 2006 jam amasigis la 20%.
El la plej interesaj studoj realigitaj cele financi BE-on, konkludas du aspektoj de granda transcendeco: oni povas financi ĝin kaj la sektoroj de la loĝantaro kun malpli enspezoj klare gajnus koncerne al la aktuala situacio.
Per la kreo, la 28an de aprilo, de ĉi tiu parlamenta subkomitato por studi la neceson kaj la plenumeblon de BE, malfermiĝas la ebleco ke ĉi tiu socia propono estu konata de la Parlamento kaj de parto de la loĝantaro.
----------------------------------
Artikolo publikigita en hispana ĵurnalo El País, la 7an de majo 2009 skribita de Daniel Raventós kiu estas membro de la komitato de redakcioo de SINPERMISO kaj prezidanto de la Xarxa per a la Renda bàsica (Reto por Baza Enspezo).
Lia lasta libro estas Basic Income. The Material Conditions of Freedom. (Baza Enspezo: La materialaj kondiĉoj de libereco) (Pluto Press 2007).En la hispana: Las condiciones materiales de la libertad (El Viejo Topo)
Send a message
Search for members
