| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
La propono de Oleg Izyumenko ĉe change.org "Introduce Esperanto as a foreign language subject in schools to help American kids succeed
" estas klasifikita en la 25 plej voĉdonitaj post la 10 venkintaj. La unua voĉdono produktis sufiĉe interesan debaton kaj la rezultoj de la dua estas tiom aŭ pli grava ĉar la retumantoj kiuj pasas tra la paĝo www.change.org/ideas, usonanoj kaj ne usonanoj, povas legi la vorton Esperanto kaj iuj eĉ povas klaki sur ĝin kaj legi iujn ajn el la centoj de komentarioj, inter kiuj iuj sufiĉe bonaj. Verŝajne la plimulto da vizitantoj usonanoj estas kiuj voĉdonis Obama-on kaj esperas pri la ŝanĝoj kaj ili kredas ke li povas fari gravajn ŝanĝojn tiel en la internaj aferoj kiel internacie kaj mi pensas ke estas interesa ke ĉi tiuj homoj trafu la proponon pri Esperanto.
Mi pensas ke ĉi tiu propono ne estas komparebla kun multaj stultaĵoj kiujn oni diris, skribis aŭ faris kaj kiujn verŝajne oni faros. La fakto ke ĉi tiuj homoj, kiu zorgas por la ŝanĝoj, kiujn interesas Usono kaj la tuta Mondo, havu aliron, je spano de la nazo, al la debato kiu estas originata rilate al la propono de Izyumenko, estas sufiĉe escepta kaj ni nin devas gratuli ke ĝi iris tiel.
Ni debas strebi labori laŭ kompakta kaj strukturita organizo sed ni ankaŭ devus disvolvi la kapablon profiti momentojn kaj cirkonstancojn ne antaŭviditajn kiel ĉi tiu.
Send a message
Search for members