December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

August 2009 (1)
May 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (1)
July 2008 (1)
May 2008 (3)
February 2008 (1)
January 2008 (3)
December 2007 (5)
November 2007 (2)
October 2007 (1)
September 2007 (1)
October 2005 (1)
July 2000 (1)
August 1999 (1)
December 1996 (1)
August 1994 (1)
April 1994 (1)
October 1986 (1)
April 1986 (1)
March 1986 (1)
July 1984 (1)

December 24, 2008

«Barak Obama favoros Esperanton», diris Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin estis intervjuita de loka ĵurnalisto dum la 34a Kataluna Esperanto-Kongreso. (6-8, decembro 2008) (Vidu la intervjuon en la kataluna tie:: www.drac.com/cac/200812/20081209.html.

Jen la traduko (korektita de Dro A Giridhar RAO, el Hajderabado. Dankon):

R:raportisto T:Dro Humphrey Tonkin

La emerita instruisto en humanismaj studoj de la universitato de Hartford, la brita lingvisto kaj esperantisto kiu prezidis en diversaj okazoj la Universalan Esperanto-Asocion, UEA, Humphrey Tonkin, 69, estis la stelo, ĉi tiun semajnfinon, de la 34 Kataluna Kongreso de Esperanto kiu okazis en Casal Pere Quart de Sabadelo.

R: Konvinku min ke Esperanto estas futuro-ŝarĝita armilo.

T: Ĝin pruvas ĉi tiu kongreso kie oni parolas pri ĉio kaj ĉiuj en Esperanto.

R: Nur estas kongreso.

T: Esperanto havis unue meteoran kreskadon kiu poste stagnis. Tio certas kaj ni ne nin flatas, sed interreto pruvas ke la tendenco estas kreskanta.

R: Ĉu interreto parolas Esperanton?

T: Skribu en Guglo la vorton kaj, kiu estas nia prepozicio i. Aperas proksimume 72.000 rezultoj.

R: Ne ĉiuj estas paĝoj en Esperanto.

T: Sed jes la plimulto. Kaj se vi iras al Vikipedio vi vidos ke la kataluna estas la 15a lingvo plej uzata kaj Esperanto la 22a. Estas 100.000 artikoloj en Esperanto en Vikipedio.

R: Mi tion estus dirinta neniam.

T: Nu jam tion vi scias. Multaj lingvoj, kiel la eŭska, observis grandan revigliĝon danke al interreto. La lerna retejo de Esperanto «Lernu!» havas lavangon da ĉiutagaj vizitoj.

R: Sed la novaj emerĝaj povo-landoj, kun Ĉinio kape, montras nenian intereson por Esperanto. Ĉiuj ĉinoj lernas la anglan.

T: Ĉiuj, ne. Pli ol 1% de la loĝantaro, kaj tio en Ĉinio estas multaj homoj, havas intereson por Esperanto. Estas radio-programoj kaj la ŝtato ĝin promocias ĉar ĝi scias ke ĝi estas la lingvo de la egaleco.

R: Kion vi volas diri?

T: (La angla) Ne estas lingvo egaleco-cela. En intertraktado en la angla, angloparolanto ĉiam havas avantaĝon.

R: Donu al mi ekzemplon.

T: La sciencaj revuoj. Se vi ne eldonas en la angla, kaj krome en bona angla, viaj sciencaj progresoj estos nek legitaj nek, kio estas plej malbone, cititaj en aliaj sciencaj artikoloj.

R: Mi ekkomprenas.

T: Ĉu vi scias kial 15 el la 16 plej bonaj universitatoj de la mondo estas britaj aŭ (usonaj) amerikaj? Nur ĉar ili parolas la anglan. En la universitata mondo la sola lingvo kiu kalkuliĝas estas la angla.

R: Donu al mi nun ekzemplon de Esperanto kiel egaleco-cela lingvo.

T: Vidu, kiam mi estis en Irano kaj alproksimiĝadis la muĵaidina (muzulmana religia militista) puĉo kontraŭ la Persa Ŝaho, ĉiuj angloparolantoj loĝante tie fidis je la medioj kaj eĉ ne flaris ke ĝi ekokazos.

R: Kaj vi?

T: Mi ĝin sciis perfekte, kiel ĉiuj irananoj, ĉar mi parolis kun ili en egaleco de kondiĉoj. La irananaj esperantistoj ne min vidis kiel fremdulo.

R: Ĉu la ĵurnaloj ne diris la veron?

T: Ne ĉar ili estis skribitaj de okcidentuloj kiuj ne sci-povis la farsan.

R: Vi nun parolas al mi en la angla. Tio vin metas sur min.

T: Sendube. Kontraŭe kiam mi al vi parolas en Esperanto, kvankam al vi ĝin tradukas nia komuna amiko Òscar Puig, ni parolas en egaleco de kondiĉoj.

R: La vero estas ke eĉ UNO montras nenian intereson.

T: Ekde ĝia fondiĝo en 1945 UNO nur aldonis unu novan lingvon, la araba. Sed tio devas refariĝi tute.

R: Ĉu vi havas esperojn?

T: Malfeliĉe la celo de UNO ne estas la komunikado, sed la prestiĝo.

R: Ankaŭ Eŭropa Unio ne metas la fadenon en la nadlon.

T: Ĉu vi povas imagi kiom da milionoj da eŭroj ŝparus Bruselo se ĝi adoptus Esperanton? Malfeliĉe la landoj ne kuniĝas por batali kunkune kontraŭ la angla. Ĉiu batalas por sia lingvo kaj ne plu.

R: Angloparolanto kiel vi kaj tiom militema kontraŭ via lingvo. Ĉu hejme oni ne vin konsideras perfida?

T: Ah-ah-ah. Evidente ne. Multaj angloj estas esperantistoj kaj tio nin favoras por trairi la mondon.

R: Sed se ĝi al vi ne estas necesa.

T: Trairi la mondon per la angla igas nin malkovri ĉiun landon nur pere de kion eksplikas al ni la aliaj. Ĉie oni nin vidas kiel eksterlandanojn. Nur per Esperanto oni nin vidas kiel amikojn ĉar, krom lingvo, ĝi estas internacia movado.

R: La kompliceco de la minoritatoj. Se ĝi estus amasa ne plu estus tiel.

T: Certe, sed se ĝi estus amasa ĉiuj ĝuus ĉiujn aliajn avantaĝojn de Esperanto.

R: Mi ne komprenas kiel vi povas esti tiom optimisma.

T: Mi al vi donos solan kialon. La prezida ŝanĝo en Usono. Barak Obama favoros la disvastigon de Esperanto. (Vidu postskribon malsupre)

R: Kial li devus tion fari?

T: Ĉar li volas la internacian kunlaboradon kaj kredas ke Usono ne povas trairi la mondon laùplaĉe.

R: Kiel ŝekspira spertulo, kiel oni diras «ser o no ser» en Esperanto?

T: Esti aŭ ne esti.



That is the problem



LA KATALUNA NE MORTOS

La katalunoj estas kiuj plej bone povas kompreni la situacion de Esperanto. Via lingvo estis persekutita, sed ne mortis kaj ĝi hodiaŭ ĝuas bonegan sano. Kiel lingvisto mi pensas ke la kataluna ne malaperos. La historio pruvas ke vi havas nacian identecon sufiĉe forta por defendi ĝin kaj kontraû adversaj povoj kaj kontraû migraj movadoj. Sed jes, ĝi miksiĝos kun aliaj lingvoj kaj ĉiu kataluno parolos tri aŭ kvar aŭ pli da lingvoj. Sed tio ĉiam estas saniga kaj febligas neniun el ĉiuj lingvoj», diras Tonkin.



------------------------------------------------------------

PS: memoru ke vi povas voĉdoni en usona retejo la proponon de Oleg Izyumenko pri la lerneja instruado de Esperanto en Usono.

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools
Se Vi interkonsentas kun Oleg Izyumenko, provu registriĝi kaj voĉdoni. Ĉiu rajtas voĉdoni nur unufoje.
Fina voĉdono, inter la 5-a kaj 15-a de januaro 2009.

Tie partoprenos nur la unuaj 3 proponoj el ĉiuj kategorioj.
Voĉdonu kaj instigu ankaŭ viajn fidindajn geamikojn al voĉdonado! Sendu al ili tiun ĉi mesaĝon!
Ni proponas tralegi ankaŭ la bonegan (anglan-esperantan) diskuton okazantan en la retejo!





Published at 01:32 / 0 comments / 473 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...