january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

july 2008 (1)
may 2008 (3)
february 2008 (1)
january 2008 (3)
december 2007 (5)
november 2007 (2)
october 2007 (1)
september 2007 (1)
october 2005 (1)
july 2000 (1)
august 1999 (1)
december 1996 (1)
august 1994 (1)
april 1994 (1)
october 1986 (1)
april 1986 (1)
march 1986 (1)
july 1984 (1)

January 8, 2008

La mapo ne estas la teritorio

Mi trovis du-paĝan recenzon pri "Science and Sanity" de konatulo mia, farita antaŭ kelkaj jaroj, kiun mi tradukis kaj kiun mi alŝutas en mian blogon ĉar ĉi tiu libro estis menciita de Lluis en la komentoj al mia artikolo "Ne pensu pri elefanto" kaj en la diskuto Kial ni elektas labori por la justeco ... de la Grupo "Demandu ateiston"

Mi ne scias ĉu la recenzo rilatas al la tuta libro aŭ nur parte. Ĉar Lluis legis la libron mi ŝatus liajn komentojn.

--------------------------------------------

"La mapo ne estas la teritorio"
diras Alfred Korzybski.

En lia verko skribita en 1933a "Science and Sanity" li parolas jam pri la koncepto "neuro-lingvistika lernado", "neuro-lingvistikaj reakcioj" aŭ "neuro-lingvistikaj efikoj". La kompleta citaĵo, ĉerpita de la antaŭparolo de la reeldono de 1941, tekstas jene: "Mapo ne estas la teritorio kiun ĝi reprezentas, sed, kaze esti ĝusta, ĝi strukture similas la teritorion, jen la kaŭzo kial ĝi rezultas utila. Se la mapo povus esti ideale ĝusta, ĝi inkludus (laŭskale reduktita) la mapon de la mapo. Se ni pripensas niajn lingvojn, ni trovas ke, en la plej bona okazo, ili devas esti konsideritaj tiel nur kiel mapoj. Vorto ne estas la objekto kiun reprezentas; la lingvoj ankaŭ elmontras ĉi tiun karakterizan kapablon mem reflektiĝi: ni povas analizi lingvojn per lingvoj. La "lingvaĵo de la mapo" nepre malaktualiĝinta, devas alporti nin al semantikaj katastrofoj, ĉar trudas kaj reflektas ĝian kontraŭnaturan strukturon...

Estante la vortoj kaj la objektoj kiujn ili reprezentas du malsamajn aĵojn, la strukturo, kaj nur la strukturo, konvertiĝas en la sola interligo inter la parolaj procezoj kaj la empiriaj datumoj. La vortoj ne estas la aĵoj pri kiuj parolas... Se la vortoj ne estas aĵoj, kaj la mapoj ne estas la teritorio mem, tiam, evidente, la sola ligo ebla inter la objektiva mondo kaj la lingva mondo devas troviĝi en la strukturo, kaj nur en la strukturo. La sola utileco de mapo aŭ lingvo dependas de la simileco inter la empiriaj mondoj kaj la mapoj-lingvoj. La fakto laŭ kiu ĉiu lingvo havas iun strukturon... alportas nin al tio ke senkonscie ni legas en la mondon la strukturon de la lingvo kiun ni uzas..."

Tra 900 paĝoj, Korzybski parolas pri la neuro-lingvistika naturo de la homo kaj kiel ni procezas la informon. Li diras ke la homoj havas semantikan vivostilon, ni estas semantikaj kreaĵoj tra la nervoza sistemo, ni faras abstraktaĵojn ekde la teritorio de la mondo en kiu ni evoluas. Li asertas ke ni vivas pli per simboloj (vortoj, bildoj, sonoj, sensacoj, ekpensoj...), ol tra nia kontakto kun la realaĵo. Estas pli facile vivi per simboloj ol klopodi distingi inter simboloj kaj la realaĵo, inter la mapo kaj la teritorio. Ni reciproke konfuzas la mapon kaj la teritorion.

Ĉar ni estas semantikaj estaĵoj, ni nepre kreas simbolojn. Kaj ni nepre respondas al nia mondo laŭ mapoj, ne laŭ la realaĵo. Kiam okazas tio, Korzybski diras ke ni konfuzas reciproke kaj la mapon (niajn lingvajn simbolojn) kaj la teritorion. Ni identigas du aĵojn kiuj ekzistas je malsamaj logikaj niveloj. ... Ne estas pri la mondo pri kio ni traktas, sed pri niaj mapoj de la mondo, pri nia modelo de la mondo. Ni povas fari tion, fakte, kiam ni priskribas kion ni vidas (kion ni perceptas), sed ni ne vidas la teritorion pri kiu temas. Ni preferas vidi la konceptojn (mapojn) supermetitajn sur la teritorio (ekzemple, kiel okazas en la strukturo de la halucinoj aŭ de la hipnoto). Sed, kompreneble, kiam ni faras tion, ni ŝovas nin en danĝero, pro tio ke ni faras nesufiĉan ĝustigon de la mondo se ni konscias pri la mondo kiel io filtrita per la mapo, kaj ne pri la mondo kiel ĝi estas. Kaj tio, kiel diras Korzybski, konvertas nin en frenezajn personojn kaj, se ni ne ĝin korektas, en personojn demencajn.

La laboro de Korzybski pri la lingvaj aŭ semantikaj reakcioj supozas la komencon de postaj laboroj pri kiel funkcias la metamodelo kaj la signifoŝanĝo. Tiel, Korzybski diras ke ĉiam kiam homo havas fortan emocian respondon kiu ne temas pri io rilata al nuna stato, tio signifas ke ŝi/li havas semantikan respondon, kondiĉita pro ĝia signifo. Tiu homo havas semantikan respondon en sia korpo, pro tio ke estas la vortoj kiuj startigas ŝian/lian nervozan sistemon, ne la aktualaj eksteraj stimuloj. La nervoza perturbo estas konsekvenco de la signifoj kiujn ŝi/li atribuis al sia penso.

Korzybski klarigas kiel semantiko koncernas rekte nian nervozan sistemon. Ni pensas pri vortoj kaj pri lingvo-formoj en la interno de nia cerbo. Ĉi tiu sensa sistemo por procezi informadon kaj krei internajn reprezentadojn komprenas ankaŭ la komponado de nia nervoza sistemo (kun nia vid-kortekso, aŭd-kortekso, ktp). Tio sekve koncernas nian korpon kaj la reston de nia fiziologio (la rilato menso-korpo). Ĉi tiu nova semantika faktoro en nia nervoza sistemo estas iu homa karakterizo kiu ne ekzistas en la bestoj.

La homoj estas semantike kondiĉitaj. Ekde ni ne uzas vortojn kiel signaloj (kiel faras la bestojn), sed kiel kompletaj simboloj, niaj simboloj permesas al ni procezi informadon tra meta-nivelojn (ni ĉiam povas generi vortojn por priskribi ajnan aĵon kiu okazas al ni, sed ni ankaŭ povas generi vortojn pri tiuj vortoj). Ni havas senliman kapablon por funkcii en multoblaj komunikaj niveloj.

Tio signifas ke ni povas vivi en malsamaj abstraktaj niveloj, sed se ni ne atentas ni povas konfuziĝi en ĉi tiuj niveloj de abstrakteco. Niaj simboloj nin koncernas laŭmezure ke ili kreas unu el la plej signifajn aspektojn de nia medio, ili al ni povas indukti iujn psiko-fiziologiajn statojn rilatantaj al niaj internaj reprezentadoj, ne al la eksteraj. Kondiĉe ke niaj semantikaj reakcioj estu simple tio, reakcioj, ili estas aŭtomataj, tujaj kaj senkonsciaj. Estas nia homa programado kiu nin manipulas kaj kiu nin lasas, ŝajne, sen opcioj. Kiam ni konscias pri abstrakteco, ni eldiras semantikajn respondojn. Tio estas, ni konscie povas ŝanĝi la signifojn (ekzemple nian semantikon) kaj tiel generi novajn respondojn.

Ĉio antaŭa eksplikas nian necesecon ellerni kaj programi (aŭ reprogrami) neŭrolingvistike. Ĉiam kiam iu operacias ene de sia lingva medio sen kono de siaj propraj lingvaj kutimoj (interna dialogo, internaj reprezentadoj) kaj sia struktura influo pri si mem, estos facile al li elvolvi ĉian tipon de malekvilibroj.

Por ni, la homoj, la lingvo reprezentas nian pli altan neŭrologian funkcion. Korzybski diras ke por ni la lingvo estas fundamenta psikofiziologia funkcio. Ĉar la tuta lingvo havas strukturon, la tuta lingvo implicas semantikajn reakciojn interkonektitaj aŭtomate. Preskaŭ ĉiuj homaj atingoj ripozas en nia simbolouzo, tio estas, en nia kapableco klare kaj ĝuste komuniki. Ni havas simplan semantikan kaj simbolan vivomanieron el kiu ni ne povas eskapi. Reciproke, la bestoj ne havas doktrinojn, kredojn, laŭ la signifo kiun ni donas al ĉi tiuj vortoj. La doktrinoj ne apartenas al ilia medio. Sed ja ili apartenas al la nia kaj ĉar la semantikaj kondiĉoj apartenas al nia medio pli fundamenta, se ili estas trompaj ili povas nin pertorbi kaj faligi nin en plenajn procezojn de malstabileco. Nia nervoza sistemo realigas abstraktaĵojn, resumojn, integras laŭ niveloj kaj laŭ diferencaj ordonoj kaj laŭ la rezulto de stimulo, sekve, ĝi ne estas la stimulo mem.

Resume, Alfred Korzybski proponas en sia verko ke kiel semantikaj estaĵoj kiuj ni estas, ĉiuj ni konstruas nian mondon pere de la signifo de la vortoj kaj frazoj kiujn ni uzas, povante rekoni kaj konsciiĝi ke ajna aĵo kiun ni diras ne estas tiu aĵo, sed ke kiam ni estas en la parola nivelo ni povas ankaŭ savi nin pri la semantikaj reakcioj kiuj kondukas nin identigi la mapon kun la teritorio. Tiel, la mondo kiun ni mem kreas por vivi povas esti tiu kiu al ni malfermas eblecojn de funkciado kaj de spertoj anstataŭ tiu kiu nin plenigas de limigoj. Ĉio estas en la parola nivelo.

© Published at 12:12 / 4 comments / 523 visits
This post is public

January 14, 2008

Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi...

La artikoloj de Reza kaj de Tonyo inspiris min skribi ĉi tiun:

Ŝajnas al mi ke estas multaj vidpunktoj rilate al patrujo. Eĉ estas vidpunkto laŭ kiu oni sin difinas monda civitano kaj tiam sia patrujo estas la mondo.

Iuj, eble la plejmulto, difinas patrujon laŭ la familia difino kaj tio dependas de multaj faktoroj. Mi ne scias ĉu la vorto patrujo vekas ĉiam nostalgion. Nostalgio, hejmveo, [dolora] sopiro al perdita patrolando, hejmo, epoko aŭ homo. Ni plendas, lamentas, ĝemas kaj veas. Ni, la venkitoj, sentas minacon pri malfeliĉo. Tia estas la homaro; tiaj ni estas. Mi ŝatus diri: "tiaj ni estis", sed tio, ĉu ebla, tre malproksimas.

Mia patrujo ne plu ekzistas. Mi naskiĝis, kiel aliaj -ĉu multaj, ĉu malmultaj- homoj, en ĉarma kvartalo de mia urbo. La kvartalo de miaj gepatroj kaj de miaj geavoj, eĉ de la plejmulto el miaj prauloj. Ĉiuj miaj konataj prauloj devenas el katalunlingvaj tertorioj. Sed mia patrujo estas mia kvartalo kaj nun ĝi estas preskaŭ nerekonebla. La kvartalo ekzistas, la stratoj estas preskaŭ la samaj. Ĝi havas du placojn. La malgrandeta havas belegan fer-fanditan fontanon Font de Ferro, fronte al kiu mi travivis miajn unuajn kvar vivjarojn, kun miaj gepatroj, patrinaj geavoj kaj du malgrandaj fratoj. Nun nur restas mi. Triste.

La granda placo ne plu ekzistas. Sur ĝi -senasfalta kiel la tuta kvartalo- la geknaboj ludis per turboj, globetoj, pilkoj, fronto aŭ dorso, ĵetono, blind-ludo, kaŝiĝo, rulringo, paradizludo kaj aliaj. Inter la knaboj estis unu tre ŝatata kiu konsistis en du teamoj. Unu knabo staris dorse kontraŭ la muro kaj per la manoj eltenis la kapon de alia knabo kurbigita antaŭ si kaj la aliaj knaboj de la sama teamo, kurbigitaj unu post la alia, formis kvazaŭ longan ĉevalon. La alia teamo, unu knabo post la alia, devas suriri kiel por rajdi sed per unu salto de malantaŭe; plejmalfacile estas la unuaj kiuj devas fari grandan salton apogante sin per la manoj sur la dorson de iu ajn sed saltante kiel eble plej antaŭen por lasi spacon por la tuta teamo. Gajnas la ludon la teamo kiu atingas komplete suriri se la ĉevalo ne eltenas la pezon kaj falas aŭ gajnas la teamo kiu eltenas pli da tempo.

Sur tiu placo estis fontano kaj best-trinkeja trogo kaj matene kaj vespere la tirĉevaloj kaj la muloj alproksimiĝis al ĝi por trinki akvon. Eĉ ŝafaroj kaj kapraroj aliris trinki akvon ĉar en la kvartalo estis/estas la strato de la kraletoj.

La nomo de la placo estas "Cap de Creu" (1), certe ĝi komunikis la urbon kun la antikvaj ŝoseoj, kiuj trairis la kamparon.

La ĉefa festo de la kvartalo estis Sant Joan (Sankta Johano) la antikva festo de la Somera Solstico. Sur la muro estis niĉo en kiu estis statueto de la sanktulo. La antaŭvespero oni festis la kermeson. Du semajnoj antaŭ la festo la gejunuloj vizitis ĉiujn kvartalan domon petante malnovajn meblojn kaj ion ajn malnovan sed bruligeblan cele al fajraĵa tureto, kiu estos pretigita por la kermesa festo. La 23an de junio vespere ĉiuj kvartalaj kunlonĝantoj kunportis seĝojn kaj kunigis ĉirkaŭ la placo. Oni ekbruligis la tureton antaŭ la miro de infanoj, knaboj, junuloj, plenkreskuloj kaj avoj.

Nun ankoraŭ loĝas en tiu kvartalo kaj en la domo kie mi naskiĝis miaj geonkloj, naŭdekjaraj, miaj gekuzoj kiuj ankaŭ estas geavoj. Kaj bopatrino kun filino, bofilo kaj nepoj, sed tiuj en nova loĝejo.

La placo "Cap de Creu" iĝis trafik-cirklo. Mia patrujo malaperis. Ĉu temas pri la "perdita paradizo"?

La homoj kiuj venis de aliaj landoj loĝi en mian kvartalon, iom post iom lernis mian lingvon; ĉefe la junaj, sed la plenkreskuloj ne kapablis. Tamen ĉar mi estis edukita per tiu alia lingvo -certe la grava, mi devis pensi- mi kapablis kompreni ilin eĉ paroleti kun tiuj novvenintaj plenkreskuloj.

Sed antaŭ kvindek jaroj envenis amase multajn enmigrintoj kaj la adaptiĝo ne tiom sukcesis. En la Biblio, Genezo, 1, 24-28, Dio diris: "...Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi..."

Antaŭ ne multe mi vizitis la lokan kamparon. Tie troviĝis kampo kie kiam infano mi helpis mian patron kulturi la teron. Nun tiu areo estas plenplena de domoj; eĉ en la torentoj estas domoj; eĉ en la vojoj tra kiuj mi vojaĝis per la ĉaro tirita de la ĉevalo.

Kiel oni povas vendi/aĉeti vojojn?

Mi renkontis maljunan geparon kaj ili vidante ke mi ion ajn serĉadis demandis al mi, per mia lerneja lingvo, ĉu mi serĉas ion. Mi resumis al ili mian infanaĝon. Oh! diris ili, ĉi tie nun estas multaj domoj, tio estas nova vilaĝo.

Tiam mi rigardas la mondon kaj pensas: Ah, bone, pro demokratio, movebleco estas rajto...

Nun, januaro-2008, la dekstrisma Popola Partio, paradokse, bazas la balotan kampanjon kontraŭ la persekuto de la hispana lingvo en Katalunio. En la katalunlingvaj teritorioj loĝas 13,5 milionoj de homoj kaj 11 milionoj komprenas la katalunan. Tamen nur unu tutteritoria kaj tri regionaj ĵurnaloj eldoniĝas katalune kontraŭ deko de la plej potencaj kiuj hispanas, la plejmulto el la filmoj, TV kaj radio-stacioj, etikedoj en ĉiuj produktoj, ktp, estas hispanlingvaj. En la valencia regiono de la katalunlingvaj teritorioj la registaro kiu estas sub la dekstrisma Popola Partio fermis la katalunlingvan TV-stacion.

Oni ŝanĝis mian patrujon, oni perfortis ĝin; venis homoj el aliaj landoj, plenigis nian teron kaj submetis ĝin al si...

Post pli ol 250 jaroj de malpermeso kaj persekuto de la kataluna lingvo kaj kulturo, kiam alvenis la demokratio mi esperis la revivigon de nia kulturo. Sed...

Tamen oni devas rigardi estonten. Mia vidpunkto estas ke la homaro nur daŭre restos vivanta, kiel ĝi hodiaŭ estas, se oni atingas protekti la kulturan diversecon; kontraŭe, pere de la konstanta morto de lingvoj kaj kulturoj la diverseco malriĉiĝas kaj la malsamaj necesaj vidpunktoj por trovi solvojn al la gravaj homaraj problemoj ne plu estos, la solvoj ne plu estos kaj la homa ekzistado iom post iom ne plu estos.

Ĉijare estas la "Jaro de la lingvoj" proklamita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por stimuli la plurlingvismon, la unuecon kaj la internacian komprenon. Kion ni povas fari por vigligi tiun eventon?

Estas tiom da laboro por fari! Ekzemple, en Francio oni ŝanĝis la urbajn kaj vilaĝajn okcitanajn kaj nordkatalunajn nomojn al strange francaj nomoj, kiuj perdigis la signifon de la nomo. La toponimia scienco preskaŭ ne utilas por Okcitanio kaj Norda Katalunio. Mi ne scias ĉu la samo okazas en Bretonio. En la esperanta vikipedio oni uzas por Okcitanio la francajn nomojn. Kial ni ne ŝanĝu ilin?

En la mondo estas pli ol 6000 vivantaj lingvoj laŭ la ruĝaj punktoj en la mapo kiun vi povas vidi tie. Vi ankaŭ povas ricevi informojn el tiu retejo. La duono el la mondolingvoj estas en danĝero de estingiĝo nuntempe. La spertuloj diras ke se ni faras nenion, ĉe la fino de la 21a jarcento nur restos 600 lingvoj.

Ĉiu lingvo estas aparta mondo-koncepto, aĵo kiun oni perceptas malantaŭ ĉiuj ĝiaj vortoj, ĉar la lingvo estas la esprimo de kolektiva konduto, de malsama psikologio, nek pli bona nek pli malbona ol aliaj. Ne temas, sekve, pri nur traduki, sed oni devas kompreni. Lingvoj estas kiel mapoj; por bone koni la teritorion ne sufiĉas vidi la mapon, oni bezonas promeni sur la terenon. Ĉiuj kiuj parolas pli ol unu lingvon, tiuj tion scias tre bone. Lingvo estas monda vidpunkto. Disponi pri malsamaj vidpunktoj helpas solvi problemojn pri interkomprenado. Lerni lingvojn helpas kompreni la vidpunktojn de la aliaj. La movebleco estas rajto; lerni la lingvon de la loko kien ni nin movas estas signo de civitaneco.


(1) Cap de creu estas kruca kapo, eble tio signifas la plej fora loko de la urbo kaj ĝis la 19a jarcento tie estis tiu kruco kiu tiam estis translokita ĵus je la fino de la urbo kaj nun mi ne scias kie ĝi estas.

© Published at 01:25 / 2 comments / 412 visits
This post is public

January 18, 2008

Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio

En 1981a, kiam la katalunoj ekhavis la aŭtonomecan statuson, la kataluna registaro celis starigi katalunligvan televidstacion ĉar ĝis tiam nur ekzistis du hispanlingvaj televidstacioj, TV1 kaj TV2. Tiu lasta elsendis iomete per la kataluna. TV3, la kataluna televido, ekstaris en 1983a. La kataluna lingvo estas la oficiala kaj propra lingvo de Andoro, Katalunio, Valencio (la antikva Regno de Valencio), Balearaj Insuloj kaj Langvedoko, kie ne estas oficiala kaj ĝi estas ankaŭ parolata en la aragona okcidenta franĝo de Katalunio, en iuj vilaĝoj de Murcio, sude de Valencio kaj en la itala vilaĝo de Alghero en Sardlando. Entute estas pli-malpli 10 milionoj da homoj kiuj kapablas paroli ĝin krom tiuj kiuj nekutimas ĝin paroli sed ja ĝin komprenas (inter 1 kaj 2 milionoj).

La valencianoj decidis ke ili ankaŭ volis katalunlingvan televidon, kaj pagis la necesajn antenojn, por ricevi la katalunan televidon en la valencian teritorion. La asocio Acció Cultural del País Valencià (t. e. Kultura Agado de la Valencia Lando), prenis sur sin la respondecon pri la afero kaj instalis serion de ripetiloj tra la tuta Valencia Lando.

Kelkaj jaroj post la apero de TV3, la socialisma Valencia Registaro, antaŭ ol la valenciaj balotadoj, decidis estigi sian televidan kanalon sed ĝi decidis okupi la frekvencon de la kataluna televido, sekve ĉiuj aŭtomate vidus la valencian televidon anstataŭ la katalunan. ACPV ŝanĝis la frekvencojn por esti TV3 vidita denove en la valenciaj urboj.

Post pli ol 20 jaroj de kataluna televido en la valenciaj urboj kaj vilaĝoj, la valencia registara partio PP (Popola Partio), dekstrisma, katolikisma kaj hispanisma, ŝirmis sin sub la Valencia Aŭdo-vida Akto kaj devigis la asocion ACPV fermi la ripetilojn. La asocio respondis ke ĝi ne obeos ĉar tio kontraŭas la liberecojn de esprimo kaj de informado. ACPV estis monpunita, de la valencia registaro, pagi tri cent mil eŭrojn (300,000).

La Valencia Registaro fermis la du grandajn ripetilojn apud la urboj Valencio kaj Castelló (norda grava urbo). Dume ACPV komencis proceson kontraŭ la Valencia Registaro, cele malhelpi ke ĝi ĉesigu la signalon. La Supera Valencia Tribunalo, studas la kazon por determini kion devus esti pli valora, ĉu la libereco de parolo kaj libera informado, ĉu la Valencia Aŭdo-vida Akto. La Tribunaloj de Valencio kaj Castelló apelaciis kontraŭ la Valencia Registaro, kaj sekve haltigis, momente, la ĉesigon de la signalo. Sed la Tribunalo de Alacant (suda grava urbo) apelaciis kontraŭ ACPV, tial la Valencia Registaro fermis la ripetilon en Xixona.

Aliflanke, Eŭropa Unio asertis ke la Valencia Registaro per sia konduto malrespektas la Ĉarton de Minoritataj Lingvoj de Eŭropo, kiu estis subskribita de Hispanio, kaj en kiu troviĝas ke la registaroj faciligu al la malplimultoj atingi la propralingvajn televidajn kanalojn, eĉ inter regionaj aŭ naciaj landlimoj.

Anglalingva informo estas tie: paucliment.lacucalbina.org/wordpress/2008/01/15/censorship-of-the-media-in-valencia kaj mi petas, bonvolu disvastigi ĝin inter viaj anglalingvaj kontaktoj.

Paradokso: kontraŭleĝa televido elsendas naziajn videojn

José Luís Tirado "Josety" estas proprietulo de la kontraŭleĝa televido Castalia Televido, kiu elsendas dum ĝia prov-etapo naziajn videojn. "Hazarde" la instalaĵoj, en la strato Lluis Vives, ekde kie elsendas ĉi tiu televido estas proprieto de la eks-urbestro de Castelló, José Luís Gimeno, nuna Delegita Konsilisto de Castelló Cultural (kultura publika entrepreno) kiun asesoras "Josety" por iu nedifinita projekto La Ciudad de las Lenguas (hispane: Urbo de la Lingvoj) kontraŭ, laŭ la parlamenta opozicio, la brutaj enzpezoj ĉirkaŭ 4.200 eŭroj. Nek la eks-urbestro kiu enspezas salajron eĉ pli abunda, nek la asesoro eksplikis iam pri kio konsistas ilia supozita laboro nek eksplikis kion ili faras por pravigi tiujn salajrojn tiom altaj. Ĉi tiu persono jam ĉefis pro ĵetado de ekstremismaj mesaĝoj ekde TV Castellón, kie li laboris, alimaniere konata kiel Tele Troncho. Josety ne plu laboras ĉe Televido de Castelló pro la nova bildo kiun pretendas doni tiu kiu, por multaj, estas konsiderita la ĉefa loka televido de Castelló kaj tio kondukis al interkonsentita laborfino. Ĉe Castalia TV oni povas vidi la paroladojn de Adolf Hitler, la ekzaltadan periodon de la nazia socialismo - konkrete la sesa kongreso de la NSDAP -, en kiu la kantoj kaj paradoj kosistigas la centran korpon de la bildoj, kiu daŭras dum horoj pro la ripeto de la sama afero en ĝia programado.

Siaflanke la provinca deputitino kaj membro de Nacia Plenumkomitato de BLOC, Maria Gràcia Molés, asertis ke "estas, minimume, miriga la toleremo de la Generalitat (Valencia Registaro) pri iu televido kiu elsendas sen iu ajn malferma permeso kaj kiu sin dediĉas al disvastigo de videoj kaj registraĵoj pri nazia ekzalto, krom daŭrigi la trajektorion de atakoj al la demokratio kiujn faras de antaŭ jaroj ĝia kreinto kaj direktoro, José Luís Tirado "Josety", kaj kiel samtempe sin dediĉas al persekuto kaj klopodo neebligi la kaptadon en la Valenciana Lando de la elsendoj de leĝa televido kiel estas TV3. La mezur-vergo kiun uzas la Registaro estas tre kurioza kaj tre suspektinda pri la egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo. Molés asertis ke "jam estus tempo por elpurigi la necesajn respondecojn, por scii kial la Generalitat silentas kaj cedas antaŭ televido sen iu ajn leĝa permeso, se ĝi tion faras malgraŭ la antidemokrataj enhavoj kiujn oni elsendas aŭ ĝuste pro tiuj enhavoj, kaj dume klopodas neebligi al la loĝantoj de Castelló la ricevon de publika kaj leĝa televido, kun ĉiuj plurismaj garantioj kaj de respekto al demokrata sistemo, simple ĉar ĝi ne ŝatas ke la televidantoj povas konstati ke ili komprenas perfekte la parolatan lingvon kaj ke ili ŝatas la enhavojn kiujn ĝi elsendas".

Oni povas vidi specimenon de la opinioj (en la hispana) de Josety en ĉi tiu video de Tele Troncho je la fino de ĉi tiu paĝo: lavanc.com/lavanc/iphp/not1.php?id=2679

Bonvolu helpi la asocion ACPV kaj la valencian popolon pagi la grandegan monpunon. Oni povas transpagi aŭ enkasigi donaceton al hispana bankkonto de "La Caixa" 2100-0700-17-0200599135. La internacia kataluna art-pentristo Antoni Tapies kunlaboris per pentraĵo kiun reproduktaĵon oni povas ricevi kunlabore de minimume 10 eŭroj transpagitaj indikante la kompletan nomon kaj telefonante al kampanja numero +34963918386 inter la 9a kaj 14a kaj inter la 15a kaj la 18:30 horoj de lundo al vendredo.

Al la registaraj valenciaj politikistoj ni diras ke ni estas kontraŭ ilia kontraŭdemokrata konduto, kiun ni ne povas kompreni en la 21a jarcento, kiam televidstacioj kaj radiostacioj ĉirkaŭ la terglobo invadas niajn hejmojn, kaj ni ne povas vidi la televidon de niaj nordaj najbaroj.

Inter la societoj kiuj pretis implikiĝi en la kampanjo troviĝas Col·legi Oficial de Doctors i Llicenciats en Filosofia i Lletres i en Ciències de Catalunya (Oficiala Kolegio de Licenciuloj kaj Doktoroj pri Filozofio, Beletro kaj Sciencoj de Katalunio), Institut d’Estudis Catalans (Instituto pri Katalunaj Studoj) kaj Institut d'Estudis Eivissenc (Instituto pri Eivisiaj Studoj); ankaŭ la politikaj partioj "Convergència i Unió", "Esquerra Republicana de Catalunya", "Inicitiva per Catalunya-Verds" kaj "Bloc Nacionalista Valencià" montris volon aliĝi.

© Published at 22:08 / 5 comments / 680 visits
This post is public

( 3 posts )