december 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

may 2008 (2)
february 2008 (1)
january 2008 (3)
december 2007 (5)
november 2007 (2)
october 2007 (1)
september 2007 (1)
october 2005 (1)
july 2000 (1)
august 1999 (1)
december 1996 (1)
august 1994 (1)
april 1994 (1)
october 1986 (1)
april 1986 (1)
march 1986 (1)
july 1984 (1)

December 17, 07

Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko


Van Parijs, belga ekonomikisto kaj filozofo, prelegis, gvidis kursojn, atelierojn, ktp. en Usono kaj Eŭropo ekde 2001 pri la temo "plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko", kio portis lin al nuna verkado de libro Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo).

Li uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (La tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝas interrete (www.law.nyu.edu/clppt/program2003/readings/vanparijs.pdf).

El tiu teksto menciita mi elangligis la paragrafojn dediĉitaj al esperanto.

...

Esperanto?
Se teknologio ne ebligas liberigi nin de komuna lingvo, kial ni ne decidu favore al iu neŭtrala? Ĉi tiu dua solvo estas malpli reva, sed ŝanceliĝas kontraŭ du fatalaj malhelpoj. Unu estas ke ekzistas neniu neŭtrala lingvo, neniu lingvo egaldistanca de ĉiuj aliaj. Esperanto, ekzemple, membriĝas sendubasence al la okcidenta grupo de hindeŭropaj lingvoj, kun perceptebla latinaj, slavaj kaj germanaj ingrediencoj. Estas vere ke, malsame ol la angla, ĝi estus lernita lingvo por ĉiuj, kaj tial sia adopto kiel lingvafrankao estas pli egalrajteca ol tiu, de la angla aŭ la franca. Kaj ĉar ĝiaj sintaksaj kaj morfologiaj reguloj estas senesceptaj, ĝin lerni estus pli simpla, almenaŭ kompare kun la lernejana lernado de naturaj lingvoj.
Tamen, kiam proponite sur monda skalo, aŭ eĉ en Eŭropo rilate al la fina, la estona, la hungara, la eŭska kaj la malta kiel parto de la panoramo, ĝi ne povas klami al “neŭtraleco”. Kaj ĝi havas sekve neniun esperon esti vendita tutmonde surbaze de justeco precipe al tiuj, kiel la hindoj, la niĝerianoj, la sudafrikanoj aŭ eĉ la ĉinoj kaj la japanoj, kiuj jam investis amase en la lernado de alia okcidenta lingvo kaj kiuj kompreneble havos malmultan paciencon por ĉi tiu nova eŭrocentrisma ludo al kiu ili estas entuziasme invititaj aliĝi. Cetere, eĉ se iu tutmonda neŭtrala lingvo estintus trovita, nenio malhelpus ke post iuj generacioj, okazus pliiĝo ekde lingvafrankao en la denaskan lingvon de iuj — kiel okazis en la svahilan, ekzemple — , kun la sekvo ke refoje neŭtraleco estus perdita kaj la tuta procezo desegni neŭtralan lingvon bezonus esti relanĉita.
La dua malhelpo estas enradikiĝita en la relativa vundebleco de artefarita lingvo, ĝuste tiom kiom ĝi ne estas la denaska lingvo de grava grupo. Investi je la lernado de tia lingvo povus esti relative malaltekosta pro la escepta simpleco de ĝiaj morfologiaj kaj sintaksaj reguloj. Sed ĉar parolaj partneroj, filmoj, muziko kaj televidaj elsendoj en tiu lingvo ne estas ĉie, ĝi ankoraŭ prezentas signifan penadon por tiuj kun mezgrandaj lernaj kapabloj. Kaze de disvastigitaj naturaj lingvoj, estas sekura minimuma reveno de la lerna investo, dank' al la dekoj aŭ eĉ centoj de milionoj da homoj kun kiuj oni povas esti certa ke oni akiras la kapablon komunikiĝi. Eĉ en la kazo de Esperanto, la plej disvastiĝita inter la artefaritaj lingvoj aktuale rekomenditaj, ĉi tiu minimuma reveno ne estas garantiita, kiel ĉio dependas ĉu sufiĉa nombro da homoj volos fari kaj daŭre fari la intencan penon lerni la lingvon, kio mem dependas de kiuj lingvolernaj elektoj ili esperas ke la aliaj faru.
La grandeco de ambaŭ malhelpoj daŭre pliiĝas kiel la angla daŭre kreskas pri denaskaj parolantoj, plejparte dank' al la neta migrado en anglalingvajn landojn, kaj, je multe pli rapida proporcio, specife pri la totala nombro de homoj kompetentaj en ĝi: la angla estas verŝajne la sola natura lingvo hodiaŭ, kaj certe la sola grava lingvo, kun (delonge) multe malpli denaskaj parolantoj ol homoj kiu lernis ĝin kiel dua lingvo. Konsiderinte la duoblan mekanismon skizitan de komence, elskui ĝin de ĉi tiu pozicio fariĝos ĉiam pli neebla tasko. Esperanto estas mirinda metodo por konekti kun bela aro de donacemaj kaj gastamaj homoj tutmonde, sed ĝi estas jam ne pli esperiga ol lerta softvaro kiel alternativa tutmonda komunikilo.

© Published at 14:24 / 2 comments / 151 visits
This post is public

December 17, 07

Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"


Alejandro Pérez Vidal en artikolo pri "La identeco de la hispana lingvo en la Eŭropa Unio" (www.esletra.org/Alejandro_Perez.pdf) speciale atentigas la proponojn de Philippe Van Parijs, kies paragrafojn mi elhispanigis.

...

La ĉefa modifo kiun oni prezentas en la lastaj jaroj pri la politiko favora al la diverseco kaj al la tradukado konsistas akcenti pli klare la rolon de la angla lingvo en Eŭropo. Kiu tre energie defendas nun tiun opcion estas la belga sociologo Philippe Van Parijs. Liaj argumentaĵoj originas el la aserto ke la angla estas “lingvafrankao” kiu alirigas al plej riĉaj kaj variaj fontoj pri scio kaj penso kaj al plej larĝaj eblecoj pri grupa kaj persona komunikado; en siaj pluraj ĵusaj intervenoj li defendas maksimuman ĝeneraliĝon de tiu alirado.
Van Parijs estas samtempe favora al tio kion li nomas  “teritoriigo” de ĉiuj naciaj kaj regionaj lingvoj, t.e. la firma atribuo de la ĉefaj funkcioj pri komunikado al tiuj lingvoj en ĝiaj teritorioj. Tamen, laŭ li, konvenas respekti difinitajn angl-uzad-mediojn (ekzemple, la originalan lingvon de la plejmulto el la filmoj) kiuj faciligas la aliron al tiu lingvo. Samtempe, oni devas tion konsideri ĉies heredaĵo. Van Parijs sin referas  al la situacio de kelkaj landoj, kiel Svedio kaj Nederlando, kie oni multe antaŭeniris laŭ tiu vojo, kaj konstatas ke rezultanta diglosio ne damaĝis la uzadon de la naciaj lingvoj.
Tiu aŭtoro ne evitas konsideri la  komparajn avantaĝojn kiujn la eksplicita adoptado de la angla kiel  eŭropa frankalingvao povas oferi al la ekonomioj kaj socioj kiuj havas tiun lingvon kiel ĉefan. Laŭ li ĉi-rilate prezentiĝas problemo pri “distribua maljusteco” (2004a, 13-15) kaj li ĝin alpaŝas per analiza ilaro kiu karakterizas lian penson. Li eĉ prezentas la hipotezon pri sistemo mono-transpaga kiun devus plenumi la favorigitaj landoj (2004b, 15-16), speco de "brita ĉeko" retroa, sed koncedas sendube la politikan neverŝajnecon pri tio, ke tia transpago povas esti plenumita (2004b, 18). Tamen, li ankaŭ prezentas tion, ke la severeco de ĉi tiu relativa maljusto povas esti reduktita laŭ la tempo, kiom pli multe etendiĝos la kono de la angla kiel dua lingvo kaj ĝia rekono kiel la " lingvafrankao".
Cetere, ĉi tiu ekonomia maljusto ne estas multe pli granda (kvankam malsama, kompreneble), ol tiu kiu favoras la riĉajn ŝtatojn pri krudmaterialoj aŭ tiujn, kiuj povas ekspluati ekonomie siajn klimaton aŭ pejzaĝon. Cetere, oni ne forgesu la profitojn kiuj povas signifi por ĉiuj la vastigo de la angla, kiu malfermas eblecojn por komunikado sur skalo ĝis nun nesciata.

© Published at 14:30 / 1 comment / 123 visits
This post is public

December 17, 07

Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?


Ĉu vi scias kiu estas la aŭtoro de la projekto de la stratnomoj de la Etendiĝo de Barcelono (l'Eixample)? Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo? Li povus esti sinjoro Víctor Balaguer (VB), la iniciatinto de la Katalunlingva Renaskiĝo. Vidu:

"Tio kion oni ne sufiĉe konas pri VB", estas la titolo de la rondtabla konferenco okazinta la 18-an de oktobro 2007 ĉe la Biblioteko VB.

VB estis beletristo, historiisto kaj politikisto tre grava sed sufiĉe silentigita dum la 20-a jarcento. Pro tio la prezidanto de la asocio "Amikoj de la Biblioteko-Muzeo VB", Manuel Claver Rosso, uzante alpruntitan artikoltitolon "Videblo kaj nevideblo de VB" prezentis kaj pridemandis la partoprenantojn Montserrat Comas, direktorino de la Biblioteko, Francesc X. Puig Rovira, loka historiisto kaj arto-kritikisto kaj Oriol Pi de Cabanyes, verkisto kaj iama direktoro de la Biblioteko-Muzeo VB.

Montserrat Comas detale montris faktojn pri la politika progresemo kaj federaciemo de VB kio kaŭzis, post lia morto, la forgeson fare de la instalitaj povoj ĉe Katalunio, kie la renaskiĝo de la lingvo jam ekfloris kaj malfermis la vojon al politika katalunismo, kaj ĉe Hispanio kie la restaŭrita burbona monarkio tute ne volis aŭskulti pri "diversecoj". Ŝi rimarkis ke nur malmultaj progresistoj, ĉefe laboristaj kaj popolaj organizoj montris rekonon al lia laboro kaj dankis lin pro la impona Biblioteko-Muzeo kiun li donacis al nia urbo Vilanova i la Geltrú. Iu el tiuj organizoj skribis: laboristoj, kiam vi preterpasu antaŭ nia biblioteko kiun tiu granda homo VB donacis al nia urbo ne forgesu saluti.

Oriol Pi de Cabanyes parolis pri la frumatura verkisto, kies verkoj iom post iom elfluas en la renaskiĝo de la kataluna kulturo, pri la iniciatinto de la katalunlingva renaskiĝo kaj pri la pionira teatra kaj literatura verkisto en la kataluna, pri la politikisto revoluciema, kiu por forigi la burbonan monarkion, partoprenis en la konspiro de generalo Prim. Pro tio li devis ekziliĝi en Okcitanio, kie konis la poeton Mistral, revenis en Katalunion post la elpelo de Isabelo la Dua. Monarkisto kaj federaciisto, sed profunde parlamentana demokrato, estis ministro dum lla mallonga regado de Amado el Savojo kaj dum la Unua Hispana Respubliko. Tiam okazis ke en la lasta sessio de la republikana parlament, la konstantajn parol-perfortojn li ne kapablis elteni, pro tio li eliris el la Parlamento kaj poste rajde eniris la generalo Pavia kaj puĉis. Neniu scias sed iuj opinias ke estis rilato inter la eliro de VB kaj la eniro de la generalo. Post la restarigo de la burbona monarkio li eksiĝis kiel ministro kaj estis vicprezidanto de la Kongreso kaj fine kiam li estis nomumita permanenta senatano sin dediĉis al varbado por la dinastio kaj al konstruo kaj instalado de la impona Biblioteko-Muzeo kiun oni trovas ĵus elirante de la fervoja stacidomo sur la maldekstra strato fronte al Politeknika Universitato en Vilanova i la Geltrú. La unua ŝtono estis metita en 1882-a, antaŭ 125 jaroj kaj la Biblioteko inaŭguriĝis la 26-an de octobro 1884-a.

S-ro Puig Rovira, parolis pri la homoj el Vilanova i la Geltrú favoraj kaj malfavoraj al VB, pri kiuj anstataŭis lin en la hispana parlamento, pri la riĉuloj kun ekonomiaj interesoj en la hispanaj kolonioj. Estis bataloj inter la reakciemaj religiuloj kaj la progresemaj. Entute tre riĉe li pentris la panoramon tiutempan por kompreneti llan historion.

Denove pri la nevideblo de VB oni aldonis ke li estis ministro de la Kolonioj kaj post ne multe la kolonioj perdiĝis. Pro tio li estis forgesita de la instaliaj povuloj ĉar konsideris lin kulpulo. Ĉiuj prelegantoj insistis pri la graveco de Balaguer en la 19-a jarcenta historio de Hispanio sed ankaŭ en tio ke li estis tre polemika homo.

Mi spekulas, ĉar lia progresismo, ke li, se ne favoris la sendependecon eble volonte permesis la antaŭenigon de la sendependeco. Ĉu mi pravas? Interesitoj devas uzi lian/nian Bibliotekon por serĉi la veron. Fakte ĉiuj interesitoj en la hispana historio de la 19-a jarceto nepre devas traserĉi ĝin.

© Published at 14:31 / 2 comments / 256 visits
This post is public

December 25, 07

La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno

La hejmo kaj la magio de la tió (ŝtipo).
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno.

Kristnaska ŝtipo-2006

La prapatra tradicio de la tió, kiu festas la vintran solsticon, transformiĝis en festo por la knaboj.
-----
Ĝin mi aŭdis hieraŭ kiam mi promenis tra la strato Portal de l'Àngel de Barcelono:
--"Rimarku, oni malkonstruis tiun kinejon kiu estis..."
--"Certe ili konstruos apartamentojn. Aŭ butikon. Aŭ kafejon...".
Baudelaire mem plendis: "Parizo ŝanĝas pli rapide ol la koro de mortonto". La urboj estas kiel la tradicioj: Barcelono estas ĉiam Barcelono sed ne estas la sama ol antaŭ du jaroj.
La tradicioj signifas daŭre adaptiĝi al la tempoj. La rito de la tió, ekzemple: "la tutan vivon oni ĝin aranĝis"; kvankam ĝi malmulte similas al la priskribo kiun faris Frederic Mistral ĉe Memòri e raconte (memoraĵoj kaj noveloj) de la 19-a jarcento. Tiun tagon la kamparanoj finigis sian laboron antaŭe por meti "la trunkon en la fajron" hejme. Kaj iufoje iu parenco aperis kaj diris al ni: "Bonajn festojn, kuzoj! Mi venas almeti la trunkon en la fajron kun vi!". Kune ni iris gaje serĉi la kristnaskan trunkon, kiu devis esti el fruktodona arbo.
En la kampardomo, ni igis ĝin trifoje rondiri la kuirejon, kaj en la lasta, antaŭ la kameno, mia patro verŝis sur ĝin, solene, glason da bolita vino, ekkriante: "Ĝojon, ĝojon! Kun la kristnaska nokto al ni iras ĉio bone. Dio nin permesu vidi ĝin venontjare. Kaj se ni ne estas pli, Dio volu ke ni ne estu malpli". Tiam ĉiuj kriis: "Ĝojon!". Kaj ni metis la trunkon inter la rulŝtonoj de la kameno kaj, kiam krakas la unua flamo, diris mia patro kruco-signante al si: "Elsaltu la flamo, brulu la trunko!"
Ĉi tiu trunko havas laŭ la loko malsaman nomon: en la kataluna medio ĝenerale estas la tió, sed en Taüll (*) estas la tronca de Nadal (kristnaska "trunkino"); en Ribagorça (*), la rabassa (trunko); la conco del foc ("avo-onklo"de la fajro) en Pallars (*) kaj la soca de Nadau (kristnaska trunko) en Vall d'Aran (*) .
En Eŭskio ĝi prenas formon en la persono de la Olentzero, dum en Andaluzio estas la trunko de kristnaska nokto. En Provenco oni nomas ĝin lou cachofio; en Francio, le tréfoir, kaj en la germana Vestfalio, der Christbrand... Ĝin ankaŭ kultas en Flandrio, en Anglio kaj en la slavaj popoloj.
En Katalunio ankoraŭ konserviĝas, sed kiamaniere! Infaniĝita, sensprita, malbonvendita ĉe la foiro de Santa Llúcia kun la ridinda barretina (kataluna tradicia ĉapo) kaj la rideto pentrita... Ĝi fekas donacojn kiam sonas "Feku tió / feku nugaton / se ĝin vi ne fekas / mi vin bastonbatos!". Tiu kutimo de la kampara kaj montara Katalunio alvenis en Barcelonon kun la migradoj kiuj okazis en la 18a kaj 19a jarcentoj.
La tió kunmemoris la riton de la Nova Fajro, la solstica festo. La domo en ombroj kaj la kameno estingiĝinta. Post beni ĝin, solene oni metis ĝin en la kamenon kaj oni bruligis ĝin. Proksime de la fajro, la tablo de la solstica nokto kovrita per fadenotablotukoj. Sur la tablotukoj la nova pano, knedita kun la faruno de la unua garbo de la antaŭa rikolto; kaj la nova vino de la ĵusa vinber-rikolto. Oni metis la Tempon al nulo kaj la Mondo, la Vivo komenciĝis: estis la liturgio de Nova Suno.
Iuj tradicioj forgesiĝas, aliajn oni elpensas. Aŭ ilin oni importas kaj enkorpigas en la proprajn. Multaj transiras de jaro al jaro. Kvankam ĉiuj ŝanĝas tiel rapide kiel urbo, kiel la koro de mortonto.

(*) T.N. nordokcidentaj katalunaj lokoj.

Aŭtoro: Joan Soler Amigó. Elkatalunigita, helpe de Darío Rodríguez, el la ĵurnalo "El Periódico":

© Published at 08:51 / 4 comments / 243 visits
This post is public

December 26, 07

Ne pensu pri la Elefanto

Kolego mia ĵus legis la libron "Ne pensu pri la Elefanto" de la lingvisto kaj scia sciencisto George P. Lakoff (ĝorĝ lej-kof). De tiu libro li faris resumon al mi, kiu pli-malpli tekstas jene:

La homoj kiuj ŝatas labori por la plibonigo de la socio bazis tradicie siajn strategiojn en aksiomo: la homoj estas esence raciaj, kaj por liberigi ilin, kion oni devas fari estas havigi al ili ĉiun informon kiel eble plej klare, por ke estinte ĝi komprenita kaj racie analizita la homoj mem ĉerpu la plej logikan konkludon kaj konsekvence agu por protekti ilian propran intereson.

Nenio pli evidenta kaj komun-saĝa. Tamen, ĉi tiu aserto estas tiel falsa kiel la tero estas ebena. Ĝi estas ekpenso kiu devenas de la tempoj de la Klerismo, sed jam de antaŭ jardekoj la moderna psikologio kaj la neŭrobiologio pruvis ke tio ne funkcias tiele.

Fakte la homoj estas esence emociaj. Nia maniero kompreni la mondon kaj agi, okazas ĉiam surbaze de la nomitaj konceptualaj skemoj aŭ kadroj. Ĉi tiuj kadroj estas strukturoj kiujn ni havas fizike gravuritajn en niaj cerbaj cirkvitoj, kaj ili kreiĝas aŭ ili modifiĝas per tre malrapida proceso, kiun oni jam sufiĉe bone konas, kaj en kiu, kurioze, la racio estas nur iu plia komponanto, kaj ne la plej grava. Kaj krome, la plej granda parto de tiu proceso okazas subkonscie.

Nu: kiam la cerbo alfrontas al informaĵo kiu alĝustiĝas bone en kadro, la cerbo tendencas akcepti ĝin preskaŭ senhezite. Kontraŭe, la datumoj kiuj kontraŭdiras la kadrojn, eĉ la palpeblaj kaj nekontesteblaj evidentecoj, simple repuŝiĝis. La cerbo ilin neas, aŭ se ĝi ne povas, ĝi aŭtomate alrigardas aliflanken. Tio ne signifas ke ni estas stultaj. Simple niaj cerboj evoluis tiel.

Ie mi legis ke la amerikaj loĝantoj de la 15a jarcento tute ne povis vidi la alproksimiĝon de la kolumbaj karaveloj kaj laŭ la teorio de George Lakoff tio ne signifas ke la amerikaj indiĝenoj estis stultaj sed ke tiu informaĵo ne alĝustiĝis al iliaj mensaj kadroj kaj simple repuŝiĝis. Ilia cerbo neis la evidentecon kaŭ ĝi aŭtomate alrigardis aliflanken.

Oni bezonas multan koncentriĝon kaj volon por asimili datumon kiu kontraŭdiras la proprajn kadrojn, kaj tre malmultaj homoj pretas kaj kapablas fari tion. Tial la komunikado kiu baziĝas pri la argumentado nur taŭgas por konvinki tiujn, kiuj jam estas konvinkitaj aŭ emas konvinkiĝi, sed estas praktike netaŭga por ŝanĝi ies opinion. Tamen ekzistas aliaj manieroj, tre efikaj, influi aliajn personojn dank' al fakto alĝustigi la mesaĝon en la skemojn de la aliaj personoj, aŭ eĉ ŝanĝi rekte iliajn referenckadrojn. Tiel oni eĉ povas atingi ke iu ajn agus rekte kontraŭ siajn proprajn interesojn, kondiĉe ke la "ordonoj" venu envolvitaj en taŭga kadro. Nur rimarku tiujn malfeliĉajn "dekstrulajn laboristojn" kiu voĉdonas ĝoje favore al la malkresko de socialaj servoj kaj la kresko de necerteco kaj krome ili pensas ke ilia vivo pliboniĝos. Dum la maldekstrularo ankoraŭ ne sciiĝis pri tio, la dekstrularo ĝin perfekte konas de la epoko de Goebbels. Kaj ja, ĝi uzis de la unua momento ĉi tiun konon por indukti en la homojn submetiĝajn kaj soporajn sintenojn, kio ja plaĉas al ili. Ili unue kreis la politikan propagandon, kaj poste, kiam la "afero" elmigris en Usonon, ili elpensis la modernan merkatikon.

Sed Lakoff diras ke ĉi tiujn samajn strategiojn oni povas uzi por komuniki efike liberigajn mesaĝojn. Simple temas pri tio ke anstataŭ celi la manipuladon de aliulo, la intenco celas sincere komuniki ion, sed tiel ke ĝin oni vere asimilas. La uzo de metaforoj estas baza tiucele.

Eble tio rilatas al tiu konata diraĵo: "la signifon de nia mesaĝo oni mezuras laŭ la ricevita respondo de la ricevinto. Se la ricevita respondo ne estas tiu kiun oni deziris, oni provu ŝanĝi la mesaĝon. Se oni ne ŝanĝas la mesaĝon oni ne esperu malsaman respondon."

Lakoff dum prelego proponis al la aŭskultantaro ne pensi pri la elefanto, sed neniu povas elteni la provon.

© Published at 23:12 / 15 comments / 508 visits
This post is public

( 5 posts )