october 1986
  sun mon tue wed thu fri sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

may 2008 (2)
february 2008 (1)
january 2008 (3)
december 2007 (5)
november 2007 (2)
october 2007 (1)
september 2007 (1)
october 2005 (1)
july 2000 (1)
august 1999 (1)
december 1996 (1)
august 1994 (1)
april 1994 (1)
october 1986 (1)
april 1986 (1)
march 1986 (1)
july 1984 (1)

October 31, 86

Indibil kaj Mandoni – Kontraŭimperiismaj Herooj, Lleida, 31-10-1986-a

Indibil kaj Mandoni – Kontraŭimperiismaj Herooj


Tuj kiam mi konsciis ke mi devas skribi kelkajn salutvortojn al 22a Kataluna Kongreso de Esperanto, mi memoris pri enkondukaj vortoj kiujn diris al ni (gelernantoj de la kataluna lingvo - plenkreskulaj, pro konataj kialoj, t.e. malpermeso de la kataluna lingvo dum la frankisma diktaturo), la instruistino – ja fervora – pri kataluna lingvo.

Ŝi diris pli-malpli: La ŝancon posedi nian karan belegan katalunan lingvon, ni devas danki al Romia Imperio, ĉar nia lingvo estas filino de tiu granda kulturo kiu estis la latina, kaj kiam la romianoj estis ĉe ni, donis ĝin al ni, kaj de ĝi naskiĝis tiu ĉi granda trezoro kiun ni posedas kiel signo de nacia identeco.

Kiam ŝi finis tian patosan prezentadon, mi petis la parolon kaj diris: Pardonu min sinjorino sed mi tute ne konsentas kun via percepto de la lingva heredaĵo. Imagu, nur momenton, kio povus okazi post mi-ne-scias-kiom-da-jaroj se nia imperiisma mondo daŭrigas sian agadon. En la lingva aspekto, eble iu ajn instruisto kiel vi, estos diranta al gelernantoj en enkonduka klaso sed hispane aŭ angle aŭ alilingve: "La ŝancon posedi nian karan kaj belegan lingvon ni devas danki al..." Al kio? Ne, sinjorino, ne. Ni havas nian miljaran, karan kaj belegan lingvon ŝulde al romia imperiismo kaj kaŭze de tio ni scias preskaŭ nenion pri niaj iberaj prauloj.

Ni amas nian lingvon ĉar ĝi estas unu el la diversaj homaraj lingvoj kaj ni amas ĉiujn homarajn lingvojn. Ĉar ni konas la historion de nia popolo kaj tiun de la tuta mondo, ni devas diri: SUFIĈE!, NE PLU! Al Imperiismo, al Malamo kaj al Milito. Ĉiuj lingvoj devas pluvivi, samrajte, kaj krome la homaro riĉiĝas per ili. Tion ni devas defendi per niaj tutaj penoj kaj fortoj.

Tion ni devas defendi kiel Indíbil kaj Mandoni batalis kontraŭ la Romia Imperio. Indíbil kaj Mandoni estis venkitaj de Imperiismo. Hodiaŭ la mondo daŭras tiel blinda kiel antaŭe spite al ekzisto de pacaj iloj kiel la Internacia Lingvo Esperanto.

Sojle de la 2a jarcento de Esperantismo mi volas honorigi per ĉi tiu kongreso la heroojn Indibil kaj Mandoni, kiuj tiom kuraĝe batalis kontraŭ Imperiismo.

Karaj kongresanoj daŭrigu nian taskon en la espero, kun toleremo kaj inteligenteco, kiujn bezonas kaj meritas la granda verko de Zamenhof, por ke pere de nia paca ilo – la Internacia Lingvo – la homo kapablu forigi ĉiajn imperiismojn.

Joan Inglada Roig
Prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio
Lleida, 31-10-1986-a
© Published at 16:47 / 0 comments / 40 visits
This post is public

( 1 post )