July 1984
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

August 2009 (1)
May 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (1)
July 2008 (1)
May 2008 (3)
February 2008 (1)
January 2008 (3)
December 2007 (5)
November 2007 (2)
October 2007 (1)
September 2007 (1)
October 2005 (1)
July 2000 (1)
August 1999 (1)
December 1996 (1)
August 1994 (1)
April 1994 (1)
October 1986 (1)
April 1986 (1)
March 1986 (1)
July 1984 (1)

July 1st, 1984

Mia urbo - Vilanova i la Geltrú - Internacia Kataluna Esperanta Ferisemajno 1984-a

Jen la propagandilo de la magistrato de mia urbo kiun ni tradukis kaj disdonis al la partoprenantoj de la 1-a Internacia Kataluna Esperanto-Ferisemajno okazinta en somero 1984-a

VILANOVA i la GELTRÚ

VILANOVA ESTAS GASTRONOMIO. En la vilanovaj kuiraĵoj estas la lumo, la aromo de la maraj ventoj, la parfumoj de la virga oleo kaj de la ajlo, la varmo de la sablo kaj de la suno, de rostitaj kaj salaj retoj apud la ondoj. La vilanova kuirarto estas sendube tiu kiun oni devas koni, tiu kiun oni devas ĝui.

VILANOVA ESTAS TURISMO. Ĝi estas trankvila urbo kun grandaj plaĝoj de fajna sablo, idealaj por infanoj kaj junuloj. Tie ĉi estas sporta haveno protektita kontraŭ la eostaj kaj ŭestaj ventoj, kie eblas praktiki ĉiujn akvajn sportojn preskaŭ la tutan jaron.

Tie ĉi estas larĝaj avenuoj longe promenindaj, kaj kampadejoj por la amantoj de la subiela vivo. Tiuj kiuj amas la noktan vivon povos profiti tiun de la urbo, aŭ provi sian ŝancon ĉe la kazino.

VILANOVA ESTAS KULTURO. Jen la kultura konglomeraĵo de Vilanova: * Muzeo Víctor Balaguer (Pentraĵoj) * Muzeo Can Papiol (Etnologio) * Kastelo de la Geltrú (Loka historio) * Muzeo de maraj kuriozaĵoj (Kolekto) * Fervoja Muzeo * Domo de Sankta Tereza (Restadejo de Víctor Balaguer) * Muzika Somero (Klasika) * Internacia Festivalo de Popola Muziko.

VILANOVA ESTAS SPORTO. Precipe la suno, la milda temperaturo kaj, definitive, la klimato, igas Vilanova-n taŭga urbo por praktiki iun ajn sporton.

Ĝiaj instalaĵoj: Atletismaj arenoj, futbalaj kampoj, plursportejo, rajdejo, naŭtikaj instalaĵoj, ktp igas Vilanova-n urbo kie ĉiuj, se dezire, povas sin senti junaj.

VILANOVA ESTAS FESTO. * 01.01. Novjaro: «La Carassa del Moro Manani». * 17.01. Sankta Antono: «Els Tres Tombs». * Finon de Januaro. Popola «Xatonada»: Popola gastronomia festo. * Februaro. La Karnavalo: «L'Arribo, Les Comparses». * 23.04. Sankta Georgo (Kataluna Patrono): «Castellers». * 29.06. Sankta Petro: Mara semajno. Procesio de boatoj. * 05.08. «La Festa Major» (La ĉefa Festo de la urbo): Artifikaj fairaĵoj, popolaj dancoj. * 15.08. «Festa Major» de La Geltrú: Festo de la antikva kvartalo de la urbo. * 1-an semajno de Oktobro. Aŭtuna renkontiĝo: Kampara kaj piknika tago. * 2-an dimanĉon de Novembro. La Foiro: Komerca komarka montrado. * 25.12. Kristnasko: La Carassa del Moro Manani», «Els Pastorets».

Published at 16:30 / 0 comments / 153 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...