Ni konservu la memoron de la kataluna esperanto-historio. Bapnu kun ni
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) lanĉis amasfinancadan kampanjon por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN), kiu enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ­ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.

En la unua fazo de la kampanjo oni celas atingi 6000 eŭ­rojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. En estonta dua fazo, la kampanjo celas kolekti pliajn 4000 eŭ­rojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.

Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio.

La kampanjo estas en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de Katalunio, kies nomo devenas el la esperantaj vortoj "verki" kaj "ami".

La proponataj rekomencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj inivto al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo, sed oni ankaŭ
proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn, kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ­ la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn, t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.

http://www.verkami.com/locale/eo/projects/10066-bapn

Bonvolu diskonigi

Vi povas publikigi banderolon en via retejo uzante la sekvan kodon:

Horizontala versio:

www.verkami.com/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala/widget_landscape" width="586">No iframes supported

Vertikala versio:

www.verkami.com/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala/widget_portrait" width="300">No iframes supported