Pasintdecembre mi skribis memoraĵojn pri la hispana enlanda milito helpe, kune kun aliaj gemaikoj, al franca studentino kiu devis prelegi en ŝia jara ekzameno pri ĝi. Hodiaŭ mi ricevis mesaĝon per kiu ŝi dankas ĉiujn helpantoj, komunikas ke sukcesis pri sia ekzameno krom esti klasifikita unualoke kaj ricevi noton 20/20.

-------------------------

Jen mia skribaĵo:

-------------------------

Mi naskiĝis en 1945a, nu, mi, bonŝance, ne trapasis la militon. Tamen tiu afero sufiĉe interesis min kaj nun mi profitas la okazon por skribi pri tio en esperanto. Miaj spertoj reduktiĝas al tio kion miaj familianoj rakontis al mi. Jen kion mi memoras:

Mia patro naskiĝis en 1914a, nu, kiam li estis militarigita en 1936a li estis 22-jara.
Dekomence li bonŝance ne devis iri batali ĉe la fronto ĉar li estis muzikisto kaj li estis aliĝita al blovbando de la partio POUM (Partit Obrer d'Unificació Marxista) tio estas, la laborista partio de marksisma unuiĝo (http://eo.wikipedia.org/wiki/POUM). Mi devas klarigi ke la registaro en Katalunio, ekde februaro 1936 konsistis el la koalicio de la maldekstraj partioj sub la nomo Maldekstra Fronto. Oni povas legi pri tio ĉe www.nodo50.org/esperanto/resp8.htm kaj ĉe www.enxarxa.com/esperanto/SEMPRUN%20Revolucio%20kaj%20kontraurevolucio.pdf interesa dokumento pri la "Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunio (1936-1937)

Kiam komenciĝis la ribelo de la militistoj kontraŭ la respubliko, la 17an de julio 1936a, en la respublikana flanko la laboristoj sin organizis por defendi la respublikon. Ili starigis defendajn komitatojn en ĉiuj vilaĝoj kaj urboj kiuj anstataŭis ne nur la magistratajn registarojn sed eĉ la aŭtonoman registaron de Katalunio -la Generalitat. Tiuj komitatoj -fakte revoluciaj konsilioj- estis formitaj el la sindikatoj kaj la maldekstraj partioj. Ili organizis policoskadronojn kaj tribunalojn kaj formis milicounuojn por la batalfrontoj. La maldekstraj organizoj starigis la Revolucion. Speciala trajto de la revolucia periodo estas ke ĉiu sindikato kaj ĉiuj maldekstra partio havis siajn proprajn milicojn.

Nu, mia patro ludis en la blovbando de POUM ĝis la 16a de junio 1937a ĉar tiam, kiam denove rehavis la povon la kataluna registaro, sed sub la rego de la stalinistoj, malleĝigis la partion POUM. Pri tio vi povas legi en la hispana tie: www.grups.pangea.org/pipermail/llista-aturemlaguerra/2007-November/002730.html kaj tie: www.fideus.com/partis%20-%20poum%20-%20general.htm

Tiam oni sendis mian patron al la batalfronto de la rivero Ebre. Mia patro, krom muzikisto estis lignaĵi-ĉarpentisto kaj oni laborigis lin ĉe la konstruo de tranĉeoj. Tamen, preskaŭ je la fino de la milito mia patro estis atestanto de tre terura fakto. Ĉar mankis homoj oni soldatigis knabojn 17-jarajn. Ĉe la batalfronto ankaŭ mankis nutraĵoj kaj mia patro rakontis ke ili havis sakojn plenajn de ostoj de bovinoj aŭ kiu scias de kiu besto , kiujn la militkuiristoj uzis ĉiutage por fari buljonon. Oni metis ilin en kaldronojn plenaj de akvo de la rivero ĝis la akvo ekbolis.

La sakoj de ostoj estis eltiritaj de la kaldronoj kaj lasitaj sekiĝi sub la suno, por esti reuzitaj la sekvan tagon. Ili ankaŭ nutris muŝojn kaj iujn ajn -flugantajn aŭ ne- malsatajn vivantajn estaĵojn.

Ĉar la soldatknaboj timegis la alvenon de la batala momento oni aldonis grandan kvanton da konjako en la buljonon kaj post la ingestado de tiu pocio ili estis senditaj al la batalo por defendi tion kio jam estis perdita de antaŭ multaj monatoj. El ĉiu sendita cento da soldatoj revenis nur deko.

Januare 1939, mia avino rekomendis, petis, konsilis sian filon ne sekvi la trupretreton al la ekzilo, pro tio mia patro konstruis fosaĵon en la hejma ĝardeno en kiu li kaj kunulo kaŝis sin dum kelkaj tagoj ĝis la ribelaj trupoj trapasis nian urbon, Vilanova i la Geltrú, voje al Barcelono.

Tiam komenciĝis timega epoko. Fakte li rakontis tion kaj cetere, al mi, nur parte kaj anekdote, de tempo al tempo, kvazaŭ romano en kajeroj. Vi povas imagi la timon kiun li havis paroli pri io ajn rilate al la milito aŭ al la politiko, nur laŭ tio kio okazis hejme en 1953, kiam mi estis 8 jara: Mi revenis de la lernejo kaj demandis al mia patro kiu estis Stalin, ĉar en la lernejo kunulo diris ke li mortis. Mia patro mutiĝis dum momento kaj fine li diris: Sta-l'in-fern, -kio katalune signifas li estas en la infero-; nu, la vortumado jam montras kia fihomo li estis, li aldonis. Aĥ, bone, kompreneble, mi akceptis.

--------------
Mia patrina avo havis etan nutraĵ-vendejon per kiu vivtenis sin la trimembra familio, t.e. miaj avino, patrino kaj li. Li estis pacema homo kaj bone rilatis al ĉiuj najbaroj - krome pro praktikaj bezonoj. Li mortis kiam mi estis 4-jara, do li rakontis nenion al mi pri la milito. Estis mia patrino, kiu naskiĝis en 1922, kiu rakontis tion:

La fantoma aŭto venis ĉe la onklo Valentí por veturigi lin ekster la urbo kaj lin mortpafi. La avo sciiĝis pri la afero kaj kuris en la bofratan hejmon. Brave li sin direktis al la armitaj revoluciuloj kaj diris: Kial vi volas mortpafi tiun bonulon kies nura kulpo estas pergajni sian vivon ludante la preĝejan orgenon? Ĉu vi ne rimarkas ke li estas kompatinda muzikista povrulo kaj nenio pli? Se vi serĉas katolikajn burĝulojn vi eraris la adreson. Ĉu vi ne rimarkas ke li timigita fekis en siajn pantalonojn? Ĉu vi kredas ke katolika dogmemulo sin kondutus tiele?
Tiam la revoluciuloj forlasis la onklan hejmon kaj li estis savita danke al la avo.


La fantomaj aŭtoj estis organizitaj de ĉiu maldekstra organizo, samkiel la defendaj milicoj, por praktiki inspektadajn traserĉojn ĉe suspektindaj kontraŭrevoluciuloj, t.e. katolikoj, burĝuloj, bienuloj, ktp. Ĉar en la vilaĝoj ĉiu konis ĉiujn oni la fantomajn aŭtojn venigis de alia sufiĉe malproksima vilaĝo.

Ie ajn la afero iom degeneris laŭ oni povas kompreni laŭ la sekva paragrafo eltirita de historia libro (Vilanova I La Geltru, 1936-1939: Guerra Civil, Revolucio I Ordre Social de Francesc Xavier Puig Rovira, ISBN 8484157385 / 9788484157380 / 84-8415-738-5): ...Ĵus disbatita la ribelanta militistaro en Barcelono okazis la rompo de la respublika ordo je ĉiuj niveloj... oni vastigis la miton ke la popolo venkis la insurekcian armeon kaj oni subtaksis la agon de la militistaj grupoj kaj de la policoj lojalaj al la respublika laŭleĝeco... La homa konduto de tiuj tagoj estas la propra de kiam la strukturoj de ŝtato sinkas... kaj kiam la publika ordo ne estas regata de la aŭtoritatuloj kiel ĝi konformiĝas en demokratio kaj kiam la armiloj anstataŭ esti sub la povo de la specialigitaj korpoj estas sub la povo de civilaj homoj, ekster la laŭleĝa rego...

Kiam finiĝis la milito, la ribelantoj devigis la venkitojn aliĝi al "Falange Española"( eo.wikipedia.org/wiki/Hispana_Falango); nu, se oni volas havi laboron oni devas aliĝi al tiu kontraŭrespublika ekstremdekstra totalisma klerikisma politikaĉa fiorganizaĵo. Kaj se oni volas daŭrigi sian memstaran laboron, kiel mia avo, oni devas aliĝi al tio; kontraŭe li ne rajtas ricevi provizojn por la disvendado. Sed mia avo tute rifuzis tiun aliĝon; li preferis perdi ĉion antaŭ ol konsenti kun tiuj fiuloj; verŝajne li estis superita pro tiuj hororoj kiujn li devis travivi. Tiam la familio decidis ke mia patrino aliĝu. Havi 18 jaran junulinon inter la kamaradoj estis granda sukceso por la lokaj falangistoj.

En 1954a la vendejo de mia avo ne plu ekzistis de antaŭ kelkaj jaroj. Tiam estante mi 9-jara, gvidata de alia pli-malpli konata knabo, ni ĉeestis la ejon de la falangistoj kie oni povis senpage ludi tablo-futbalon. Imagu kion devis trapasi mia patrino kiam ŝi estis falangisto ke kiam mi rakontis al ŝi mian viziton al la falangistejo ŝi furioziĝis, punis min kaj malpermesis min denove viziti tiun ejon.

-----------------------------

Mia bopatro, kiu dum la milito estis aliĝinta kiel karabenisto, estis membro de la sindikato CNT de antaŭ la milito, kiam li laboris en la fervoja ŝtata kompanio. Kiam la milito finiĝis lia bofrato ekziliĝis al Francio ĉar li estis estrarano de la loka CNT-sindikata sekcio sed mia bopatro hezitis ĉu ekziliĝi ĉu turni sian atenton al tio kion Franco diris ke ĉiu kiu ne havis sangan delikton nenion devas timi. Li tion aŭskultis kaj decidis resti. Post kelkaj monatoj, man-katenita kune kun burĝa respublika magistratano eniris la malliberejon. La magistratano, kiu laŭ mia bopatro estis bonulo, estis la sola loka respublika magistratano ekzekutita la tagon antaŭ ol alveni la indulto aŭ la komuto de puno. Mia bopatro estis torture pridemandita ĝis ili krevigis unu el liaj aŭdaj aparatoj.

Tiam li estis sendita al hospitala malliberejo ĉe Erronkari (Roncal) en Nafaroa (Navarra) ( http://eu.wikipedia.org/wiki/Erronkari), kie li restis preskaŭ jaro. Anekdote, kiam la malsanaj malliberigitoj iris piede de la stacidomo al la hospitalo, la vilaĝanoj amase iris surstraten gvati la paradon kaj li rakontis ke li aŭdis ke la geknaboj kriis panjo, panjo ili havas nek kornojn nek voston. Tio devenas el la frankismaj adjektivoj por la respublikanoj: ruĝuloj, tio estas, demonoj kun kornoj kaj vosto. Li perdis la aŭdadon de tiu flanko kie la torturistoj batis lin kaj dum la tuta vivo li devis ĉiutage zorgi pri la suborela traborada vundo.
Krome li estis klasifikita kiel kontraŭa al la registaro kaj nek la fervoja kompanio nek iu ajn entrepreno povis dungi lin. Ĉar li profesie estis lignaĵ-ĉarpentisto li starigis propran laborejon. Dum Franco vivis li preskaŭ ĉiutage havis viziton de homoj kiuj per plejdiversaj ekskuzoj eĉ ŝajnigis amikiĝi al li sed reale ili sekrete kontrolis lin. Mi tion atentis, sekvante unu el tiuj homoj kaj malkovris ke li estis fi-informisto de la Guardia Civil ( es.wikipedia.org/wiki/Guardia_Civil).

---------------------------

Se paroli pri mi mem nur diri ke mi ĉeestis religian lernejon kie en la unuaj jaroj la monaĥinoj devigis nin kanti la falangajn kantojn kaj pri la edukado, krom ĉiutage ĉeesti meson matene kaj trapreĝi la rozarion vespere ĝis mi estis 14 jara, la eduka medio konsistis el la plej vasta kultura dezerto kiun oni povas imagi. Pensu ke la plejmulto el niaj instruistoj samkiel niaj filozofoj, niaj verkistoj kaj cetere, aŭ mortis en la milito aŭ ekziliĝis aŭ estis malliberigitaj kaj tiam murditaj semajnon post semajno ĝis meze de la 1950aj jaroj.

---------------------------

Tio kio okazis en Katalunio, tio kio detruis unu el la edukaj, kulturaj, sanigaj, ..., landaj projektoj plej evoluigitaj de la mondo, tio kio detruis tiom da vivoj kaj tiom da familioj neniam plu devas okazi. Mi estas absolute konvinkita ke estas necesa kolektiva penado por plibonigi la demokration; ni devas rezigni neniujn el niajn laŭleĝaj celoj; tio kion ni devas rezigni estas iuj ajn perfortiga metodo por atingi ilin. Rilate al tio mi opinias tre grava tion kion skribis la sociologo Manuel Castells ( eo.wikipedia.org/wiki/Manuel_Castells) en la konkludo de sia trilogia verko La era de la información (la erao de la informado): ... Mi vidis tiom da delogitaj sinoferoj, tiom da sakstratoj pro persvado de la ideologio kaj tiom da provokitaj hororoj far la artefaritaj paradizoj de la dogma politiko... La plej fundamenta politika emancipiĝo konsistas pri tio, ke la homoj liberiĝu de la senkritika aliĝo al teoriaj aŭ ideologiaj skemoj... En la 20a jarcento la filozofoj volis ŝanĝi la mondon; en la 21a jarcento estas jam la tempo por ke ili interpretu ĝin malsame.