Alvenis mesaĝoj al poŝto-listo de Kataluna Esperanto-Asocio pere de Dario Rodriguez kun rilato al Unesko kaj al la Internacia Jaro pri Lingvoj. De tiuj mesaĝoj mi eltiras ke:
En la retejo de Unesko aperis la alvoko de ties Ĝenerala Sekretario Koïchiro Matsuura pri tiu Jaro. La paĝaro kun la listo de la disponeblaj tradukoj, - inter kiuj tiu al Esperanto - estas ĉi tie. La adreso de la esperanta versio estas ĉi tie.
Mi tre rekomendas legi ĝin. Legu ankaŭ la mesaĝon, ege rekomendinda, de H. Mason (komento n-ro. 533, en la franca kaj en esperanto) inter la multegaj reagoj diverslingvaj en la paĝo de s-ro. Orban, kelkaj el ili kun altvaloraj argumentoj, kaj mem konkludu pri la granda solvo kiun donas la fakuloj pri lingva diverseco de la EU. Krome, ili enspezas sufiĉe bonajn salajron pro tio ;-(
Aliflanke Unesko estas reviviganta kaj pliboniganta sian programon "Index Translationum" (Registro de ĉiuj tradukoj de unu lingvo al alia). En la informaro de la programo jam ĉeestas ankaŭ indikoj pri tradukoj el kaj al Esperanto, kiujn oni povas listigi per la statistikilo en ĉi paĝaro .
Index Translationum estas bibliografio de la tradukoj havebla en la reto. Ĝi permesas kompreni kiu tradukas kaj al kiu direkto iras (pliiĝe kaj malpliiĝe) la traduko-fluoj. Ĝi, do, estas ilo por mezuri la kulturajn interŝanĝojn pere de eldonado kaj tradukado, kaj ankaŭ por analizi difinitajn temojn kaj evoluojn de lingvo-sociologio (lingvoj fortaj kaj malfortaj, hegemonioj, literaturaj kaj kulturaj modoj).
Ligilo en la esperantlingvaj ttt-ejoj al la ttt-ejo de la Index Translationum (www.unesco.org/culture/translationum) estus granda helpo, en momento en kiu oni provas renaskigi la Index-on post krizo, kiu endanĝerigis ĝian ekziston.
Mi sentis kuriozecon al "Index Translationum" kaj trovis tion:
| cel-lingvo Germana Hispana Franca Angla Japana Nederlanda Portugala Rusa Pola Itala Dana Ĉeĥa Hungara Finna Norvega Sveda Greka, Moderna (1453-) Korea Bulgara Slovaka Kataluna Rumana Slovena Estonia Litova | tradukaĵoj 259602 193951 184642 109702 104393 99191 69829 61661 59772 58097 56151 46319 45071 38889 35434 23001 22491 21628 20703 16879 14771 13228 12859 11571 11251 | el la angla 162501 107352 116731 80893 64784 44070 26565 34655 28938 34883 22127 21806 23666 23368 14098 13215 17109 10273 4998 5494 5370 6483 5926 4644 | % angla/totalo 62,60 55,35 63,22 0,00 77,49 65,31 63,11 43,08 57,98 49,81 62,12 47,77 48,38 60,86 65,95 61,29 58,76 79,11 49,62 29,61 37,19 40,60 50,42 51,21 41,28 |
Mi esperasi ne mise kompreni la aferon; jen iuj el miaj konkludoj: La nordeŭropaj landoj, kiuj sin vantas ke ili ne dublas la filmojn kaj ke ĉiuj parolas la anglan same kiel la gepatran, okazas ke el la tradukaĵoj al la gepatra, pli ol 60% estas origine angla. Kial ili elspezas tiom da mono tradukante lingvon kiun ili fieras regi senpere? Ĉu estas mito tio pri la regado de la angla?
Alia statistiko diras ke la 50% el la tradukaĵoj al la angla lingvo estas el 3 lingvoj, t.e. Germana, Franca kaj Rusa. Nu, interese scii kiom vasta kultur-diverseco atingas la anglo-legantojn ;-)
|
origina lingvo
|
al la angla
|
% origina lingvo/angla
100,00 |
Amike,
Joan Inglada
Send a message
Search for members
Peter Bowing says:
Se oni jam scias latinan aǔ germanan lingvon – kaj la plejparte da homoj en Eǔropo kaj Ameriko scias tiujn lingvojn – ne estas grandega afero la lernado de legado esperante. Multe da skribaĵoj oni povus legi..
Post tio Esperanto povus kreski en aliajn kompojn.
Farri says:
Per bona dokumentado oni povas rompi mutajn antaŭsciojn kaj mitojn. Kiuj fieras regi la anglan kaj ne dubli filmojn, tiuj plej eltradukas el la angla. Sciinde! Pri la prifajfado de ĉio venanta el aliaj lingvoj kaj kulturoj en anglalingvio, mi antaŭvidis, nun, per ciferoj, vi eĉ pruvas.
Dankon pro la artikolo
Amike
Farri