La artikoloj de Reza kaj de Tonyo inspiris min skribi ĉi tiun:

Ŝajnas al mi ke estas multaj vidpunktoj rilate al patrujo. Eĉ estas vidpunkto laŭ kiu oni sin difinas monda civitano kaj tiam sia patrujo estas la mondo.

Iuj, eble la plejmulto, difinas patrujon laŭ la familia difino kaj tio dependas de multaj faktoroj. Mi ne scias ĉu la vorto patrujo vekas ĉiam nostalgion. Nostalgio, hejmveo, [dolora] sopiro al perdita patrolando, hejmo, epoko aŭ homo. Ni plendas, lamentas, ĝemas kaj veas. Ni, la venkitoj, sentas minacon pri malfeliĉo. Tia estas la homaro; tiaj ni estas. Mi ŝatus diri: "tiaj ni estis", sed tio, ĉu ebla, tre malproksimas.

Mia patrujo ne plu ekzistas. Mi naskiĝis, kiel aliaj -ĉu multaj, ĉu malmultaj- homoj, en ĉarma kvartalo de mia urbo. La kvartalo de miaj gepatroj kaj de miaj geavoj, eĉ de la plejmulto el miaj prauloj. Ĉiuj miaj konataj prauloj devenas el katalunlingvaj tertorioj. Sed mia patrujo estas mia kvartalo kaj nun ĝi estas preskaŭ nerekonebla. La kvartalo ekzistas, la stratoj estas preskaŭ la samaj. Ĝi havas du placojn. La malgrandeta havas belegan fer-fanditan fontanon Font de Ferro, fronte al kiu mi travivis miajn unuajn kvar vivjarojn, kun miaj gepatroj, patrinaj geavoj kaj du malgrandaj fratoj. Nun nur restas mi. Triste.

La granda placo ne plu ekzistas. Sur ĝi -senasfalta kiel la tuta kvartalo- la geknaboj ludis per turboj, globetoj, pilkoj, fronto aŭ dorso, ĵetono, blind-ludo, kaŝiĝo, rulringo, paradizludo kaj aliaj. Inter la knaboj estis unu tre ŝatata kiu konsistis en du teamoj. Unu knabo staris dorse kontraŭ la muro kaj per la manoj eltenis la kapon de alia knabo kurbigita antaŭ si kaj la aliaj knaboj de la sama teamo, kurbigitaj unu post la alia, formis kvazaŭ longan ĉevalon. La alia teamo, unu knabo post la alia, devas suriri kiel por rajdi sed per unu salto de malantaŭe; plejmalfacile estas la unuaj kiuj devas fari grandan salton apogante sin per la manoj sur la dorson de iu ajn sed saltante kiel eble plej antaŭen por lasi spacon por la tuta teamo. Gajnas la ludon la teamo kiu atingas komplete suriri se la ĉevalo ne eltenas la pezon kaj falas aŭ gajnas la teamo kiu eltenas pli da tempo.

Sur tiu placo estis fontano kaj best-trinkeja trogo kaj matene kaj vespere la tirĉevaloj kaj la muloj alproksimiĝis al ĝi por trinki akvon. Eĉ ŝafaroj kaj kapraroj aliris trinki akvon ĉar en la kvartalo estis/estas la strato de la kraletoj.

La nomo de la placo estas "Cap de Creu" (1), certe ĝi komunikis la urbon kun la antikvaj ŝoseoj, kiuj trairis la kamparon.

La ĉefa festo de la kvartalo estis Sant Joan (Sankta Johano) la antikva festo de la Somera Solstico. Sur la muro estis niĉo en kiu estis statueto de la sanktulo. La antaŭvespero oni festis la kermeson. Du semajnoj antaŭ la festo la gejunuloj vizitis ĉiujn kvartalan domon petante malnovajn meblojn kaj ion ajn malnovan sed bruligeblan cele al fajraĵa tureto, kiu estos pretigita por la kermesa festo. La 23an de junio vespere ĉiuj kvartalaj kunlonĝantoj kunportis seĝojn kaj kunigis ĉirkaŭ la placo. Oni ekbruligis la tureton antaŭ la miro de infanoj, knaboj, junuloj, plenkreskuloj kaj avoj.

Nun ankoraŭ loĝas en tiu kvartalo kaj en la domo kie mi naskiĝis miaj geonkloj, naŭdekjaraj, miaj gekuzoj kiuj ankaŭ estas geavoj. Kaj bopatrino kun filino, bofilo kaj nepoj, sed tiuj en nova loĝejo.

La placo "Cap de Creu" iĝis trafik-cirklo. Mia patrujo malaperis. Ĉu temas pri la "perdita paradizo"?

La homoj kiuj venis de aliaj landoj loĝi en mian kvartalon, iom post iom lernis mian lingvon; ĉefe la junaj, sed la plenkreskuloj ne kapablis. Tamen ĉar mi estis edukita per tiu alia lingvo -certe la grava, mi devis pensi- mi kapablis kompreni ilin eĉ paroleti kun tiuj novvenintaj plenkreskuloj.

Sed antaŭ kvindek jaroj envenis amase multajn enmigrintoj kaj la adaptiĝo ne tiom sukcesis. En la Biblio, Genezo, 1, 24-28, Dio diris: "...Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi..."

Antaŭ ne multe mi vizitis la lokan kamparon. Tie troviĝis kampo kie kiam infano mi helpis mian patron kulturi la teron. Nun tiu areo estas plenplena de domoj; eĉ en la torentoj estas domoj; eĉ en la vojoj tra kiuj mi vojaĝis per la ĉaro tirita de la ĉevalo.

Kiel oni povas vendi/aĉeti vojojn?

Mi renkontis maljunan geparon kaj ili vidante ke mi ion ajn serĉadis demandis al mi, per mia lerneja lingvo, ĉu mi serĉas ion. Mi resumis al ili mian infanaĝon. Oh! diris ili, ĉi tie nun estas multaj domoj, tio estas nova vilaĝo.

Tiam mi rigardas la mondon kaj pensas: Ah, bone, pro demokratio, movebleco estas rajto...

Nun, januaro-2008, la dekstrisma Popola Partio, paradokse, bazas la balotan kampanjon kontraŭ la persekuto de la hispana lingvo en Katalunio. En la katalunlingvaj teritorioj loĝas 13,5 milionoj de homoj kaj 11 milionoj komprenas la katalunan. Tamen nur unu tutteritoria kaj tri regionaj ĵurnaloj eldoniĝas katalune kontraŭ deko de la plej potencaj kiuj hispanas, la plejmulto el la filmoj, TV kaj radio-stacioj, etikedoj en ĉiuj produktoj, ktp, estas hispanlingvaj. En la valencia regiono de la katalunlingvaj teritorioj la registaro kiu estas sub la dekstrisma Popola Partio fermis la katalunlingvan TV-stacion.

Oni ŝanĝis mian patrujon, oni perfortis ĝin; venis homoj el aliaj landoj, plenigis nian teron kaj submetis ĝin al si...

Post pli ol 250 jaroj de malpermeso kaj persekuto de la kataluna lingvo kaj kulturo, kiam alvenis la demokratio mi esperis la revivigon de nia kulturo. Sed...

Tamen oni devas rigardi estonten. Mia vidpunkto estas ke la homaro nur daŭre restos vivanta, kiel ĝi hodiaŭ estas, se oni atingas protekti la kulturan diversecon; kontraŭe, pere de la konstanta morto de lingvoj kaj kulturoj la diverseco malriĉiĝas kaj la malsamaj necesaj vidpunktoj por trovi solvojn al la gravaj homaraj problemoj ne plu estos, la solvoj ne plu estos kaj la homa ekzistado iom post iom ne plu estos.

Ĉijare estas la "Jaro de la lingvoj" proklamita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por stimuli la plurlingvismon, la unuecon kaj la internacian komprenon. Kion ni povas fari por vigligi tiun eventon?

Estas tiom da laboro por fari! Ekzemple, en Francio oni ŝanĝis la urbajn kaj vilaĝajn okcitanajn kaj nordkatalunajn nomojn al strange francaj nomoj, kiuj perdigis la signifon de la nomo. La toponimia scienco preskaŭ ne utilas por Okcitanio kaj Norda Katalunio. Mi ne scias ĉu la samo okazas en Bretonio. En la esperanta vikipedio oni uzas por Okcitanio la francajn nomojn. Kial ni ne ŝanĝu ilin?

En la mondo estas pli ol 6000 vivantaj lingvoj laŭ la ruĝaj punktoj en la mapo kiun vi povas vidi tie. Vi ankaŭ povas ricevi informojn el tiu retejo. La duono el la mondolingvoj estas en danĝero de estingiĝo nuntempe. La spertuloj diras ke se ni faras nenion, ĉe la fino de la 21a jarcento nur restos 600 lingvoj.

Ĉiu lingvo estas aparta mondo-koncepto, aĵo kiun oni perceptas malantaŭ ĉiuj ĝiaj vortoj, ĉar la lingvo estas la esprimo de kolektiva konduto, de malsama psikologio, nek pli bona nek pli malbona ol aliaj. Ne temas, sekve, pri nur traduki, sed oni devas kompreni. Lingvoj estas kiel mapoj; por bone koni la teritorion ne sufiĉas vidi la mapon, oni bezonas promeni sur la terenon. Ĉiuj kiuj parolas pli ol unu lingvon, tiuj tion scias tre bone. Lingvo estas monda vidpunkto. Disponi pri malsamaj vidpunktoj helpas solvi problemojn pri interkomprenado. Lerni lingvojn helpas kompreni la vidpunktojn de la aliaj. La movebleco estas rajto; lerni la lingvon de la loko kien ni nin movas estas signo de civitaneco.


(1) Cap de creu estas kruca kapo, eble tio signifas la plej fora loko de la urbo kaj ĝis la 19a jarcento tie estis tiu kruco kiu tiam estis translokita ĵus je la fino de la urbo kaj nun mi ne scias kie ĝi estas.