En iu loko de Malago, kies nomon "Civita Centro" mi ĉiam memoros, okazis la 11a Andaluza Esperanto-Kongreso, la 8an kaj la 9an de oktobro 2005.

La 10an, lundon matene, surŝosee veturante en Toledon preter Granado kaj Ĵaeno nur post unu horo ekde la foriro el Malago la ĉielo malheliĝadis dum en la veturila kompaktdiskilo ni aŭdis la lastan kanzonon de la sabate aĉetita disko "Bela revo" post la ĉarma arta vespero en kiu Anjo Amika regalis nin per la kantado de ĝiaj kanzonoj. Ekpluvis kaj aŭdiĝis: "Kia vetero nun kaj peza atmosfer', kia estos veter', kia iĝos vesper'? Ĉu vi aŭdas ke tondras jam? Ĉu vi aŭdas kion montras tiel fora sed jam re-hante proksima tiu muziko akuŝita en la memor'...?"

Mi ekesperantiĝis en 1978a, sed mi loĝis en Malago de 1973a al 1976a pro laboraj kialoj. Estis la jaroj de la dekadenco de la hispana faŝisma reĝimo. Antaŭ ol la translokiĝo al Malago mi informiĝis pri la lando Andaluzio kaj mi lernis ke la andaluzaj kaj la eŭskaj kulturoj estas la plej antikvaj en Hispanio. Kaj mi ankaŭ lernis kiel suferis tiu popolo tra la jaroj kaj ĉefe dum la faŝisma periodo. Mi legis ke la latifundistoj ne reinvestis la gajnojn en la lando sed en la katalunaj tekstaj industrioj aŭ en la eŭska alt-forna industrio. Por la kamparaj laboroj ili dungis nur virinojn ĉar la salajroj estis pli malaltaj kaj troe la ekspluatado ne estis nur labora.

De antaŭ multe, mia revo estis reiri al Malago por renkontiĝi kun la amikoj kiujn mi faris tiutempe. Sed mi ne estis la sama, eĉ miaj malagaj amikoj tion sciis, ĉar mi lernis esperanton. Danke al Pablo Foche kiu publikigis la okazigon de la kongreso en la interreta kataluna esperanto-listo alvenis la okazo ducela: esperantumi (mia plej amata ĉevaleto) kaj reviziti landon de tiome antikva kulturo kie mi retrovus la tiamajn amikojn.

En la urbo Ronda mi fotis indikilan plafonon de promenejo "Blas Infante" kaj ĝi memorigis min pri antikvaj legaĵoj pri Andaluzio. Mi serĉis en miaj librobretoj kaj tute ne kapablis trovi tiujn legaĵojn. 30 jarojn kun kelkaj hejmŝanĝoj kaŭzas tiajn malaperojn sed nuntempe bonŝance ni havas interreton kaj mia volo rememori kion mi legis tiam, igis min traserĉi la reton kaj mi trovis multajn ttt-paĝojn pri la historio de Andaluzio sed mi speciale ŝatis jenan paĝon: www.elvigilanteesoterico.com/manu/elandaluz.htm el kiu mi eltiris kelkajn datumojn.

Antaŭ pli ol 5000 jaroj la SKRIBADO naskiĝis en Andaluzio. Eltrovoj en Almerio montras ke tie naskiĝis la OKCIDENTA KULTURO. Antaŭ 3000 jaroj Andaluzio estis ŝtate organizita nacio. Tiam Andaluzio estis nekomuna kultura centro. Antau 2000 jaroj la romianoj nomis ĝin Bética (pr. bètika), kreis la latifundiojn kaj legalizis la sklavecon. La sklavoj andaluzaj esprimis sian doloron per la Profunda aŭ Flamenka Kanto (Cante Jondo, -pr.ĥondo aŭ, plej bone, hondo,- aŭ Flamenco, -pr. flamenko), samkiel, post 1000 jaroj, la usonaj sklavoj faris per Ĵazo. Tiu andaluza arto, tra la tempo, spruĉas kaj spicas la folkloron de Murcio, Valencio, Ekstremaduro eĉ tiun de aliaj landoj.

Andaluzio romiiĝis sed ne vandaliĝis. La vandaloj restis nur 18 jarojn en Andaluzio, konkrete en Seviljo, dediĉitaj al detruo kaj al disrabado, pro tio deduktiĝas ke ili havis nek sangan nek kulturan influon en Andaluzio. La visigotoj forpelis ilin al Afriko. Poste, antaŭ 1300 jaroj, alvenis la araboj kiuj ŝangis la nomon Bética al Al Andalus. Tiu nomo ne devenas el Vandalus (lando de vandaloj) kiel malbone informitaj uloj diris, sed el "El Andalos" nomo donita de la araboj al insulo Ĝibraltaro. Ĝi transformiĝis al "Al Andalus", nomo donita al romia Bética.

Andaluzio, kun Abderrahmano la IIa, iniciatis la duan sendependan ŝtaton de granda splendo post tiu de la tartezoj antaŭ pli ol 3000 jaroj. Islamoj, kristanoj kaj judoj kunvivis harmonie. En Kordovo, la dua urbo pli loĝata de Eŭropo, estis pli ol 900 publikaj banejoj kiel pruvo de granda evoluo pri publikaj sano kaj higieno. En la biblioteko de ties Palaco de Merwan estis pli ol 600.000 volumoj portitaj el Persio, Sirio, Arabio, Egipto, ... En Almerio, alia biblioteko, havis 400.000 ekzemplerojn kaj en Seviljo, dua ĉefurbo de la kalif-lando, fondiĝis la unua monda akademio pri medicino. Sama disvolviĝo okazis en la agrikulturo, en la industrio, en la komerco kaj en la servoj. Estis la tempo de la Omeja Dinastio.

La kulturoj miksiĝis kaj en la lingvo estis reprezentitaj: la intelekta araba, la popola, la kristana latina kaj la romida (nur uzita kiel arta esprimo) ankaŭ nomita ALJAMÍA (pr. alĥamia), kiu poste estos la ĝenerala lingvo uzita de ĉiuj socialaj klasoj en Andaluzio, lingvo de la leĝoj, la pensoj kaj la sciencoj. La andaluza lingvo, sufiĉe pli evoluita kaj kun plia riĉeĉo da vortoj, signifas diferencigan fakton rilate al la kastilia.

Blas Infante diris: "La andaluza lingvo havas sonojn kiuj ne povas esti reprezentitaj per kastiliaj literoj. Eble hodiaŭ iu ajn sin dediĉu al la tasko rekonstrui la andaluzan alfabeton."... Eble iu ajn tion entreprenas ĉar mi trovis jenan ttt-on: www.alyamiah.com/aljamiado

Antaŭ la prekongreso mi vizitis la vilaĝojn de la Marbordo de la Suno kaj mi rekonis preskaŭ nenion. La ŝanĝoj estas imponaj; ankaŭ la prezoj tiele ŝanĝis. La unua impreso estas la granda disvolviĝo sed tuj oni perceptas la ĥaoson. Poste mi min demandis ĉu tiu disvolvo estas ekologie eltenebla aŭ daŭrigebla. Ĉiukaze mi konstatis ke kelkaj homoj multe progresis kaj mi ĝojas pro tio; bedaŭrinde aliaj ne nur ne progresis sed ruiniĝis eĉ ruinigis siajn vivojn; sed tio okazas ĉie kiam okazas grandaj ŝanĝoj.

Certe mia skribaĵo estas tre supraĵa kaj krome mi konstatas ke mi ne parolas pri la enhavo de la kongreso sed ne forgesu ke por mi estas tute aparta vojaĝo, kio ne permesis al mi plenplene kongresi. Mi multe ŝatis la prekongreson kie civitano Silfer majstris kiel kutime pro siaj vasta kulturo kaj klara esprimo. Ankaŭ lian la prelegon mi ĝuis pri la hungara traduko de "Don Kiĥoto". Tre amuza estis la legado en esperanto de la du unuaj ĉapitroj de tiu ĉefverko de la hispana literaturo, far dek alilandanoj, en kiu mi partoprenis. Mi ne legis Don Kiĥoton antaŭe, nek en la hispana, nur tiujn 5 ĉapitrojn (61-65) "Don Kihxoto en Barcelono"
tradukitajn de Frederic Pujulà i Vallès publikigitaj en la Projekto Kelter. Mi havas multajn librojn por legi sed nun la donaco de la Kongreso, Don Kihxoto, estas en tiu breto.

Sabate posttagmeze ni havis rendevuon kun malaganino. Sabaton vesper-nokton je la reveno de la rendevuo ni aliĝis al "Arta Vespero" kie Anjo Amika frandigis nin per la interpreto de siaj kanzonoj pleje el sia KD-o "Bela revo". Dimanĉe matene per turisma duetaĝa aŭtobuso ni vizitis la urbon sed ĉefe la ejon "Castillo de Gibralfaro" (kastelo de la roko de la lum-turo), malnova araba fortikaĵo kun interpretada centro. De la supro de la monteto videblas tutan Malagon, inkluzive la belan havenon. De sia privilegia alto, Gibralfaro ĉiame priatentas la urbon Malago, kies vidaĵoj de tie estas ĉiam malsamaj kaj allogaj. Kia vidaĵo! Kiom da novaj konstruaĵoj kovras la montojn pli ol antaŭ 30 jaroj, kiam mi loĝis tie? Granda evoluo!? Bedaŭrinde ni ne tempis viziti la Romian Teatron nek multajn aliajn belaĵojn aŭ promeni trankvile sur la ĉarma aleo.

"Bela revo, bela revo, restu ĉe l' koro. Bela revo bela revo, vi dolĉas en memoro... kaj la tempo venanta estos sen dolora, kaj tempo passas for kiel ŝaŭmo senspura, kaj la tempo pasos for kaj vi flosos plej pura."
---------------------------------------------------------------
Amike,
Joan Inglada

Foto-albumo de la kongreso: www.esperanto-ct.org/vilanova/11a_Andaluza_Esperanto-Kongreso/albumo.html