Interveno de Jordi Grau i Gatell en la omaĝo al sia avo Jaume Grau Casas okaze de la malfermo de la 35-a Kataluna Kongreso de Esperanto (Barcelono 29/10/2011).

Bonan tagon al ĉiuj.

Mi estas la plej aĝa nepo de Jaume Grau Casas kaj filo de lia filo Jordi.

Kvankam ĉi tio estas kongreso de esperanto mi ne parolos al vi pri la esperanta agado de mia avo -“Gramatiko” kaj “Kataluna Antologio” (http://lacomunidad.elpais.com/jgraug/2008/2/18/kataluna-antologio-18-02-2008-), inter multaj aliaj verkoj- ĉar mi ne estas esperantisto nek scipovas esperanton. Kaj verŝajne multaj el vi scias pri ĉi tiu faceto de mia avo multe pli ol mi kaj mia interveno ne devas temi pri recito de la titoloj. Se vi scivolas pri li kaj lia

esperanta agado, mem legu ĉe vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Jaume_Grau_Casas)

Miaj vortoj pritraktos la malsukceson de mia patra familio, precize inter 1934 kaj 1950; malsukceso kiu klarigas kial neniu el la familianoj esperantiĝis. Per malmultaj vortoj, mia avo ekziliĝis dum 9 jaroj kaj revenis en Hispanion por morti, en Valencio, la 8an de novembro de la 1950.

Miaj geavoj geedziĝis la 23an de aprilo 1929, kaj mia avinjo Angelina estis filino de la esperantisto Artur Domènech kaj mia avo, la frato ok jarojn pli juna de la ankaŭ esperantisto Josep Grau (eo.wikipedia.org/wiki/Josep_Grau_Casas).

Jaume Grau Casas estis sekretario de la Magistrato de Sant Quintí de Mediona kaj ankaŭ librotenadis kaj korespondis eksterlande por fabriko de ŝuoj.

Ili havis, la jarojn 30-an kaj 34-an, du gefilojn, Jordi kaj Montserrat.

Maldekstrulo kaj katalunisma aktivulo, li estis arestita dum la Bienni Negre (nigra jarduo) en 1934 okaze de mitingo en kiu li prelegis ĉe la Urbodomo de Terrassa. Mi ne scias kiom da semajnojn aŭ monatojn pasis ĉe Modelo (barcelona malliberejo). En 1935 ripetiĝis la historio kaj la restado ĉe Modelo. Frukto de tio estas respektivaj “Records de la presó” (memoraĵoj de la malliberejo) publikigitaj ĉe ĵurnaloj de la epoko.

Post la venko de la Maldekstra Fronto en februaro 1936, la perfidaj militistoj komencis la militon la 17an de julio en Ceuta kaj Melilla. Mia avo partoprenis aktive en la ariergarda batalo en Barcelono (preskaŭ 40 jaraĝa).

Ni jam scias kiel ni ŝatas kvereli inter ni ĉe la maldekstrularo. Mi supozas ke la batalo inter PCE (hispana komunisma partio) kaj parto de la PSOE (hispana socialisma partio) kun CNT ((anarkisma) laborista nacia konfederacio) kaj POUM (Laborista Partio de Marksista Unuiĝo) lin denove portis al la malliberejo en 1938. Naskiĝas aliaj “Records de la presó: 1938” (Memoraĵojn de la malliberejo: 1938).

Bombadoj kaj falo de Barcelono sub la kontraŭrespublikaj ribelantoj la 26-an de januaro 1939. Iuj tagoj antaŭe la avo disiĝas de la familio (ni neniam scios ĉu li eraris fuĝante) kaj ĝi trapasis la Pireneojn fine de januaro 1939.

Mi ne scias ĉu li multe vagadis tra la monto (estas konate ke, dum intertraktis en Figueres, tio kio restis de la Respublika Registaro, ĉirkaŭ 150.000 homoj supervivis en la Pireneoj).

Kiam li eniris en Argelers tiam komencis la 5 jara kalvario en koncentrejoj (1939-1944) kaj 4 jaroj en Tuluzo (1944-1948). La jaron 1948 li revenas en Barcelonon. Rakontas mia patro ke, kiam ili renkontiĝis, lia patro vi-diris al li, estante 18 jaraĝa, kiel oni formale traktas nekonatulon aŭ superulon.

Kio okazis dume en Barcelono kaj en la Sudo de Francio?

Kiel dirite, en 1939, la avo transiris la limon kaj la avinjo kaj la du geknaboj (malpli ol 9 kaj 5 jaraĝaj) restis en Barcelono. La avinjo devis konduki antaŭen la familion dum la geknaboj studis kaj antaŭ ol ili komencis labori (mia patro estante 14 jaraĝa). Unue ili loĝis kune ĉe la plej aĝa fratino de la avo, onklino Montserrat, kiu kudris kaj kudris, kaj iujn jarojn poste disiĝis: mia patro restis kun lia onklino Montserrat kaj la avinjo kaj mia onklino Montserrat iris loĝi ĉe mia praavino Rosa. Inter la dokumentoj deponitaj en Sabadelo –mi poste parolos pri tio- estas korespondaĵoj de la familio, senditaj aŭ ne, kaj ricevitaj.

Mi revenu al la avo, ĉar mi venis paroli pri li. Li transiris la limon laù tio kion la francoj nomis “Retreton” kaj restas provizore ĉe Argelers, post halto en la unua franca vilaĝo Cervera de la Marenda aù Cerbère. Ĉar, kvankam li estis 42 jaraĝa, fizike ne bonsanis oni destinis lin al laboroj pli intelektaj aŭ proviant-administraciaj. En lia libro de poemoj “Ulisses en el fang. 1939-1944” (Uliso en la koto) li atestas pri tio. (lacomunidad.elpais.com/jgraug/posts). Mi opinias ke temas pri verko beletre nenecesa sed senpreza kiel atestanto de tiuj misvivitaj jaroj.

De Argelers li estis translokita en Bram-on. Kaj tie mi haltas kelkaj sekundojn ĉar mi vizitis la municipon la someron 2009 kun la franca historiistino Marie-Hélène Meléndez.

Deprimas pensi ke tie, en tio kion oni nomis "barakojn", meze de l' nenio, la loĝantoj atingis la kvanton de 40.000 homoj. Hodiaŭ restas nenio pli ol triptika informilo dediĉita al la mortintoj kaj la restaĵoj de trajnotrako kie iuj alvenis por resti kaj la aliaj, la judoj, survoje al Aŭŝvico, jam sciite kial. Kie nun estas belega kampo de heliantoj tiam estis la tombejo (nun translokita al la apuda vilaĝo Montreal (Aude)). (picasaweb.google.com/110248341793065489999/CampsConcentracioFrancaBram).

En tiu sama jaro 1939 oni denove translokis lin en la Koncentrejon de Intelektuloj de Montoliu. Tie restas nenio plu ol memoriga tabuleto. (picasaweb.google.com/110248341793065489999/CampPerAIntelLectualsDeMontolieu)

Kaj poste denove al Bram.

Dum kvin jaroj li estis, laŭ nia kono, en jenaj koncentrejoj:

Argelers, Bram, Montoliu (fr. Montolieu), Bram, Hospitala Koncentrejo Recebedor (fr. Récébédou), (Portèth de Garona) 4-4-41/6-10-42, Prizona Koncentrejo Neiçon (fr. Nexon). 8-10-42/26-3-43, Koncentrejo por handikapuloj Cerelhac (fr. Séreilhac). 27-3-43/21-9-43, Kastelo Tombebouc, Alés e Casanava (fr. Allez-et-Cazeneuve). 22-9-43/8-9-44.

Kaj, finfine, libera, Tuluzo, de la finjaro de 1944 al 1948.

Dum la tuta tempo daùre skribadis neeldonitajn verkojn, kiuj estas deponitaj ĉe Biblioteko Petro Nuez de Kataluna Esperanto-Asocio en Sabadelo.

Oni elstarigus la ĵurnalojn de la koncentrejoj: memoraĵoj de liaj restadoj de nekalkulebla valoro. En la skribitaj kaj neeldonitaj verkoj de la epoko koincidas la titoloj kun la nomo de la koncentrejoj. Krome oni trovas pripensojn, teatraĵon, esperantaĵojn.

Fakto kiu min tuŝis enen: Publikiginte en Interreto la libron “Ulisses en el fang” (Ulisses en la koto) (neeldonita krom la unua poemo), la nepo de unu el la portretitaj kontaktis kun Marie-Hélène kaj kun mi: finfine li estis sciinta kie, kiam kaj kiel mortis sia malaperinta avo (14.- Je la memoro de JOSEP ARIAS BRINGOLA, morto pro tuberkulozo ĉe sia barako la nokton de la 10-a de marto 1939.).

Nu, finfine, libera sed kore malsana, alvenis la avo en Barcelonon la jaron 1948 kaj la tuta familio kunvenis naŭ jarojn post la fuĝo. La fratino de la avinjo estis geedziĝinta kun viro el Caudete de las Fuentes (Valencio) kun iuj kontaktoj kun la (frankisma) Reĝimo kaj ŝi proponis al la bofratino Angelina (la avinjo) pordistejon kun rajto al loĝejo. Tiel do la geedzoj transloĝiĝas la 1949-an en Valencion kaj loĝas en apartamento ĝis oni donas al ili la pordistejon, ironio de la sorto, en la avenuo José Antonio (Primo de Rivera, fondinto de la ekstremdekstra politika movado Hispana Falango). La gefiloj, Jordi kaj Montserrat, jam laborante ambaŭ, restis en Barcelono.

Kaj nun venas la nekonato. La avo laboris por la “Hispana Antologio”. Li pasigis horojn tradukante el la hispana esperanten. Tiu verko aŭ malneto pli-malpli parta estis ĉe la pordistejo kaj neniu scias kie nun ĝi estas.

La 8an de novembro 1950-an la avo ricevis viziton kaj malbona novaĵo pri esperanto kaj subite malbonfartis. Ĉe la posttagmezo mortis: 24 tagojn antaŭ fariĝi la 54 jaraĝa.

Senprokraste liaj du gefiloj transloĝiĝis en Valencio kaj tie ili loĝas de tiam.

Tie ĉi povus finiĝi la historio de familiara malsukceso, de unu el tiomaj postmilitaj historioj; morto, ekzilo, subpremo aŭ malliberejo. Sed ne. La aŭtunon 1960-an aŭ la vintron 1961-an, delegacio alveninta el Tuluzo en Valencion redonis la neeldonitan verkon de la avo, (kiu nun estas en Sabadelo), en valizo (kiun mi gardas), korbo el vimenvergo, kaj kelkaj skatoloj. Mi opinias ke plejmulto de ĉi tiu verko estus eldonebla kaj estas nun konsultebla: en ĝi estas grava parto de la historio de la francaj koncentrejoj en Nord-Katalunio, Aude (Karcasono) kaj ĉirkaŭaĵoj de Tuluzo.

Ĉi tiu estas la historio de esperantista intelektulo, katalunisma kaj maldekstrula kiu naskiĝis en pordistejo en la Strato Pau Claris de Barcelono kaj mortis en pordistejo en la Avenuo José Antonio, 76 de Valencio.

Nenio plu. Dankon.