Joan Inglada Published on December 26, 2007
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Unesko, la Internacia Jaro pri Lingvoj kaj multlingvismo
Posted on February 14, 2008
2 comments (latest 21 months ago)
Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio
Posted on January 18, 2008
5 comments (latest 21 months ago)
Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi...
Posted on January 14, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
La mapo ne estas la teritorio
Posted on January 8, 2008
4 comments (latest 22 months ago)
Ne pensu pri la Elefanto
15 comments (latest 22 months ago)
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno
Posted on December 25, 2007
4 comments (latest 22 months ago)
Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?
Posted on December 17, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"
Posted on December 17, 2007
1 comment (latest 23 months ago)
Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko
Posted on December 17, 2007
2 comments (latest 23 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 876 times

Ne pensu pri la Elefanto

Wednesday December 26, 2007 at 11:12PM

Kolego mia ĵus legis la libron "Ne pensu pri la Elefanto" de la lingvisto kaj scia sciencisto George P. Lakoff (ĝorĝ lej-kof). De tiu libro li faris resumon al mi, kiu pli-malpli tekstas jene:

La homoj kiuj ŝatas labori por la plibonigo de la socio bazis tradicie siajn strategiojn en aksiomo: la homoj estas esence raciaj, kaj por liberigi ilin, kion oni devas fari estas havigi al ili ĉiun informon kiel eble plej klare, por ke estinte ĝi komprenita kaj racie analizita la homoj mem ĉerpu la plej logikan konkludon kaj konsekvence agu por protekti ilian propran intereson.

Nenio pli evidenta kaj komun-saĝa. Tamen, ĉi tiu aserto estas tiel falsa kiel la tero estas ebena. Ĝi estas ekpenso kiu devenas de la tempoj de la Klerismo, sed jam de antaŭ jardekoj la moderna psikologio kaj la neŭrobiologio pruvis ke tio ne funkcias tiele.

Fakte la homoj estas esence emociaj. Nia maniero kompreni la mondon kaj agi, okazas ĉiam surbaze de la nomitaj konceptualaj skemoj aŭ kadroj. Ĉi tiuj kadroj estas strukturoj kiujn ni havas fizike gravuritajn en niaj cerbaj cirkvitoj, kaj ili kreiĝas aŭ ili modifiĝas per tre malrapida proceso, kiun oni jam sufiĉe bone konas, kaj en kiu, kurioze, la racio estas nur iu plia komponanto, kaj ne la plej grava. Kaj krome, la plej granda parto de tiu proceso okazas subkonscie.

Nu: kiam la cerbo alfrontas al informaĵo kiu alĝustiĝas bone en kadro, la cerbo tendencas akcepti ĝin preskaŭ senhezite. Kontraŭe, la datumoj kiuj kontraŭdiras la kadrojn, eĉ la palpeblaj kaj nekontesteblaj evidentecoj, simple repuŝiĝis. La cerbo ilin neas, aŭ se ĝi ne povas, ĝi aŭtomate alrigardas aliflanken. Tio ne signifas ke ni estas stultaj. Simple niaj cerboj evoluis tiel.

Ie mi legis ke la amerikaj loĝantoj de la 15a jarcento tute ne povis vidi la alproksimiĝon de la kolumbaj karaveloj kaj laŭ la teorio de George Lakoff tio ne signifas ke la amerikaj indiĝenoj estis stultaj sed ke tiu informaĵo ne alĝustiĝis al iliaj mensaj kadroj kaj simple repuŝiĝis. Ilia cerbo neis la evidentecon kaŭ ĝi aŭtomate alrigardis aliflanken.

Oni bezonas multan koncentriĝon kaj volon por asimili datumon kiu kontraŭdiras la proprajn kadrojn, kaj tre malmultaj homoj pretas kaj kapablas fari tion. Tial la komunikado kiu baziĝas pri la argumentado nur taŭgas por konvinki tiujn, kiuj jam estas konvinkitaj aŭ emas konvinkiĝi, sed estas praktike netaŭga por ŝanĝi ies opinion. Tamen ekzistas aliaj manieroj, tre efikaj, influi aliajn personojn dank' al fakto alĝustigi la mesaĝon en la skemojn de la aliaj personoj, aŭ eĉ ŝanĝi rekte iliajn referenckadrojn. Tiel oni eĉ povas atingi ke iu ajn agus rekte kontraŭ siajn proprajn interesojn, kondiĉe ke la "ordonoj" venu envolvitaj en taŭga kadro. Nur rimarku tiujn malfeliĉajn "dekstrulajn laboristojn" kiu voĉdonas ĝoje favore al la malkresko de socialaj servoj kaj la kresko de necerteco kaj krome ili pensas ke ilia vivo pliboniĝos. Dum la maldekstrularo ankoraŭ ne sciiĝis pri tio, la dekstrularo ĝin perfekte konas de la epoko de Goebbels. Kaj ja, ĝi uzis de la unua momento ĉi tiun konon por indukti en la homojn submetiĝajn kaj soporajn sintenojn, kio ja plaĉas al ili. Ili unue kreis la politikan propagandon, kaj poste, kiam la "afero" elmigris en Usonon, ili elpensis la modernan merkatikon.

Sed Lakoff diras ke ĉi tiujn samajn strategiojn oni povas uzi por komuniki efike liberigajn mesaĝojn. Simple temas pri tio ke anstataŭ celi la manipuladon de aliulo, la intenco celas sincere komuniki ion, sed tiel ke ĝin oni vere asimilas. La uzo de metaforoj estas baza tiucele.

Eble tio rilatas al tiu konata diraĵo: "la signifon de nia mesaĝo oni mezuras laŭ la ricevita respondo de la ricevinto. Se la ricevita respondo ne estas tiu kiun oni deziris, oni provu ŝanĝi la mesaĝon. Se oni ne ŝanĝas la mesaĝon oni ne esperu malsaman respondon."

Lakoff dum prelego proponis al la aŭskultantaro ne pensi pri la elefanto, sed neniu povas elteni la provon.

15 Comments / add your comment?

Lluís says:
Mi ĝenerale kontraŭas ajnan uzon de metaforoj. Iam mi provos pli disvolvi tiun ĉi temon.. nun mi okupiĝu pri alio.
Al mi tute interesas tiu ĉi teksto via! Dankon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Interesa artikolo pri temo kiu tre interesas min.. Tamen, mi sercxis, trovis la verkiston sed ne la titolon.
Iom pli teorie, sed ege interesa cxar ili estis verkita de fama usona sciencisto kiu estas ankaux filozofo Antonio Damasio libroj kies titoloj en la franca estas :
- La eraro de kartezio
- Spinozo pravis
Tiu sciencisto donas la bazojn de moderna koncepto pri la funkciado de nia cerbo
Atentu tamen, proksimume la duono de tiuj cxi libroj estas legebla de klera publiko, la alia parto koncernas fakulojn ..
gxis eble baldaux por alia tiel interesa filozofiumado
Posted 22 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 22 months ago.
Joan Inglada replies:
Dankon, Gerardo, pro viaj vortoj. En vikipedio estas la referenco en la angla:
eo.wikipedia.org/wiki/George_Lakoff
George Lakoff. Don't Think of an Elephant: Know Your Values and Frame the Debate. Chelsea Green Publishing, 2004.
Mi fakas nek pri filosofio nek pri neurobiologio. Antaŭ kelkaj jaroj mi ekster-akademie studis ion pri psikologio kaj en la universitato mi lernis meĥanikon kaj homsciencojn, t.e. iom pri ĉio. Fakte min interesas la justico kaj la kultura diverseco. Rilate al tio mi redaktis kelkajn artikolojn en vikipedio, inter ili estas Baza enspezo, Neŭro-lingvistika programado, ktp. En debato pri la baza enspezo unu el la kolegoj alportis la referencojn pri Lakoff, kiun mi ne konis, same kiel Antonio Damasio aŭ la ĝenerala semantiko de Alfred Korzybski. Mi serĉis en interreto kaj rezultas ke tiuj tri homoj estas gravaj referencoj por Neŭro-lingvistika programado.
Kompreni la homan cerbon povas helpi la kunvivadon se la homoj kiuj celas forigi la malriĉecon, la militojn, la ĉiutagan perdon de kultura diverseco lernas kion oni devas diri por ke la aŭskultantaro ricevu la mesaĝon. Verŝajne tion nun uzas nur la dekstrularo kiuj celoj ne estas la samaj ol la maldekstrularo malgraŭ multfoje ŝajnas ne esti diferenco inter ili.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this comment 22 months ago.
Lluís says:
Kiel vi scias, Joan, mi klopodas pensi laŭ terminoj de Ĝeneralsemantiko. En tiu fako, oni ne parolas pri "emocioj" aŭ "ne-emocioj" (racio?). Tie oni ne dividas la 'motivojn' laŭ tiuj vortoj. Oni uzas aliajn pli ĝeneralajn, kaj pli konvenajn (en ĝs, laŭ ĝs): semantikaj reagoj de unua ordo, semantikaj reagoj de dua ordo, ... semantikaj reagoj de n-a ordo. Tiu ordoj analogias al la fazoj de la psiĥo-nerva procezo-kiel-tuto.
De la 26a paĝo de Science and Sanity: From a non-elementalistic point of view, which makes illegitimate any elementalistic verbal splitting of 'emotions' and 'intellect'., these processes must be analysed in terms of order, indicating the stages of the psycho-neural process-as-a-whole. Empirically, there is a difference between an 'emotion' which becomes 'rationalized' and 'emotions' invoked or produced by 'ideas'. The order is different in each instance, and if, in a given nervous system, at a given moment, or under some special condictions, the lower or giher nerve centres work defectively, the nervous reactions are not well balanced and the manifestations acquire a one-sided character. The other aspect is not abolished, but is simply less prominent or less effective. Thus, in morons, imbeciles, and in many forms of infantilism, the 'thinking' is very 'emotional' and of a low grade; in so-called 'moral imbeciles', and perhaps in 'schizophrenia', the 'thinking' may be seemingly 'normal', yet it does not affect the 'feelings', which are deficient.


Por kompreni tion, kion mi diris... ŝajne oni bezonas iom vastan enkondukon al la terminaro, kiun mi ne pretas doni. Ĝin brile donas la libro, kiun mi menciis. Eble iom utilas la esperanta traduko de la artikolo ĜeneralSemantiko (samnoma al la fako).
Posted 22 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Dankon, Lluís, pro viaj vortoj. Mi legis vian tradukon ĜeneralSemantiko sed mi devas ĝin relegi eĉ mi devas serĉi pliajn tekstojn ĉar mi ŝatas kion mi komprenetis. Tamen mi opinias ke unu afero estas kiamaniere la plejmulto pensas kaj alia afero estas kiamaniere estus pli konvena ke la homoj pensu. Sed mi konscias ke mi volas legi pri Korzybski kaj ĝenerala semantiko kaj poste mi revenos al la debato kiu certe lernigos min pri la afero.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Vi povas trarigardi la enhavon de ESGS www.esgs.org , ĉe "Bibliografio", en diversaj lingvoj. Angle vi trovos la originalojn.

Per mia mesaĝo pri 'emocioj', mi celis ke per uzo de faktofalsaj ("false-to-facts") terminoj, oni povas eniri multajn senelirajn diskutojn.

Ĝenerale, mi ne pensas ke homoj "aŭtomate rifuzas tion, kio ne kongruas al ili". Mi pensas ke cerbo agas defende pri ĉiuj ideoj fundamentaj je konduto. Do, se vi havas iun ideon kiu determinas vian konduton, vi ŝanĝos ĝin nur per forta racia peno. Mi imagas ke en la kapo, la nervaj vojoj rilataj al tiu ideo evidentiĝas fortaj kaj *gravaj* por multaj gravaj decidoj (decidoj rilataj al konduto).

Se ŝanĝi tiujn gravajn fidatajn ideojn pro ies babilo... tio postulas fortan laboron. Mi imagas ke la konvinkuto havas (simpligite) du saĝajn eblecojn:
- forgesi tiun novan diraĵon, ĉar la ĝisnunaj propraj ideoj evidentiĝis sufiĉe trafaj - se ili determinas nian konduton, ŝajne ni konsideras ilin trafaj. :) Tio povas konduki al stulta konduto, se ni ne kapablas racie rifuzi la novajn ideojn.
- racie kompreni la mison de niaj antaŭaj ideoj, kaj klopodi restarigi novajn nervajn vojojn (kutime per trejnado). Tio postulas tempon kaj penon.

Do, laŭ mi "pigremo" kaŭzas tiun rifuzon de novaj ideoj, kiun pridiras via originala teksto.

Vidu, ke mi rilatigas "sukcesan konvinkiĝon" (kiun via teksto pridiskutas) al "nerva trejnado". Via artikolo sugestas "aliajn metodojn" por konvinki. Do, se la aŭskultanto ne pretas ŝanĝi siajn ideojn, la konvinkanto povas mem provoki tiun nervan trejnadon, per (ekzemple) diversaj lingvaj metodoj (ĉu propagando ofta, ktp.). Tiu Goebbels ŝajne bone konis tiujn nervotrejnajn metodojn por sia konveno.

Nu, eble mi donas tro simplan version de la faktoj. Tamen mi klopodis skribi miajn konsiderojn rilate al via teksto.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Saluton Joan,

Interesa teksto.
Kiel komputisto mi iel komparis la aferon kun kreo de datumbazo.
Pri lingvoj en la cerbo de la plej multaj homoj estas tiel
reprenante la vortumon de rilataj datumbazoj:
estas du tabeloj: lingvo kaj lando
inter ili estas ligo
1:N de lingvo al lando. Lingvo estas parolata en 1 ghis N landoj*
1:N de lando en lingvo. En lando oni parolas 1 ghis N lingvojn.

Do kaj ni venas kun esperanto. Interpopola lingvo neniel eniras en tiun kadron.
En komputado se oni kreis datumbazon kaj fushis la tipon de rilato (1:N au 0:N ktp...) estas multega laboro reorganizi la tuton.

Do vershajne ankau en la cerbo tia reorganizo estas fortostrecha (neceso krei novajn vojojn inter la neuronoj kaj forvishi/forgesi malnovajn...).
Do char la nova informo "interpopola lingvo kiu rilatas al neniu lando" ne eniras la kadron, estas pli simple ne atenti ghin ol restrukturi la ideoreton.

*tio estas la bona kazo. En la cerbo de multaj homoj estas ke
unu lingvo estas nur parolata en unu lando. Pro tio ekzemple multaj retejestroj metas flagojn por elekti la lingvon. Kio estas pli konforma al la realo?
Ĉu "deutsch" aŭ meti flagon por Germanujo, Aŭstrio, Svislando?
Ĉu "english" aŭ meti flagon por Usono, Britujo, Aŭstralio, ktp...?
Ĉu "français" aŭ meti flagon por Francujo, Kanado, Belgio, Svislando ktp...?
Por la hispana lingvo kiom da flagoj oni devas meti!?
Kiu lingvo ligiĝas al la svisa, kanada aŭ belga flago?


Thierry
Interesighantoj pri la temo informado koncerne Esperanton vidu:
interpopolalingvo.inf.hu
Posted 22 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon edited this comment 22 months ago.
Joan Inglada says:
Mi dirus: Bravo Thierry!!! Ŝajnas al mi ke mi komprenis kiel vi, samsence, la tezojn de Lakoff, tamen mi volas legi kaj detale pripensi kion diras Lluis.
Mi intuas ke la afero konsistas trovi taŭgajn metaforojn por komuniki tion kio estas esperanto kaj tiuj metaforoj reenkadrigos la ĝeneralan koncepton pri interpopola lingvo en la homaro.
Ĉu ni ekestas en la vojo al la f.v.?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Atentu, ke Lakoff proponas uzi la samajn fimetodojn por enmeti 'bonaĵojn' en la kapojn de la homoj, kiuj ne kapablas mem alĝustiĝi al nova informo. Mi bedaŭre opinias, ke al tiaj homoj mankas, do, baza homa trajto, kiu devus distingi homojn de bestoj.

Mi ne konsentas pri la esprimo-maniero de Lakoff pri la problemo de nesukcesa alĝustiĝo, kvankam mi la problemon rekonas. Kaj certe mi ne konsentas je la solvo, kiun proponas Lakoff. Eble io tia okazas en Venezuelo, kie multaj (mi imagas) malbone instruitaj homoj voĉdonas por Chávez, eble pro lia populareco kaj popularemo, ĉu ne? (se taksi Chávez 'liberiga', kiel diras Lakoff).

Mi klopodus ke la homoj havu tiun homan trajton: alĝustiĝi laŭ nova informo, sen fimetodoj kontraŭ la malkapabluloj. Mi pensas ke necesas konsciigi al la homoj pri tiaj aferoj, por ke ili povu home reagi. Se oni uzas fimetodojn profite la pluan nekonscion... oni proponas kvazaŭ diktaturon de bonulo, ĉu ne? :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Certe la afero devas esti multe pli profunde studita. Mi konsentas kun vi pri tio ke estas tute ne akceptebla uzi firimedojn por bonaj celoj. Gravas ambaŭ la rimedoj kaj la celoj kaj ambaŭ devas respondi al respublikana virto.
Permesu al mi iom da tempo, du tagojn, kaj mi klopodos enprofundigi kaj klarigi miajn ideojn. Ĉi tiu debato esperigas min!!!

Ja la aferon mi vidas sufiĉe faka. Mi ne kapablas enprofundiĝi en ĝin. Ĉar en Esperantujo estas fakuloj pri psikologio tre gravaj, eble ni devas demandi ilin, se tio entute eblas.

Vidu: Claude Piron, lingvisto kaj psikologo (eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron) kies gravan prelegon en Boulogne-sur-Mer-2005 estas rete legebla tie: boulogne2005.online.fr/eo/raportoj/prel_piron.htm de kiu mi eltiras: "... La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, ... ĝi blokas la kapablon imagi. Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas..."

Vidu ankaŭ: Ruben Feldman Gonzalez, kiu estas psikiatro-neux­rologo en Usono, kandidato al Nobelpremio pri Paco kaj aŭtoro de libroj pri Psikologio kiel "La Nova Paradigmo en Psikologio", elŝutebla tie: percepcionunitaria.org/eo/doku/850000_la_nov_para_en_psiko.doc
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Tre interesa temo kaj reagado! mi kutime pensas ke, unu el plej efikaj metodoj por vere kaj fekunde transdoni niajn vidpunktojn estas uzi la sistemon de la trojĉevalo, tio estas, regali aliulon per rekono de ties valora pensmaniero kaj disvolvi niajn teoriojn interne de ĝi.
Laŭ mia kompreno, homa cerbo estas strukturita en milita maniero (praa defendosistemo kontraŭ la danĝera vivmedio) do, ni ĉiuj havas protekto-ŝildon kaj kutime en hom-al-homaj diskutoj ĉiam antaŭas la ŝildoj. Tio evidentas ekzemple en la debatoj de "niaj" politikaj reprezentantoj, kiuj ne dialogas sed simple frappuŝas siajn ŝildojn.
Bedaŭrinde, ĉi tiuj analizoj kaj konsideroj (kiom eble taŭgaj ili estu) ne estas facile disvastigeblaj. Do, mi ne havas grandajn esperojn ke okazos iaspeca revolucio sur firma bazo. Fakte dum nia historio okazis diversaj, ĉefe politikaj sed ne nur, revolucioj kies rezulto estis apenaŭ pozitivaj, kvankam verŝajne estis neeviteblaj kaj konvenaj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Mia penso ĉiam sufiĉe fluas inter determinismo kaj maldeterminismo. Ĉu la vivo, la aferoj, la bonaj agoj sukcesas pro nia agado ĉu ĉar estas taŭgaj kondiĉoj por la sukceso. Mi eĉ dubas rilate al tio ĉu nia agado favorus la plejmulton aŭ tutsimple ĝi favoras nian viv-lernadon. Ĉar mi opinias ke mi malfacile solvos ĉi tiun dubon mi decidis elekti etikan konduton. Sed nun venas alia dubo: Kio estas etiko? Ĉu estas etike uzi la metodojn de Lakoff? Ĉu etikas uzi trojĉevalon? Oni scias ke la kredoj blokas la cerbon. Aŭ tio ke la ripetado de falsaĵoj fine iĝas dogmaj veroj. Eble lerni psikologion por kompreni la homan cerbon kaj laŭ tio trovi la plej taŭgajn metodojn por ke la plejmulto ricevu nian mesaĝon, estus la plej honesta maniero agi. Sur la sama kriterio ni povas trovi la manieron etike komprenigi al la plejmulto la malbonintencajn mesaĝojn.
Tiumomente mi opinias ke mi ĵus eniras la eraran rondon aŭ magian rondon aŭ inferan rondon aŭ diablan cirklon, definitive senelirejon. Determinismo aŭ kio?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Laŭ mi necesas eduki al la homoj tiel, ke ili scipovas *aktive* kompreni kaj peti pluan informon, por mem konkludi. Ĉiu komprenu kiom eble la funkciadon de sia korpo, lige kun la vivospertoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Laŭ ReVo, eduki: Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo, kaj kiel ekzemplo estas: "oni edukis lin kiel idealiston"
Ĉu ĜeneralSemantiko estas ilo por "neŭtrala" edukado? Se jes, ĉu eblus iom praktiki en ĉi tiu forumo pri ĜeneralSemantiko?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Eble mi devis uzi la vortojn 'instrui', 'klerigi', ktp., kaj ne 'eduki'. :)

Laŭ mi eblus iom paroli pri ĜeneralSemantiko... Ĉu mi starigu novan grupon de ipernity pri tio?

Se vi membrus en livejournal.com, ni povus diskuti pri tio ĉe gxo_so.livejournal.com , kie mi diskutas de tempo al tempo.
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...