Joan Inglada Published on November 18, 2007
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?
Posted on December 17, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"
Posted on December 17, 2007
1 comment (latest 23 months ago)
Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko
Posted on December 17, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
La materiaj kondiĉoj de la libereco.
Posted on November 26, 2007
1 comment (latest 23 months ago)
Doktoro Philippe Van Parijs: Esperanto ne estas justa.
2 comments (latest 11 months ago)
La lasta arbaro
Posted on October 28, 2007
Toni Albà
Posted on September 29, 2007
1 comment (latest 17 months ago)
Kia vetero nun kaj peza atmosfer', kia estos veter', kia iĝos vesper'?
Posted on October 14, 2005
1 comment (latest 22 months ago)
KAFE-2000 raporto.
Posted on July 16, 2000

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 249 times

Doktoro Philippe Van Parijs: Esperanto ne estas justa.

Sunday November 18, 2007 at 01:37PM

Mi hodiaŭ skribas pri doktoro Philippe Van Parijs (pli larĝa artikolo en la angla vikipedio ), belga ekonomikisto kaj filozofo. Li estas profesoro de la universitatoj de Louvain-la-Neuve kaj Harvard. Tutmondan konatecon li havas kiel defendanto de "baza enspezo" kaj prezidanto de BIEN (Basic Income Earth Network=Monda Reto por la Baza Enspezo)

Li partoprenis nitobe-ajn forumojn, kune kun Humphrey Tonkin (US), Mark Fettes (CA), Robert Phillipson (DK), Francois Grin (CH). Li eĉ konatiĝis kun Seán Ó Riain, la prezidento de EEU.

Li nun verkas la libron Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo). Jen la prepara (pdf-a) versio de la kvina ĉapitro de la libro: “Lingva diverseco: Kio ĝi estas? Ĉu ĝi gravas?
Oni scias ke li konsideras ke esperanto ne estas justa lingvo por la homaro.

Antaŭ 3 jaroj, bedaŭrinde, mi maltrafis lian prelegon "“Social Europe: The Linguistic Challenge” en Barcelona Universitato. Mi demandis al konatulo kiu organizis ĝin ĉu li havas resumon aŭ io ajn, kaj li sendis al mi la tekston de la prelego, en la franca, en pdf-a formato: Europe multilingual.

Tiu konatulo mia, kiu membras en la plenumkomitato de Retejo por la Baza Rento kaj estas profesoro de la Sociologia Departamento de la Autonoma Universitato de Barcelona (UAB), diras al mi ke, "...efektive, Philippe ne kredas ke esperanto estas la solvo por tutmonda lingva justeco." Krome ankaŭ sciigas min ke Van Parijs faris ankaŭ kurson en la Universitat Pompeu Fabra (24-a de aprilo 2003), en kiu uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝis pdf-e interrete, sed dank' al Onagrino mi sciis pri ĝia malapero. Bonŝance mi havis ĝin ĉe mia komputilo kaj ĝin mi alŝutis en mian blogon.

Jen la esperanta referenco, kiun mi tradukis.

En ambaŭ tekstoj Van Parijs montras sian teorion pri la nejusteco de esperanto.

En la hispana mi trovis pdf-an dokumenton de Alejandro Pérez Vidal en kiu Alejandro Pérez parolas pri la penso de Van Parijs.



2 Comments / add your comment?

Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Europe's three language problem ne plus estas trovebla en
www.law.nyu.edu/clppt/program2003/readings/vanparijs.pdf

Kio mi opinias pri Van Parijs?

Tre simple: li estas en la kampo de lingvistiko, ekvivalento de Bernard Madoff, tiu usona financisto kiun oni ne senmaskigis pli frue, ĉar li havis multajn amikoj, kaj laij mensogoj estus disfaliginta la tutan sistemon. La domaĝo estas 50 miliardoj de dolaroj... Kiun pagos la pli malriĉaj...

Same estas en la kampo de lingvistiko kaj lingvoj: ne ĉiuj estas honestaj, kelkaj friponas!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Kara Onagrino, dankon pro via komento. Laŭ mi Van Parijs havas kontraŭdirojn kiel ĉiu homo. Mi ŝatas ke li defendas la Bazan Enspezon kio krom esti justa afero multe helpus pri la malriĉeco de tiom da homoj.
Bonŝance mi havas la dosieron pri la tri lingvaj problemoj de eŭropo kiun mi jam alŝutis tie www.ipernity.com/doc/joaningladaroig/3649560.
Tamen en tiu alia skribaĵo www.ipernity.com/blog/joaningladaroig/33512 mi tradukis la parton pri esperanto de tiu dosiero.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...