Saluton,

La Muzeo de Esperanto de Subirats, situanta en Katalunio, enhavas la plej gravan gazetotekon de la mondo rilate al kompletaj kolektoj de esperantaj revuoj; konkrete preskaŭ la duono de la 15000 kolektitaj, respektivaj al 4000 gazet-kapoj. Ĉi tiu muzeo-biblioteko-gazetoteko, kiu entute havas 25000 elementojn, 9000 el kiuj estas libroj, situas inter la unuaj dek de ĝia genro ene de la dek kvino de la plej gravaj de la mondo.

Oni proponas ke la konstruota Publika Biblioteko enhavu tiun kolekton ĉar la posedanto ne deziras teni ĝin. La 8an de oktobro, ĉe Subirats, ni faros publikan prezenton de nia agado apoge al la propono kaj ni bezonas montri al la ĉeestantaro vian subtenon.

Mi estas unu el la administrantoj de la paĝo de ŝatantoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats ĉe Facebook kaj de la grupo de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats ĉe Ipernity. Bv. fariĝi fejsbuka ŝatanto kaj aliĝi al la ipernitja grupo.

Bonvolu diskonigi ambaŭ al viaj amikoj.

Antaŭdanke, pro via subteno, salutas vin,
Joan Inglada