Ĉu vi ne iris KAFEn? Bedaŭrinde!

Emocio grandis, sed se oni devas raporti oni devas apartigi emocisentojn. Pro tio mi decidis ne raporti tute sekve kiam mi revenis hejmen post KAFE, ĉar mi pensis ke mi devis lasi la tempon pasi kaj kun longtempa perspektivo esti pli objektiva. Mi planis tion fari dum aŭgustaj ferioj sed finfine mi devis labori, krome eksterordinare, kaj tiu stresanta agado malsanigis min. Nun, ekde mia tempa labora malkapableco mi klopodos raporti pri KAFE, ĉar krom ŝati tion fari, tion mi promesis al KE-redaktoro. Aparte, mi ne havas bonajn fotojn ĉar mi ne konas sufiĉe mian novan fotilon kaj mi eraris en la elekto de la filmoj. Tamen iamaniere mi klopodos digne solvi la aferon.

La afero raporti ne temas nur pri objektiveco sed ankaŭ pri rigoro kaj ĉi tio prezentas aldonitan problemon. Mi amas arton, mi amas muzikon, teatron, plastikon, ktp, sed ĉu mi kapablas kaŭ (kaj/aŭ) rajtas raporti pri arto, plie pri kategorie alta festivalo?

Ĉiukaze, mi opinias ke Kategorie Alta Festivalo en Esperantujo povus ankaŭ esti la signifo de KAFE, t.e. Kultura Arta Festivalo de Esperanto.

Dum 5 tagoj, de la 5a ĝis la 9a de julio okazis tiu grandaĵo. Pli ol dudek koncertoj, oficialaj kaj alternativaj, pluraj teatraĵoj (muzikaj, tragikaj, kabaretaj, dancaj, fabelaj, mimaj, ktp), atelieroj diversaj (danclernado, jogo, verklernado, pentrado, interreto, matematikaĵoj, muziko, ĥorkantado, kuk-kuirarto, ktp), tagĵurnalo,kulturekskursoj (Tuluzo historia, Kosmocentro, Albi), forumoj (artaj, literaturaj, ktp), omaĝoj ktp.

Por pliaj detaloj oni povas viziti la ttt-on de KAFE ĉe perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/eo

Ĉar estis paralelaj aranĝoj kaj mi devis foriri la 9an matene, mi nur imprese priskribos tion kion mi ĉeestis kaj kompreneble tiel skize kiel mi kapablas.

La Kompanoj muzika kaj teatra grupo el Bordozo. Laboro ekzemplige nesuperebla, muziko serioze kaj profesie sinoferema. La grupo prezentis sian lastan KD-on, Survoje, muzik-teatra verko, originale verkita en esperanto, en kiu partoprenas homoj el ĉiujj aĝoj. La rolantaj Kompanoj: Marie-Pol Rabiller, delikate sobra, Thierry Faverial, profesie pasia, Fabrice Morandeau, muzikisto el la animo, Marcel Redoulez, ŝvitas homaramajn kvalitojn. La kunkantantoj estis absolute kortuŝaj. Pedagogie.

Jomo "Sola" akustika kantri-roko sed ĉefe amuziga kaj distriga. Jean-Mark Leclerc estas granda reganto de la scenejo kaj ankaŭ de la publiko. Artisto kompleta, plurlingva, tre bona kantisto kaj ne malpli bona gitaristo, almenaŭ por akompani siajn kanzonojn. Plezurege.

Muziko kaj Danco. Kim J. Henriksen prezentis dancospektaklon La hundo lumas. Ĉi tiu denaska esperantisto oferis al ni totalan spektaklon. La verko de Kim fluas inter infaneco kaj maljuneco, iras de la humoraj al la seriozaj aspektoj kaj de la klaŭnaj al agresivaj momentoj, travivante ĉiujn seksojn. Muzike ni povas aserti ke La hundo lumas akordiĝas kun unu el la plej nuntempaj artaj tendencoj, la arta reciklado. Li uzas -aŭ pli ĝuste re-uzas- diversajn esperantajn- aldona merito- muzikaĵojn el la lastaj kvardek jaroj.Arte

Solotronik-Elektronika tekno-muziko.Unuopa muzikgrupo. Edu Vargas, entuziasme sed maltrankvile, prezentis sian albumon Polimorfia Arkiteknia, per kiu li montras sian seriozan laboron -li asertas- en la esploroj de tiurilate nova muziko, kiu ankoraŭ ne havas sufiĉajn adeptojn. Polimorfia kaj Arkiteknia ne estas ambaŭ originalaj vortoj, laŭ la artisto asertas ĉe la prezentado de la KDisko; Krzysztof Penderecki (1933), nuntempa komponisto havas orkestran komponaĵon nomita Polymorphia for 48 players (1961). Ekspekte.

Okazis omaĝa ceremonio por transdono al D-ro Albault de memorlibro De A al B -al kiu kontribuis dudeko da aŭtoroj- okaze de lia 75-a naskiĝtago far' R. Haupenthal, kompilanto de la libro, kiu reliefigis ke D-ro Andre Albault, krom pluraj jardekoj de daŭra aktiveco, estas aŭtoro de eseaj libroj, studoj pri la Fundamento, vortaro franca-esperanta, ktp.

Teatro Espero prezentis la spektaklon Aniaro de nobelpremiito Harry Martinson (Svedio) tradukita de William Auld (Britio) kaj Bertil Nilsson (Svedio) kompilita por spektaklo de Gunnar Gällmo (Svedio). Jerzy Fornal, aktoro multfaceta kun rimarkinda karaktero, vivigis al ni spektaklon 45-minuta, konsistanta el universa detruo, iom romantika, ni opinias, ĉar eĉ roboto ne eltenis la detruon. Filozofian mesaĝon oni povas eltiri pri rilato inter privataj universoj kaj propraj cerboj. Pensige.

Ĵak Le Puil. Kanzono laŭ franca stilo, oni anoncas; eĉ akcente mi aldonus. La dojeno de la e-artistoj atingis rapide niajn korojn. Lia sola sursceneja ĉeesto kaptis rapide kaj ĝisfine nian atenton. Lia aŭreolo plenigis la teatrejon. Li kantis antologie kaj ĉio sonis ĉarme, ironie, serioze, proteste…, Vive

Uchjo Duchesne rakontas ... Teatro Krizalido prezentis spektaklon konsistanta el rakonta kaj kanzona dramaturgio pri la Pariza Komunumo okazinta de la 18-a de Marto ĝis la 26-a de Majo 1871. Arno Lagrange, elan-rakonte, kun akompano de Kim J. Henriksen kaj JoMo (Jean-Mark Leclerc), muzike kaj kanzone -kaj kvalite, kiel kutime-, reprezentis sursceneje tiun eventon pri la justecaj revoj, la suferoj kaj la buĉado de la laborist-movadanoj. Revolucie.

Kore prezentis sian lastan K-diskon Kia Viv'. Estis granda surprizo: Unue, vivi la ĉarman etoson kreita inter muzikistoj kaj publiko. Due, malkovri en nia esperanta mondo tiun altkvalitan muzikgrupon pri rok-varietea stilo. Trie, rimarki la eksterordinaran voĉon de Kris. Kvare, konstati ke oni estas antaŭ ensemblo de spertaj, kompetentaj kaj altbonkvalitaj profesiaj instrumentistoj. Kaj kvine, atesti la pasion de la kantisto por la muziko, por esperanto, por la vivo finfine, kune kun la totala kompliceco de la aliaj muzikistoj. Revelacie.

Tiuj foraj nunaj trobadoroj Jhomart kaj Natasha alvenis en la landon de la pra-trobadoroj kaj okupis ilian belkantan podion; elfore venis kaj forigis ilin dum ilia prezentado. Rafinita muziko.Voĉoj fragile teneraj. Tekstoj subtilaj kaj delikataj. Verkoj entute plenaj de efektoj kun gusto el diversaj muzikaj kaj kantaj stiloj mondaj kio kune kun la lingvo faras ke ilia arto celas ne nur internaciecon sed ankaŭ homaramon. Enamiĝe.

Ĉu vi pretas por la veno de Dolcxamar? La novaĵo ne estas ke oni rep-hiphopas kaj umas eĉ en esperanto sed ke tion Dolcxamar faras malfacilsupereble. Tiu finna muzikgrupo plenigis la teatrejon per tiu nuntempa muziko. Ĝiaj ritmoj freneze dancigis la ĉeestantojn kiuj ne haltis sekvante la muzikon kaj la drumbatadojn ĝis la fina elĉerpiĝo. Ŝvite!

Ne nur ŝvite, sed ankaŭ ribelige terure bruegadis Trash Bog' kaj Hom-Faktor', mi supozas, ĉar mi ne memoras, sed tiuj estis la programitaj. Mi konsentas kun ili pri la enhavo de iliaj tekstoj kaj pri la senco de ilia bruo. Ili pravas: la maltoleremo, la hipokriteco, la ekspluatado, la mensogo, la avareco, la malamo, ktp, ĉiutage estas pli kaj pli abundaj. Rememoru nur la lastatempan "akcidenton" de la rusa submarŝipo en kiu sufokite mortis 118 homoj kaj neniu scias pro kia ŝtata kialo. Rememoru ankaŭ la monkompenson de 4.400 milionoj da pesetoj donitan al la antaŭa ĝenerala direktoro de la hispana kompanio Telefónica dum ekzistas homoj al kiuj oni neas glason da akvo. Aŭ ĉu la tekstoj de tiuj bruuloj ne pravas dum 20% el la homaro malŝparas la 80% el la mondaj vivrimedoj kaj la 80% el la loĝantoj de ĉi tiu blua planedo malbonvivas senrajte al preskaŭ nenio sed suferas ĉiujn klasojn de malsanoj kaj mankoj kaj mortas pro malsato? Kotopoe?!

JoMo kaj Liberecanoj eksplode rokenrolis kaj revolucie entuziasmigis la junajn kaj tiujn ne tiom junajn ĉeestantojn. Ruĝnigre kantis kaj dancigis nelacigeblajn revoluciulojn -almenaŭ spirite. Kaj sukcesis. Ilia stilo humur- kaj homarama revivigis la ĉiamajn protestojn kaj depostulojn paralele al invito sinamuziĝi kaj, ankaŭ grave, muzik-altkvalite. Spiritviglige.

Kiam tiel aplombe rokmuzikbando koncertas, oni povas aserti ke oni estas antaŭ veterana muzikgrupo. Se krom tio la ensemblo tiel serioze, nur-esperante kaj poezie muzikas oni devas aserti ke oni sin trovas antaŭ la plej veterana esperanta muzikgrupo Persone. La plej certa elmontrado ke oni regas aferon konsistas el memfido kaj senŝanceliĝo; tio plus kapableco estas sinonimo de kvalito, tial de ĝuo, ambaŭflanke, kaj de la aŭskultantoj kaj de la interpretistoj. Je la fino oni rimarkis tian internan rideton ĉe la vizaĝo de la ĉeestantoj .Iom nostalgie, sed tre agrable kaj tre kontentige.

Se vi ne spektis la kabaretaĵon Fraŭlino Emily Barlaston O.B.E. (Ordeno de la Bruta Imperio), la plej bone-konata emerita Angla Prima Donna Dissoluta, mi povas aserti ke vi ne povas diri, ke pri kabaretaĵoj vi jam vidis ĉion. Tute ne. Serĉu en la vortaro ĉiujn adjektivojn pri teatro larĝe, alte, longe, tempe kaj multdimensie kaj apliku ilin al ĉi tiu teatraĵo.. Jes, ĉiujn adjektivojn, mi tute ne troigas. Ekde diboĉo ĝis inteligento tra ironio, ĉarmo, absurdeco, humuro, tekniko, aparta talento, publika partoprenigo, ktp, ĉio spicita per glaso post glaso da medicina(?) gorĝa lubrikado igis la lirikan, kabaretan, skeĉan spektaklon perfekta, tute nekomparebla. Neforgeseble.

Mi memoras pri Solen' de kiam kun Arno Lagrange -Teatro Krizalido- prezentis la teatraĵon Ĉu dio bojas? ĉe la Kataluna Kongreso de Esperanto de Sant Cugat en 1985. Se tiam Solen' estis impresa, nun ŝi estis superba kaj mirinda ĉe la teatraĵo eltirita el evento, Lasu la neĝon fali, de Pierette Dupoyet, fenomena verkistino, aktorino kaj direktorino de la franca teatro kaj veteranino de la Festivalo Off de Avinyò (Okcitanio), kie ŝi prezentis ĝin - Laissez tomber la neige! - pasintjare, kun postaj reprezentadoj tra la tuta mondo.

Temas pri krimsimulado kiel frenezaĵo kiu enfermigas virinon en psikiatrian hospitalon. La ago okazas en dormoĉambro kiun ŝi nomas ĉelon. Ĉi- momente la intrigo elstariĝis, la spektatoro rilatigas ĉambron al malsanulino kaj ĉelon al krimulino. Post vana klopodo montri sian resaniĝon kaj post ok izolecaj jaroj ŝi redaktas depozicion por klarigi sian ruzaĵon kaj postuli enkarcerigon. Ŝi implikas la spektatorojn kiel atestantojn, sed… ĉu oni povas senpune ludi kun la frenezo? Ĉu oni eliras mens-senvunde post ok jaroj enfermita? Majstre.

Kanti al la diverseco, al la homaramo, al la kunamantoj, al la vivamo finfine, estas tio kion faras Jacques Yvart. Li rimarkigas al ni la bonon de la mondo por ke ni kapablu ĝui ĝin. Enamiĝinta de la maro ĉeestas fiŝkaptistajn kantajn renkontiĝojn kie li konatiĝis kun la membroj de Kajto, kiuj enkondukis lin en e-on. Ne estas necese diri ke li estas arta filo de Georges Brassens ĉar sia haŭto transpiras lian poezion. Trobadoro mondcivitana portis al KAFE tenerajn mesaĝojn el la tuta mondo. Kortuŝe.

Kajto ludas popolajn instrumentojn por akompani siajn, frisajn kaj nederlandajn krom multlandajn kanzonojn. Ili ne nur ĝuas multe kion ili faras sed scipovas transporti ilian ĝuon en la koron de la geaŭskultantoj. Belaj voĉoj akorde kun tre bona kombino de instrumentoj vivigas en la publiko la esencojn de ilia kulturo. Krome, Kajto kunkantis kelkajn kanzonojn kun Jaques Yvart kaj, dimanĉe matene, instruis frisajn popoldancojn, kion la ĉeestantoj multe ĝuis. Ĉio kune estigis tre bonan etoson. Varme.

Eksterprograme, trapasis la festivalon pola koruso, nur unuhoron dimanĉe matene. Alvenis aŭtoĉare, survestiĝis kostume kaj tre vigle, entuziasme kaj belsone plenigis la belan sunan matenon per des pli belaj kantoj. Kiam foriris, tuj post la ĝojiga kantado niaj koroj parte kuniris. Birdfluge.

Bedaŭrinde estis aliaj programeroj kiujn mi ne povis ĉeesti: Kaj Tiel Plu, Desperado, Edith Van de Roest, Véronique Girard, Les Footeuses de Oaï, Vigla Muziko, ktp. eĉ forumoj, atelieroj, ktp, kiel Jogo gvidita de Rose-Marie Lavaud, Ĥorkantado gvidita de Zdravka Bojcheva, Trajno Fabelo gvidita de Marcel Redoulez, Pentrado de la Trajno gvidita de Isabelle Jacob kaj Claudine Pomirol, Popoldancoj gvidita de Kim Henriksen, Eŭskaj Popoldancoj gviditaj de Rafa Blanco, Verkado, baza ateliero gvidita de Liven Dek, Matematikaj Ludoj gvidita de Jacques Caubel, Ritmoludoj gvidita de Thierry Faverial, Artista Forumo gvidita de Marcel Redoulez, Vizito de la urbo Tuluzo gvidita de Catherine Gallego kaj Jacques Caubel, La Kolekto 2000 sur la reloj gvidita de Marcel, Bruno kaj la infanoj, Ĥorkanta Koncerto post la staĝo gvidata de Zdravka Bojcheva helpe de Marie-Pol Rabiller, Chalaparta Pirinea muzikilo gvidita de Rafa Blanco, Literatura Forumo ,la grupo NIFO, sciencfikcia libroserio "Sferoj", gvidita de Miguel Gutierrez, Vizito de la Kosmo-Muzeo gvidita de Jacques Caubel. ktp.

Anekdote mencii la prezentadon de la tiel nomata "Ibera skolo" fare de Liven Dek, kie li prezentis la membroj laŭ kulturoj, t.e., Gonçalo Neves el la portugala, kaj Georgo Camacho, Liven Dek, Miguel Fernández kaj Abel Montagut el la hispana. Laŭvorte.

Mi kore kaj sincere gratulas kaj dankas la KAFE-teamon kaj la gekunlaborantojn, kies nomojn mi ne volas mencii ĉar certe mi forgesus iujn, pro tiu nemezurebla organizado. Dankon al ĉiuj

Speciale meritas ke mi parolu pri Marcel Redoulez, kiu krom membriĝi ĉe La Kompanoj estis la homo pli gratulita kaj dankita de la artistaj grupoj pro liaj tradukoj aŭ lingvohelpoj. Plie li gvidis atelierojn kaj forumojn kaj respondecis pri la tagĵurnaloj. Tian grandan kunlaboron nur eltenas homo kun specifaj elstaraj ecoj. Marcel disradias Freinet-movadajn kvalitojn. Mia unua partopreno en internacia esperanta aranĝo estis ĉe Freinet-movada medio kaj krom ricevi grandan impreson mi eklernis distingi tiujn specimenulojn. Gratule.

Finfine diri ke KAFE estis kategoria evento.Ne estis anekdoto. Floreal Martorell, atingis la arenon de l' kategorio. Tion faris li, la granda, rimarkinda, giganta, kolosa organizanto, nekomuna kaj unika impresario, kun la kunlaboro de ĉiuj, geartistoj, teamo kaj gepartoprenantoj. Krom diri ion kulture novan, en la raŭmdeklaracia senco, oni povas aserti ke ankaŭ en tiu fako, esperanto-movado atingis unuan nivelon. Nepre daŭriginda!!!

Joan Inglada

Vilanova i la Geltrú (publikigita en Kataluna Esperantisto ??-2000-a)