TRADICIAĴOJ

La tradicia muzika kataluna ensemblo estas nomata "COBLA" (p. kobla) (mi provas esperantigi ĝin per koblao), en kiu elstaras la blovmuzikiloj, kiu ludas la diversasjn popolajn dancojn, specife "SARDANA"-n. Ĝi konsistas el dekunu muzikistoj kiuj ludas la sekvantajn instrumentojn: bekfluteto kaj tambureto, ludataj de la sama muzikisto, du muzikiloj nomataj "tiple"-oj (1), du pluaj nomataj "tenora"-oj (1), du trumpetoj (2), du baritonaj "fiscorn"-oj (p. fiskorn') (2) kaj (3), klava trombono(2) kaj kontrabaso.

La binomo bekfluteto-tambureto, bazo de la koblao, troviĝas ĉie en Eŭropo de la pratempo. En la dekvara jarcento troviĝas trobadoraj koblaoj tri aŭ kvar muzikistaj (4). La kataluna koblao, simile al blovensemblo kiu akompanis la eŭropan altrangan dancon en la dekvina jarcento havas instrumentojn de la tenora registro, kiuj okupas la centran parton.

Pep Ventura (1818-1875), nomata Pep de la Tenora, transformis kaj stabiligis la koblaon rilate al ĝiaj esencaj distingigaj ecoj. Ventura enkorpigis la kontrabason kaŭj donis al la tenorao la esltaran rolon. La muzikiloj moderniĝis kaj la koblao prezentis al komponistoj riĉan kampon de sonoraj eblecoj.

"La Principal de la Bisbal" koblao fondita en 1888, estas unu el la plej famaj nuntempe. Unu el la plej malnovaj estas la koblao de Miquel Giĉ (p Mikel Ĵik), kiu koncertis en 1854 en la "Liceŭ" (p.liseŭ), mondfama operejo de Barcelona, kiu forbrulis komence de ĉi-jare.

(1) "Tiple" kaj "tenora" koncernas al la evoluigo de "GRALLA" (p. gralja), kiu estas la ĉefa tradicia kataluna muzikinstrumento kaj aspektas kiel ligna ŝalmo kun dulingeta anĉo. La unua havas soprana registro kaj la dua tenora, kiel oni povas koimpreni. Ambaŭ havas la samajn muzikeblecojn ol la modernaj instrumentoj.

(2) Antaŭ ol la ekzisto de la metalaj instrumentoj la koblao konsistis el nur la lignaj muzikiloj kaj la unua metala kiu eniris en la koblaon estis iu speco de malevoluigita trombono sen klavoj. Tiutempa koblao estis nomata "COBLA ANTIGA" (p. kobla antiga) (malnova koblao).

(3) "Fiscorn" estas kiel trumpeto sed kun la korpo pli larĝa, kaj ekzistas en la tenora, baritona kaj basa registroj. Similas al angla "fluegelhorn". ĝi estas tre popola en la Princlando Katalunio.

(4) Tambureto kun du aŭ tri "gralla"-j.

Miquel Gonzalez (p. mikel' gonsales), amiko mia, folklora muzikisto, kiu apartenas al ensemblo "Grallers de l'Acord" kaj ankaŭ ludas gralla-n, donis al mi kelkajn notojn por supraĵe klarigi la evoluon de nia muzika folkloro:

La evoluo de gralla al tenora kaj tiple estis rilate al tradicia kataluna muziko kiel dueĝa armilo. Unuflanke la evoluo estis bona el la muzika vidpunkto. Multaj komponistoj sin dediĉis al komponado de sardana-j kaj aliaj komponaĵoj por tiu renovigita kaj muzike multebleca koblao. El la alia vidpunkto la tradicia muziko surbaze de gralla konstante malsupreniris kaj kiam la faŝisma epoko, la grall-istoj preskaŭ malaperis.

Antaŭ 25 jaroj, alia amiko mia, Xavier Orriols (p. ŝavier' orriols') ege amanto de etnologio, sin dediĉis en la libertempo al konstruado de gralla-j kaj de tiam refloris en urboj kiel Vilafranca del Penedès, Vendrell, Tarragona, Valls kaj Vilanova i la Geltrú, areo kie tradicie ekzistis alia tradiciaĵo kiu estas la konstruado de homaj turoj.

De tiam kaj kun la rehavo de nia politika aŭtonomio, iom post iom oni rehavigis al ni nian tradician folkloron. Diversajn aspektojn de tipa kataluna ĉeffesto -ĉikaze la nia de Vilanova i la Geltrd vi trovos en la prelego "Invito al la festo", tradukita esperanten de mi, kiu estas tre klariga kaj kleriga pri la signifo de nia popola kulturo.

Klarigoj pri la homajn turojn: 4x8 signifas 8 etaĝoj el kvar homoj ĉiu, escepte la tri plej altaj kiuj ĉiam estas 3 aŭ 2+1+1. La malfacileco pligrandigas rekte proporcie al la kvanto da etaĝoj kaj malrekte al la kvanto da homoj en ĉiu etaĝo. Ekzemple: la plej malfacilaj estas 1x6, 2x8, 3x9, 4x9 kaj 5x9; krom tio estas variaĵoj diversaj kiel unuetaĝa kaj duetaĝa plifortigo, suprenigita de malsupre, 5X7 (3x7+2x7) supren kaj 1x5 malsupren, ktp.

En la urbo Berga estas Patum la tagon de la Difesto "Corpus Ĉristi", ĵaŭdon kaj la sekvantan dimanĉon. La nomo estas la onomatopeo de la sono de la granda tamburo "Pa-tum'" kaj konsistas el la jenaj intermezoj: danco de turkoj kaj ĉevaletoj, batalo de anĝelo kaj demonoj, dancoj de diversaj bestoj gigantaj kaj mitologiaj, drako, mulinego, aglo, danco de nanoj, de gigantoj kaj fajra apoteozo.

Mi esperas ke ĉio plaĉos al vi. Plej sincere via.

Joan Inglada i Roig.