ZAMENHOF - LA UNUA RAŬMISTO

En la ĉi-1996-a jara Zamenhofa festo ĉe UNESKA AMIKKLUBO prelegis la tre eminenta verkisto Manuel de Seabra pere de, ni diru, escepta prelego.

Dekomence li asertis ke la, de tempo al tempo, ŝajne akrega disdivido de esperantistoj inter finvenkistoj kaj raŭmistoj reale estas nur supraĵa do ĉiu esperantisto enhavas ambaŭ kvalitojn. ĉiu esperantisto deziras enprofundiĝi en la lernadon de la lingvo kaj ĝian evoluon kaj samtempe ĉiu esperantisto deziras la finan venkon.

Mi relegas la Manifeston de Raŭmo, kaj pensfadene kun kio Seabra eksponis mi trovas diversajn partojn en ĝi kiuj efektive tion montras:

"... la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna, nek esenca dum la 80-aj jaroj ...". Tio povas signifi ke "la oficialigo" povas esti verŝajna kaŭ esenca alimomente. "Ni celas disvastigi Esperanton pli kaj pli ...". Tio povas subkompreni la finan venkan deziron. "Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo...". Tiamaniere finfine ni asimilos la tutan homaron, ĉu ne? "... komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo,...". Tio volas diri ke ni celas la mondon, ĉu vere?

Ke la plejmulto de la raŭmistaj celoj estas partoprenitaj de ĉiuj esperantistoj ne estas malfacile elmontrebla ĉar ĉiuj interkonsentos ke Zamenhof mem estis la unua raŭmisto ĉar li jam celis kontaktojn inter ordinaraj homoj, kontaktojn sendiskriminaciajn, kaj tio pere de komuna lingvo estas novtipa internacia kulturo. Krom tio li havis klaran koncepton pri la kultura valoro de lingvo kaj pro tio li men tradukis tre gravajn literaturaĵojn -poeziajn kaj prozajn.

Mi ne scias de kiam esperantistoj konscias pri tio ke Esperanto estas propedeŭtika por lingvoinstruado sed mi povas aserti ke antaŭ Raŭmo, en mia klubo la klera esperantisto s-ro Bruno jam parolis al mi pri tio.

Tio, ŝajnas al mi, tute ne volas kontraŭstari la Manifeston de Raŭmo, ĉar mi mem estis kaj estas entusiasma propagandisto pri ĝi. La genia valoro de la Manifesto estas, laŭ mi, la kapablo elmontri al esperantistaro la ekziston de krizo de identeco kaŭze de la kontraŭdiroj inter la reala mondo kaj la dezirata -ĉar necesa- de ĉiuj .

Post tiu enkonduka interesa parto la preleganto, kiu asertis ŝati nek prelegi nek aŭskulti prelegojn sed partopreni kolokvojn, atingis la plenplenan atenton de la ĉeestantoj.

Li daŭrigis fokusante nian aferon al Eŭropa medio kaj konkrete al Eŭropa Unio. Li faris komparon inter la "celoj" de EU kaj tiuj de la francaj revoluciuloj aŭ, plej bone dirite, de la revoluciuloj tiutempaj. Li diris ke oni -la regantoj, nun la kapitalistoj, tiam la burĝoj- volas la samon nun ol tiam. Sub la bela devizo "Egaleco, Frateco kaj Libereco", reale kion ili volas estas la libereco de movo de varoj kaj homoj, (mi komprenis ke movo de laboristoj laŭ regantaj konvenecoj), nuntempe rilate al ŝtatoj kaj tiam rilate al la feŭdoj.

Sed la granda diferenco inter hodiaŭ kaj la 17-a jarcento estas la lingva problemo. Tiam neekzistanta (mi opinias ke nur ŝajne neekzistanta) sed nun ĉar la ekzisto de la lingvaj rajtoj, kaj tio -la aknosko de lingvaj rajtoj- estas unu el la gravaj homaj konkeroj de la 20-a jarcento, la EU sin trovos en la nepra devigo agnoski pli ol 60 eŭropajn lingvojn. EU ne povos forlasi eĉ unu solan lingvon. Se oni racie observas ke nun unu triono de la EU buĝeto estas dediĉita al tradukado -kaj ne simetria- inter nur tiuj dek du oficialaj lingvoj, ne necesas esti matematikisto por antaŭvidi la ĥaoson, la ekonomian desastron kiam la oficialaj lingvoj estos 60.

Tiam -diris Manuel de Seabra- estos la momento de Esperanto. Ne antaŭ. Kaj li ĝojas pro tio, ĉar tio okazos ne antaŭ ol 50 jaroj -rigardu ke la konstruo de Eŭropo jam daŭras pli ol 1000 jaroj, asertis la preleganto, la politikaj aferoj estas tre lantaj, li daŭrigis- la raŭmistoj havos tempon enprofundiĝi en la lingvon -mi opinias ke li rilatas al konkludo de la Manifesto, t.e. diri ion kulture originalan kaj internacie valoran- kaj foreviti la danĝeron ke EU kreŭ komitaton por la "perfektigo" de Esperanto se ili sekvas la filozofion de Umberto Eco en lia libro "La serĉo de perfekta lingvo", ĉar perfekteco kaj lingvo estas aferoj nature disigintaj.

La prelego estis plenplena de tre tiklaj eruditaĵoj, kiel ekzemple ke la nordamerikaj universitatoj violente kritikas la marksismon kaj ili mem aknoskas ke nuntempe nenion povas esti analizita sen la uzo de la marksisma metodo, tiel se oni parolas pri naturaj kiel sociaj sciencoj aŭ kiam la kapitalismo devas akcepti ĝian plej grandan kontraŭdiron akceptante ke demokratio estas por ĝi la plej bona sistemo ĉar donis al ĝi la plej grandajn profitojn kompare al diversaj faŝismaj sistemoj kiujn ĝi provis dum la nuna jarcento, kaj momente la popolaj klasoj ankaŭ devas akcepti ke demokratio estas la malplej malbona politika sistemo konita ĝis nun.

Je la fino estis kolokvo per kiu oni pritraktis diversajn aferojn eĉ filozofiajn kiel konceptojn pri libereco, demokratio, logiko, ktp.

Resume, se ni estas konsciaj pri kio s-ro Armadans diris rilate al ebleco ne okazigi la feston pro sufiĉe konataj kialoj, ni devas nin gratuli ke unu jaron plian ni ĝuis de tiun agrablan okazon kaj danki al UNESKA AMIKKLUBO kaj al ĝia prezidanto s-ro Martínez de Foix, al prezidanto de la esperanta sekcio s-ro Armadans kiel organizantoj, al animo de KEA, s-ro Llibert Puig, kiu krom prezenti tre digne la preleganton prizorgis kiel kutime la libroservon, kaj finfine gratuli kaj ankaŭ danki al s-ro Manuel de Seabra por doni al ni la grandan plaĉon aŭdi, ĉeesti kaj partopreni unu el la plej koncisajn, klarigajn kaj realismajn laste okazintajn prelegojn.

Joan Inglada (Vilanova Esperanto Grupo)

1996.12.15