INVITO AL LA FESTO - 1994.08.04

Gesinjoroj:

Mi dankas vin permesi al mi, katalunino el Alcoi (p. alkoi) (Valencia Lando - t.n.) kiu lanĉu al aero la inviton de festoj kiuj estas viaj ĉiusence ĉar ili mamsuĉis el ĉi-tiu grundo kiu komplezas esti fruktodona, ĉar ili estas la fruktoj de tempo historie ŝarĝita, kiu naskiĝas el socia teksaĵo tiel dense varpita ke eĉ la malbonoj, kiuj kelkjarcente persekutis la katalunojn el ĉie, sukcesis nek entombigi nian lingvon nek forgesigi nian folkloron.

Al nenio utilos, en momento kiam kion ni volas estas amuziĝi, kaj amuziĝi laŭ la vilanova maniero, memori ĉiujn malĝojojn, ĉiujn perditajn militojn; sed ja estas deviga ke en tagoj kiel hodiaŭ, gratulu nin mem pro kelkaj mirakloj kiujn ni kapablis produkti. ĉar Vilanova i la Geltrú estis la plej obstina urbo, aŭ, almenaŭ una el la plej obstinaj, el la tuta Katalunio. La pacienca tasko, detalema, pri la rekupero de la fadeno de via kolektiva memoro, estas, permesu ke mi admirade diru tion al vi, unu el la plej meritplenaj kiun memoros niaj idoj. Vi rekuperis viajn festojn, viajn simbolojn, vian historion. Kaj vi ne faris tion por ke la pasinteco restu zorgeme rikoltita en la bibliotekoj kaj muzeoj, sed por konverti ĝin en vivo, por transformi ĝin en festo, por ĝoji ĉiuj kaj ĉiu loĝanto de Vilanova i la Geltrú.

Mediteraneanoj devintus vi esti: vi amas la fajron, la eksplodbruojn, la bruon, la muzikon, la dancon... Festu la ĝojon esti vivaj sammaniere kiel devintus ĝin fari viaj plej prahistoriaj praŭloj.

Speciale, la fajro, diskutita simbolo kiu pompigas ĉie en la Mediteraneo, tiujn tri grandajn kulturojn, la araban, la judan kaj la kristanan kiuj tiom da debatoj kaj tiom da kulturo alportis al la mondo. Estis neniu angulo ĉe la Mediteraneo kie en iu ajn okazo ne brulis fajro por festi la ĝojon esti vivaj, la plaĉon rigardi la prometean lumon. Inkluzive de tio, mi kredas ke vi estas la solaj kiuj bruligas fajron dum aŭgusto. Civilizita fajro, kontrolita, farita por danci ene de ĝi kaj ne por ruinigi la teron, nian malfeliĉan teron bruligita de krimaj manoj kiuj volus vidi nin malaperi sub la cindroj. Ne: via fajro estas tiu de Prometeo, aŭtentika donaco al la dioj, sen kiu la surtera vivo fariĝintus neebla por nia speco.

La eklezia tradicio volas vidi, en la festa fajro, puriga simbolo, sed ŝajnas al mi ke tiu profilaktika teorio havas neniun rilaton kun la volo ĝoji en kolektivaj festoj. Mi ŝatas vidi, en via fajro, kreon da vivo, elmontron pri nia esto, ke ni estas ĉeestantaj, korbatantaj kaj vivaj; kaj, per la "mascletaes" (p. maskletaes) (t.e. valencia fajra festo, t.n.), la pulvo, la bruo, mi ŝatas vidi elmontron de vivopleneco, deziron ĉeesti, evidentigajn signojn pri ekzistado. Okazas kiel enamiĝinto kiu ne povas vivi sen paroli pri sia amo; aŭ kiel kamparano, kiu orgojle, montrante bonan jaran rikolton, ne povas rezigni priverŝi ĝin per vino, kaj gaje ridi pro ĝi kaj fanfaroni pri ĝi; kiel la kolektivaj solenoj, geedziĝoj, baptoj, maĵoraj festoj, sportaj triumfoj, ktp, estas brue kantataj. La silento, al mediteranea homo, signifas mankon de vivo. Ni laŭte parolas en restoracioj, ni igas nin esti rimarkitaj en vojaĝoj, ni ridas per bruaj ridoj... Ni ŝatas ĝojkrion, bruegon, kriemon. La silento estas peza al ni, ĉar ni havas tiel bluan ĉielon, tiel dolĉan maron, tiel varman klimaton kiu invitas nin malvesti kaj rigardi niajn korpojn kaj deziri unuj la aliajn.

Tuj kiam ni havas la oportunon, ni volas fortajn lumojn, petardajn eksplodbruojn, krevajn kantojn... Kion certe ni volas estas blindumiĝi kaj surdiĝi, movi manojn kaj piedojn, kuri kaj salti, danci kun la brakoj malfermitaj, sekvi per la korpo la kadencojn de la bekfluteto, manbati la takton, la akrasonon de la "gralla"-j... (p. gralja) Ne: la fajro ne estas puriga simbolo sed defio al la luma naturo al kiu ni agacas multobligante ĝian lumon per niaj fajrokoloraj lumoj.
(Gralla estas la ĉefa tradicia kataluna muzikinstrumento. ĝi aspektas kiel ligna ŝalmo kun dulingeta anĉo, t.n.)

En viaj festoj elstaras la ĉeesto de la diablo, kio eĉ ne la ekleziaj institucioj povas interpreti kiel purigilon. Kaj ne unu sed multaj, eĉ inaj diabloj, kiuj okupas Vilanova i la Geltrú-on kun mieno pli fripona ol perversa, kaj kiuj estas kiel fajra daŭrigo. Vi volis, en la repropono de viaj tradicioj, ke malpliiĝu la aspekto aŭtosakramenta, kaj la ĉeesto de anĝeloj estas iom akcesora. Vi metis en la buŝon de la diabloj la kritikojn kontraŭ la aŭtoritato, kaj pri tio vi estis pli originalaj ol iu ajn: vi identiĝas kun la diabloj por ke tiuj diru kion vi pensas, kiel "Carnestoltes" (p. karnestoltes) (nia karnavala reĝo, t.n.) bezonas maskon kiu defendas la anonimecon por fari ĉion kio alimaniere estus malpermesita.

Tiu ĉi estas la dua trajto kiu distingas nin, la mediteraneanoj: la rifuzo al la aŭtoritarismo. Kaj pro tio ke ĉi tiu lando suferis tiom da tiranismoj, malbonaj memoraĵoj, restas en nia memoro la maniero fari nur kion povas fari civitanoj submetitaj al diversaj arbitraĵoj: insultmoki, mokridi, protesti... ĉar estas nia maniero diri ke niajn korojn neniu submetos. Viaj diabloj estas viva memoro de nia ribela spirito, de nia bruege moviĝema individuismo, kaj, funde, de nia senhonteco. Kaj okazas ke ni estas senhontaj ĉar, submetitaj fojfoje, ni neniam preterlasis ŝati nin mem, ni neniam neglektis ami nin, ni neniam preterlasis nian memestimon.

Mi kredas ke vi kovas la sekretan esperon por ke pli-malpli frue la diabloj venkos la anĝelojn; ĉar la anĝeloj, en ĉi tiuj festoj, estas la ordo kaj la disciplino, kaj la diablo la malordo kaj la tumulto.

Ritmaj kaj belegaj dancoj, zorge plektitaj kaj malplektitaj, de la rubandaj dancoj al la bastonaj, kaj ankaŭ la ritigita "sardana" (nia plej popola danco), estas ĉi tie en Vilanova i la Geltrú, paganaj oferoj kiuj festas la fekundecon de la tero, de la bestoj kaj de la homoj.

Mitologiaj kaj timindaj bestoj pro sia dresita kaj hejma feroceco, kiel estas la kazoj de la drakoj kaj de tiuj tre originalaj mulinoj, kaj eĉ karpon vi havas... Kaj, inter ili la veraj katalunaj gigantoj kaj nanoj. Ĉiuj popoligas magian universon, universo kiu okupas la stratojn, kiuj estas viaj kaj nenies plu, kaj ĉio tio ne estas spektinda spektaklo sed travivinda.

Kaj, pli ankoraŭ, vi suprenirigas altajn kaj malfacilajn "castells" (p.kasteljs') (homajn turojn) per reputacie kuraĝegaj homoj, en unu el la simboloj pli evidentaj pri la socia solidareco, kiu, paradokse, ĉiam kunas kun la individuaj spiritoj. Kiam maro da manoj subtenas la fragilan ekvilibron de homa turo, kiam montriĝas ke ĉiuj kaj ĉiu estas necesaj, ke ies malfortiĝo estus ĉies malfortiĝo, ni esprimas ĝoje, tiun densan socialan teksaĵon pri kiu mi parolis dekomence.

Tiel ni estas faritaj, tiel vi estas faritaj: aŭtentike blua mara ponto kiun povas trairi la plej diversaj kulturoj sen reciproke sin ĝeni, sed, samtempe, sen ke iu ajn pridubu la rajton je la diferenco. Tiu-ĉi estas dua paradokso: la plej singularaj popoloj, kiuj kuraĝege defendas siajn specifajn rajtojn, siajn vere personajn diferencojn, estas la popoloj kiuj samtempe amas mestizecon, kiuj ne timas la rasmiksadon. ĉar temas pri popoloj kiuj scias ke iu ajn popolo estas nek pli bona nek supera al la aliaj, sed ankaŭ nek malpli bona nek malsupera al iu ajn alia.

Nun kiam la rasisma fantomo denove ŝvebas super la tuta Eŭropo, kiam ŝajnas ekzisti estaĵojn multe pli perversaj ol demonoj, ni havas rasmiksadan historion kiu devas imunigi nin kontraŭ la antaŭjuĝoj. Al vi, gevilanovanoj, ne gravas se la najbaro havas la haŭton pli bruna aŭ la okuloj pli inklinaj. Vi krias, kantas, dancas, faras fajron, levas homajn turojn, karakoligas mulinojn, krevas petardojn kun la sekura fervoro ke ĉi tiuj estas viaj kolektivaj spuroj, ke ĉio kune estas filo de plurkultura deveno, la plejmulto el ili prapatraj, kaj de ritoj plejmulte paganaj.

"Diversaj estas la homoj, diversaj la parolmanieroj" laŭtvokis Espriu (elstara kataluna poeto proponita al nobela premio 1980-a, neakceptita ĉar Katalunio ne havas propran ŝtaton, t.n.) en siaj neimiteblaj versaĵoj; "La plezuro de la mestizeco" kantas Lluís Llaĉ (p. ljuis' ljak') (internacie konata kataluna kantaŭtoro, ĉefe pro "La paliso", kontraŭ faŝisma kanzono, tradukita al multaj lingvoj) kun la okuloj lumigitaj. Kaj, gevilanovanoj, vi faras una el la plej singularaj festoj, kun la plej forta personeco kiu ekzistas, kaj, samtempe, transprenas la pasintaĵo diversa, kaj vi vin montras maŭraj, judaj kaj kristanaj. Kaj sen scii pri la deveno, eksperimentas la plezuron kanti kaj krii kaj pri petardado, kaj vi vin rigardas unuj al aliaj kun la certeco esti partoprenante komunan kaj publikan sekreton: vi estas tia, ĉar vi estas la produkto de diverseco kaj rasmiksado, la krisoloj de tiom da mediteraneaj kulturoj.

Tiu ĉi estas via forto, estas nia forto. La nedetruebla forto esti, samtempe, individuismaj kaj solidaraj; la forto havi vere personajn identigajn trajtojn kaj samtempe, klaran konscion esti kunfluejo de kulturoj.

Gevilanovanoj: neniam ŝanĝu; evoluu sen ke vi neniam perdu tiujn duoblajn kvalitojn. Ne gravas ke viaj festoj estu la plej famaj, sed ke ili estu la plej aŭtentikaj; ne gravas ke viaj festoj estu la plej harmoniaj, sed ke ili estu la plej vitalaj.

Amuziĝu, amuziĝu, ĉar la morto ne ekzistas, la malsano ne ekzistas, la milito ne ekzistas, la stulteco ne ekzistas. En tiuj-ĉi tagoj kiam vi honoras la Sanktan Virgulinon de la Neĝoj, ekzistas nenion plu ol la vivo, sana, riĉa, nobla kaj feliĉa. Kaj, ĉar vi havas la tutan rajton revi pri tio.

Tiu-ĉi foranino el Alcoi invitas vin, emociita kaj komplezita, je viaj propraj festoj. Nu, ili komencu!

Multajn dankojn.

Isabel Clara Simó

(Elkatalunigis Joan Inglada)