Kulturaj valoroj de esperanto

Danke al prelegoj okazintaj en Vilanova i la Geltrú la 22-an de januaro 1994, titolitaj Alló que cal saber de l'esperanto i que ningú us ha explicat (Kion oni devas koni pri esperanto kaj neniu konigis al vi) kaj El jovent esperantista, un moviment únic (La esperanto junularo, unika movado) far Llibert Puig kaj Josep Ma Milla, falis en miajn manojn la dosiero Kulturaj valoroj de esperanto el la Unua Diskut-Kunveno de KEJ, marto'92.

Post la legado, mi deziras montri miajn plezuron kaj kontenton, kaj danki al KEJ pro tia laboro.

El la debato pri desuprismo kaj desubismo, mi eltiras miajn proprajn konkludojn, kiujn mi volas submeti je via konsidero: Laŭ mia opinio, la celo de esperantismo ne estas la fakto ke kolektivo ekzistas, perceptas sin minoritato kaj vivas esperanton. Mi opinias ke la ĉefa motivo de nia movado estas atingi situacion en kiu esperanto estu la oficiala monda lingvo. Dume, la vinberoj ne verdas. Verdire verdas kaj ni kaj la ne-esperantista mondo. Ni, ĉar ne kapablas trovi konvinkivajn argumentojn kaj ili, ĉar ne vidas preter la nazo(n).

Esperanto estas kaj estis minoritata movado, kiel ĉiuj bonaj movadoj. Minoritato neniam estis en konstanta frustracio (G. Silfer). Ĝi ĉiam estas preta montri al la mondo sian pravecon (erare aŭ ne). Estas iuj membroj kiuj kelkfoje sin sentas frustraciitaj pro la eluzo, kaj la aliaj montras sian solidarecon helpante la frustraciitojn eliri el sia frustracio.

Antaŭ la 68-a tempesto (Sándor Révész), la movadoj estis eksteren orientitaj (unue la mondo estu ŝanĝita por ke ĉiu movado povu alporti siajn valorojn por la bono de la homaro), kaj poste, iom post iom, ili transformiĝis al internen orientitaj (la membroj de ĉiuj movadoj vivu laŭ siajn valorojn sen atendi iujn ŝanĝojn en la mondo). Tiun novtipan mondan kulturon markis la transnacia hipiula movado.

Por atingi la celon oni mensogas kaj misinformadas senĝene kaj senĉese ĉar tio estas kutimo kaj moro de la transnacia komerca propaganda kulturo. Esperantistoj ne inventis tion.

Laŭ mia opinio, la ĉefa kialo lerni esperanton estas ĝiaj facileco kaj logiko, ĉar preskaŭ ĉiuj aliaj valoroj proponitaj, ankaŭ povas -malsam/diversgrade- okazi sen esperanto. La grandaj valoroj (kontaktoj sendiskriminaciaj kaj novtipa inter/transnacia kulturo) ne gravas unuavide; t.e. ne utilas por konvinki. Ili venos kiel alonĝo.

Nuntempe, pro la komerco-teknikaj internaciaj rilatoj oni sindevigas, se prosperi deziras, lerni plurajn lingvojn. Krome la homoj devas lerni ĉiutage pli kaj pli da studobjektojn ĉar la progreso aktuala en sciencoj kaj teknikoj fariĝas pli kaj pli larĝa.

Nia propono estas faciligi la vivon al la homoj; ke ili dediĉu la plej grandan parton el sia vivo al la lernado de gravaj studobjektoj kaj nur iomete al la lernado de rimedoj kiel lingvo. Unu sola lingvo por ĉiuj mondaj rilatoj. La kresko de niaj fortoj kaj aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj al la konsciigo pri ĉi tiu valoro.

Eble mi ne estas bona esperantisto ĉar mi ne amas esperanton sekondiĉe. Mi amas la vivon kaj ĉion kio al la vivo estas bona. ĝis nun, mi konsentas ke esperanto estas bona al la vivo ĉar tion diras kelkaj, laŭ mi, kvalite preparitaj homoj, kaj tion mi konstatis laŭ miaj kapabloj kaj travivaĵoj.

Ĉiaokaze, dum kelkaj atendas la finan venkon kaj aliaj vivas sian diasporan minoritaton, ĉiuj, home, progresu globe kaj loke.