Mi konsentas kun la Raŭma Manifesto ke esperantistoj devas solvi sian krizon de identeco. Ni estas konvinkita ke ni elektis bone kiam ni decidis esperantiĝi sed ni malkontentas ĉar la cetera mondo ne akceptas Esperanton. Ĉu vi, sincere, opinias ke la nuna vetkurada mondo pretas kaj taŭgas por akcepti Esperanton? Ĉu vi opinias ke ĉi tiu senkulturiga mondo kapablas akcepti iun ajn kulturan aferon? Estu realismaj; Esperanto ne oficialiĝos en tia mondo. Cele al estonta sukceso ni ŝanĝu niajn strategiojn.

Estas homoj kiuj dediĉas sian perlaboran tempon al plej diversaj kulturaj aferoj kaj ili malŝparas nek tempon nek monon por ke la cetera mondo aliĝu. Ili malŝparas siajn fortojn por plibonigi sian taskon ĉar ili ĝuas per ĝi.
Estas homoj kiuj dediĉas sian ne-perlaboran tempon al homaraj bonfaraj aferoj kaj ili malŝparas nek tempon nek monon por ke la cetera mondo aliĝu. Ili maŝparas siajn fortojn por plibonigi sian taskon, ĉar ili estas feliĉaj per ĝi.

Nia entrepreno estas kultura kaj homara. Kial ni ne faru same? Krom tio nia tasko estas amuza, interesa, bela. Nia faro estas kiel hobio sed kun bonintencaj celoj. Aliflanke: Ĉu vi konas hobiojn senkostajn?Eĉ inverse, plejmultaj hobioj estas sufiĉe multekostaj. Ĉu vi konscias pri tio? Ĉu vi elspezas en Esperanto tiom kiom en via preferata hobio? Inteligenta esperantisto ne povas pensi ke bonkvalita hobio estas senkosta. Kaj Esperanto estas tio, bonkvalita hobio, krom kultura kaj homara tasko.

RESUME:
Unue: ni zorgu ke Esperantujo plu ekzistu tiomnombra kiel nun estas. Pro tio estas necesa plibonigi Esperantujon; ke ĝi estu la plej bona loko por ni; ke ni ĝuu vivante en ĝi. Plibonigi Esperantujon signifas plibonigi ĝian enhavon, t.e. plibonigi nian esperantistan enhavon. Ni devas lerni pli, legi pli, vivi pli en Esperantujo, t.e. aĉeti kaj uzi la esperantaĵojn necesajn; aboni bonajn revuojn, akiri bonajn librojn, vortarojn, korespondi, aliĝi al taŭgaj asocioj, ktp. Ĉu tion ni ne faras por aliaj malpligravaj hobioj?
Due: Ni zorgu ke Esperantujo kresku. Tio estos multe pli facila se la Esperanto-komunumo estos bonkvalita. Ĉu homoj ne elektas la plej bonkvalitajn asociojn por siaj plej amataj hobioj?
Trie: ni neblufu plu kiam ni parolas al ne esperantistaj homoj. Esperanto ne estas tiom facila. Kompreneble ĝi estras la plej facila el la lingvoj ĉar ĝi jam estis kreita tiusence sed lingvo estas rimedo por ke homoj interkompreniĝu. Se la celo estas tiel kompleksa la ilo ne povasesti tiom simpla. Grava kvalito kian ĝi enhavas estas la logiko.
Ne estas tiom da milionoj kiuj ĝin parolas. La realo estas ke multaj homoj eklernis Esperanton sed malmultaj restas daŭre en nia komunumo. Ni estu konsciaj ke ni daŭre estos minoritato ĉar tasko kiu postulas iom da peno ne estas ŝatata de ĉiuj. La ĝenerala publiko ne malŝatas Esperanton, ĉar ili ne konas ĝin. Kredeble homoj kiuj malŝatas Esperanton estas homoj kiuj havas determinitajn ideologiojn kaj ilia koncepto pri Esperanto ne akordas al ilia ideologio. Ni ne pretendu, nuntempe, ke homoj tiaj fariĝu esperantistoj.

Skeptikuloj kaj antaŭjuĝuloj abundas sed tio koncernas tiel al nia afero kiel al ĉiuj homgrupoj kiuj havas spiritajn interesojn.
Ne estas same diri METU LA MONDON EN VIAN POŜON! LERNU ESPERANTON! MALFERMIĜU AL LA MONDO! LERNU ESPERANTON! La unua frazo estas blufa.
Peti al registaroj ke Esperanto estu deviga en la lernejo estas grava eraro. Malŝpari niajn fortojn por ke la registaroj oficialigu Esperanton kiel sola internacia lingvo estas stultaĵo. Dediĉi nian valoran tempon kontraŭbatali la anglan estas malbona strategio. Konkrenci propagande kun la lernado de modernaj lingvoj estas absurdaĵo.

Proponi ESPERANTAN KULTURON inter la elekteblaj lernobjektoj estas la plej bona ideo.
Ni devas montri al regantaj instancoj ke nia agado, kaj nacia kaj internacia, ne estas kontraŭa al iliaj sistemoj, sed kritike kunlabora. Esperantismo devas esti la kritika konscienco de la monda kulturo en la lingvaj aferoj.
Informi al la mondo pri nia laboro en la informadikaj, lingvistikaj, socialaj, turismaj, artaj, ktp, fakoj estas la plej profitdona agado. Sed por tion fari estas necese ke ni informiĝu pri kio okazas en tiaj esperantaj fakoj.
Nia strategio por la dua jarcento de Esperanto estas: NE CELU NUR LA KVANTON, PREFERE LA KVALITON!