(Same kiel la indianoj ne povis vidi la Kolumbajn ŝipojn ĉar ili ne "havis" tiajn ŝipojn en la cerba imagado, la plejmultaj homoj ne povas imagi kion signifas lingva demokratia komunikado. -Tion mi pensis la 24an de decembro 2006, dum la entajpado de ĉi tiu mia prelego en la tago de mia elektado kiel prezidento de Kataluna Esperanto Asocio, 20 jarojn antaŭe.)

Ĉar ni troviĝas en Centro de Amikoj de Unesko, mi parolos al vi pri grava homo kiu iĝis konsultanto de UNESKO en 1968. Li estas la fama pedagogo el Brazilo, Paulo Freire (p. paŭlŭ frejrj/). Mi klopodos kompari lian koncepton pri [la evoluo de la] homo kun la evoluo de esperantista homo kaj de tio eltiri teorion aŭ sintezan proponon por la esperantistoj en la 2a jarcento de Esperanto.
Laŭ kataluna enciklopedio, Paŭlo Freire naskiĝis en Recife (p. resife) (Brazilo) en 1921, studis leĝojn en federacia universitato de Pernambuco, elstaris en la landa alfabetigo kaj devis ekziliĝi kaŭze de la sukcesa puĉo en 1964a. En 1968a li estis nomumita konsultanto de UNESKO kaj en 1970a, konsultanto de la Monda Konsilio de Eklezioj, en la eduka fako. Lia pedagogio celas la kulturigon de la popolaj klasoj kaj konsistas el edukado kiel praktikado de la libereco. Lia verkaro konsistas el diversaj libroj pri tia pedagogio.

Ekzilita en Ĉilio kunlaboris kun la registaro Frei en la Oficejo de Planado por la Edukado de Plenkreskuloj uzante sian metodon.

Freire rakontas la signifan respondon de kamparano, kiu ĉeestis la Kulturajn Rondojn en Ĉilio, kiam li diris:
-Ni absurde akceptu ke mortas ĉiuj homoj kaj restas en la mondo la grundo, la arboj, la bestoj, la riveroj, la maro, la steloj; ĉu tio ne estus la Mondo?
-Ne, respondis kun emfazo la kamparano: mankus iu kiu dirus: TIO ĈI ESTAS LA MONDO.

Freire daŭrigas...
La homo estas estaĵo kiu malmergiĝas el la mondo. Li malgluiĝas el la formo aŭ pli ĝuste el la stato de la aĵoj, de la bestoj kaj serĉas la realigon de lia ontologia misio, kio estas nenio pli ol ne plu esti objekto kaj iĝi subjekto konscia kaj aktiva. Kaj tiu transformiĝo farendas laŭ ĉiuj personaj dimensioj, en la rilatoj kun la mondo, kun la ceteraj homoj, kun la socio, kun la strukturoj.

Samtempe kun la apero de la homo sur la tero iĝas la divido inter du grandaj zonoj aŭ sektoroj de la realo: la mondo de la naturo kaj la mondo de la kulturo. La mondo estas unuflanke tio kion la homo trovas jam farita kaj aliflanke tio kion la homo faras. Sen plua precizigo, laŭ Freire, la kulturo startas el la mondo kaj revenas en ĝin por ĝin transformi.

En tiu malfacilega kaj peniga laboro de la homo por malgluiĝi el la mondo de la objektoj, Freire distingas tri stadiojn.

a) La homo mergita en la mondo antaŭ ol senigi sin el la mondo de la objektoj. Li estas en la mondo kiel plia ero, sen konscii pri sia situacio kaj pri sia tasko alfronti kaj transformi ĝin.

b) La homo malmergiĝita kiu frontas al la naturo kvazaŭ ĝi estas io malsama kaj kontraŭa, kion oni devas koni kaj regi. La homo malkovradas la rilatojn kiuj kunigas lin kun la ĉirkaŭaĵoj kaj agas sur ilin.

c) La homo insertita kiu jam sin sentas aktiva kaj respondeca subjekto pri kio okazas ĉirkaŭe. Lokiĝas inter la ceteraj homoj, en la strukturoj de ili kreitaj, en la Socio kaj en la Historio.

Al tiuj ĉi tri stadioj respondas tri formoj en la kono de la realo kaj tri fazoj en la evoluo de la konscio: Netransitiva konscio, naiva transitiva konscio kaj kritika transitiva konscio.

Laŭ la situacio, la homo kaj la konscio, tiel estos la agadmaniero de la homo. Al merga situacio respondas mita konmaniero, netransitiva konscio kaj magia agado. Koncernaj respondoj okazas al la ceteraj stadioj.

Sed eĉ en situo de maksimuma mergo estas radikala diferenco inter la homo kaj la besto. La besto, anstataŭ mergita, troviĝas fermita en la mondo. Ĝia agado ne estas malsama al ĝia esto kaj ĝi ne kapablas difini celojn al si en sia agado, sed estas la celoj kiuj trudiĝas pro ĝiaj necesoj. Pro tio ĝi povas esti nek konscia nek libera.

La homo, kontraŭe, mem sin vidas malsama kaj frontita al la mondo, kiun li konas, kvankam mitmaniere, deformite aŭ nekomplete, kaj lia ago eliĝas el libera decido.

Aliflanke, nur la homo el inter la naturaj estaĵoj kapablas kapti la hieraŭon kiel malsaman al la nuntempo, kaj sin mem pluvivante, preter tiuj malsamaj momentoj. Lia pluvivado, ĉar konsciiĝas, iĝas tempo kaj pro tio la homo estas historia estaĵo. La historieco estas konsistiga kvalito de la homo. En lia kapablo kapti sin hodiaŭ malsaman al hieraŭ troviĝas lia ebleco de perfektiĝo, de evoluo kaj de progreso. Kaj tio validas en du direktoj:

Je individua nivelo: ĉiu homo konstruas (laŭ la eblecoj) sian propran historion, realigas sian vivon, en tia mezuro ke ĉiutage riskas krei novajn vojojn malsamajn al mekanika realiĝo hieraŭa.

Je kolektiva nivelo: la Homaro ankaŭ superadas disvolvadajn kaj progresadajn stadiojn en ĉiuj dimensioj. La homaraj socioj kaj grupoj ankaŭ riskas provi virgajn vojojn, kiuj superas tiujn antaŭe atingitajn. Ĉiu historia epoko karakteriziĝas per pliaj bezonoj kiuj postulas riskon. En la mezuro tia ke la homo troviĝas aktive insertita en la historio, oni estos plenumante sian ontologian mision iĝi subjekto, forlasante esti pura objekto.

La antaŭenirigaj stadioj kiuj individue kaj kolektive montriĝas al la homo estas senlimaj. Ĉiam eblas pli granda progreso, iu nova aventuro en tiu suprenirado "esti pli". Pro tio "stagni" en iu ajn stadio per neado al antaŭeniro signifas nei la maksimumuan esencon de la homo kies celo ĉiam troviĝas pluen.

TRI STADIOJ EN LA EVOLUO DE LA KONSCIO.-

Al la malsmaj formoj de situacio de la homo en la mondo respondas malsamaj formoj koni kaj agi.

a) Netransitiva konscio.
Al la mergita situacio respondas tio, kion Freire nomas "netransitivan konscion". La formo koni de tiu ĉi stadio estas neperfekta kaj nekompleta. Oni ne kaptas multajn fenomenojn de la realo kaj la profundan kunligon inter ili. Onia mondo estas limigita: Mankas la kritika sinteno. Pro tio la homo serĉas fantastajn kaj mitajn klarigojn, en kiuj la religiaj elemento kaj sento ludas gravan rolon. En tiu ĉi konscia stato okazas iu preskaŭ tuta alcentrigado de la homaj interesoj en la vegetajn formojn de vivo, en la pli urĝajn bezonojn: manĝi, sin vesti, ktp. Mankas la historia dimensio, kaj tial la kampo de la prizorgoj estas tre limigita. Oni ne havas vidadon de la reala totalo. Ĉar oni ne kaptas la profundajn kialojn de la aferoj, aliĝas al mita kompreno de kie eliras agado ankaŭ mita kaj magia. Tiaj konscioj apartenas al fermitaj socioj. Sed eĉ en tiaj socioj la netransitiva konscio ne troviĝas en pura kemia stato, sed en ili estas homoj kaj homaj grupoj en kiuj superregas tia maniero kapti la realon kaj agi sur ĝin.

En la mezuro, ke la kampo de kaptado kaj respondo al mondaj defioj pligrandiĝas, kaj aperas la kapablo diskuti kun aliaj homoj, la homo transiras en la transitivan stadion de la konscio. Sed tiu ŝanĝo ne ĉiam okazas sen tensioj. La individuaj homoj kaj homaj grupoj sin sentas sekuraj tiele ke ili kontraŭreagas kiam timas ke pro la ŝanĝo ne plu scios kion atendi. Freiri diras:

Eĉ kiam kutime venkita komunumo kies ĉefa magia penso estas invadita de iuj difinitaj kulturaj elementoj, rivelas sian reziston al la transformo kiun faras tiuj elementoj.

b) Transitiva konscio.
La homo ekfariĝas pli sensiva al aliaj problemoj ol al tiuj pure vitalaj. Li iĝas trairebla de la ŝanĝoj, de novaj perspektivoj kaj novaj agadoj. Iĝas pli profunda lia sindevigo kun la propra kaj komunuma ekzistado kaj atingadas iun dinamisman vidadon de la mondo. Oni malkovras la historian dimension: Historio kiel sinsekvo de malsamaj respondoj de la homo kaj de la Homaro al mondaj defioj. Oni malkovras ankaŭ la diskuton kiel formon de homa interkomunikado.

Ene de la transitiva konscio distingiĝas du momentoj:

1-a) Naiva transitiva konscio: Kiu karakteriĝas pro la simpleco en la interpreto ĉiam en la pasinto. Oni ne valoras la simplan homon kaj alkliniĝas al "gregarismo" kiu kondukas al homa amasiĝo. Oni valoras la aŭtoritatecon en ĉiuj manifestacioj kaj ankoraŭ restas la tendenco al la mitoj, propra al la antaŭa stadio, tamen povas esti ŝanĝita la ordo: patrujo, ordo, ĉefuloj, steloj, sportaj ĉampionoj, ktp. La kapablo argumenti estas tre malofta. En la taksado de la realo kaj en la sintenoj ekzistas troa emocio kio faras ke la komunikmaniero estas pli disputa ol diskuta. Tio povas konduki al ĉiaj ajn fanatikecaj kaj obstinecaj sintenoj. Ili estas la sintenoj kiujn Freire nomas sektajn, tre malsamaj al tiuj radikalaj kiuj ja apartenas al kritika transitiva konscio.

2-a) Kritika transitiva konscio: Nur eblas ene de aperta, ne fermita, komunumo. Kiam la homoj transiras al kritika konscio, anstataŭigas la mitajn perceptojn per la veraj kaŭzoj de la aferoj kaj de la eventoj. La nostalgia vidado de la pasinto cedas la paŝon al la atento al la nuno kaj al estonta projekcio. La homoj estas apertaj al la noveco kaj pretaj al konstanta revizio. Pro tio la homoj aŭtomate ne rifuzas la pasinton, sed ĝin kritikas kaj ĝin kunigas al la nuntempo.

Apriore, la analizo de la problemoj ne troviĝas kondiĉita de la antaŭjuĝoj. Oni postulas la partoprenon kiam la aferoj rilatas al si mem, kaj ne forevitas aŭ transigas la proprajn respondecojn al la aliaj homoj.
Oni senmitigas kaj pridemandas kial la aferoj "ĉiam estis tiaj". La rilatmanieroj inter la homoj kaj la homgrupoj estas ĉiam pli kajpli la diskutoj, forlasante la sektismon de la antaŭa stadio. Nun aperas novaj valoroj kiel la kritiko, la partopreno, la demokratio, la libereco.

Ĉiu postulas la rajton sin esprimi, kaj oni ne atendas ke la solvoj venos de ekstere, se ne okazas la partopreno de la interesatuloj. Freire konsideras ke la sola valida formo helpi la homon malmergiĝi el sia ne-humana situacio, realigi plene sian ontologian alvokiĝon transiĝi el objekto en subjekton, por tiel partopreni konscie kaj respondece en la konstruo de la mondo kaj de la historio, konsistas transigi onin el la netransitiva konscio en la naivan transitivan kaj el tiu en la kritikan konscion.

Por ke okazu la transigon el la netransitiva en la transitivan konscion gravas plejmulte rimarkigi -laŭ Freire- ke estas kondiĉo sufiĉa la modifo de la ekonomiaj kaj vitalaj skemoj de la homoj (transigo el kampara en urban vivon, elmigrado, plibonigo de la vivnivelo, pliigo de komunikrimedoj, transigo el diktaturo en demokration, ktp.) La konscia ŝanĝo okazas preskaŭ aŭtomate. La edukado povas kontribui akcelante tiun transigon, sed sen ĝi la transigo ankaŭ okazus se okazus la aliaj kondiĉoj.

La transigo en la kritikan konscion, kontraŭe, ne fariĝas spontane pro la fakto tia ke ŝanĝis la materiaj kaj vitalaj kondiĉoj. Nur tra edukkritika procezo ĝi devas disvolviĝi aktive kaj partoprene, pere de la diskutado, kaj ne aŭtoritatece kun atento eviti la danĝeron pri amasiĝo kiu ĉiam gvatas en la transigo en la industrian socion.

Sen tiu ĉi kritika edukado pere de diskutado kun partopreno kaj en libereco, la nepra finalo estas la amasiga akomodo en ĉiu sociaj, ekonomiaj kaj politikaj taskoj, rezulte de tio la homo restas objekto kaj ne subjekto. Tiu ĉi akomoda situacio, kio estas la kontrasto de tio kion Freire nomas insertita homo estas ankoraŭ pli negativa ol tiuj koncernaj al antaŭaj konsciaj stadioj (netransitiva kaj naiva transitiva). Nun, la homo sin sentas laŭplaĉa, havas la firman impreson esti libera kaj aktiva, kvankam reale estas manipulita kaj alproprigas al si la kriteriojn de sennoma kaj nevidebla aŭtoritato. La homo estas regata kaj direktita. Oni pensas kaj decidas anstataŭe de la homo, sed la homo sin sentas laŭplaĉa en tiu situacio.

Tiun rezonadan teorion mi uzos por analizi nin kiel esperantistojn.

Mi ne tute konsentas pri tio kion diris Freire. Laŭ mi li pravas en la analizo pri la stadioj sed mi opinias ke Freire enmetas en sian teorion ion kio ne apartenas al rigora scienca studo sed nur al metafiziko: t.e. La ontologia alvokiĝo. Sed tio ne malhelpas esence profiti de lia grava studo pri la evoluo homara.

Mia intenco estas desegni paralelon inter la evoluo homara kaj la evoluo esperanta.

Unue mi opinias ke la centjariĝo de esperanto estas evento kiu okazas unu jaron post la naŭdek naŭ jariĝo. Celebri la jubileon apartenas al topikaj ritoj ŝulditaj al nia korpa konsisto. Ni ja havas dek fingrojn, kaj dekfoje dek estas cent. Sed ĉar ni, homoj, estas ni, -ni nias, oni povas diri- tiel ni profitu de la homaj tipikaj topikoj kaj solenu la atingon de la unua jarcento de Esperantismo. Sed ĉar ni, krom homoj, estas esperantistoj, t.e. konsciaj homoj pri homaj interkompreniĝaj problemoj, mi proponas profiti de tiu centjariĝa evento por pripensi pri nia esto kaj nia ago kaj de tio eltiri novajn sugestojn kaj proponojn por plibonigi kaj antaŭenirigi nian aferon.

Se ni analizas nian unuan jarcenton de Esperanto ni povas trovi kelkajn similaĵojn al tiuj stadioj de la evoluo homara.

Vi certe jam antaŭvidas ke veran paralelon oni ne povas fari, sed kelkaj similaĵoj ja ekzistas, ĉefe se ni faras komparon inter nia komunumo kaj la tuta homaro.

Nia komunuma ideo -eble la tiom fama interna ideo- ja estas vere revolucia kaj ĉar la mondo ne estas preta al ŝanĝoj, okazis ke iamaniere la ekstera reago igis nin komunume fermiĝi por defendi nian ideon de la atakoj de la cetera mondo.

Tio ja estas praviginda ĉar estas la sola solvo defendi ion de la eksteraj danĝeroj. Sed tio ankaŭ estas danĝera al nia agado ĉar tio malhelpas la disvastigon de Esperanto.

Fermita komunumo, vole-nevole, iĝas sektisma. Fermita komunumo ne kapablas vidi la realajn dimensiojn de la eksteraĵo. Tio igas ĝin agi mite.

Ĉar ni estas homoj apartenantaj almenaŭ al tiu stadio kun transitiva konscio, ni havas nian historian dimension. Sed certe estas ke nia sinteno karakteriziĝas pro la tendenco situi la plej bonajn tempojn en la pasinto. Multfoje ni estas tro dogmismaj. Nia kapablo argumenti estas bona por ni sed ĝi ne konvinkas la aliajn. En la taksado de la realo kaj en la sintenoj ni estas tro emociaj kio igas nin prediki pri kelkaj mitoj.

Ni, esperantistoj, suferas pro konstanta sopiro al nereala celo – la tuja oficiala agnosko de Esperanto. Ni maltrankviliĝas ĉar la ceteraj homoj ne lernas la Internacian Lingvon.

En nia fundo okazas ke ni mem ne sufiĉe klare vidas tion kion esperanto signifas por la aliaj homoj. Ni agas kiel iu ajn sekto kaj ne estas kontentaj ĉar ni opinias ke "la mondo estas perdita ĉar ĝi ne kredas je nia vero" kaj la registaroj ne akceptas nin oficiale kaj ne devigas la popolon aliĝi al nia kredo kiu estas la "sola vero". Tio signifas ke nia konscio estas transitiva sed naiva.

Por ke nia afero antaŭeniru ni devas transiri en kritikan transitivan konscion. Nia komunumo devas esti aperta. Ni devas anstataŭigi la mitajn perceptojn per la veraj kaŭzoj de la aferoj kaj de la eventoj. Ni forlasu la nostalgion kaj antaŭenpaŝu al la nuno kaj al estonta projekcio. Ni estu pretaj al konstanta revizio de niaj principoj. Ni analizu la problemojn sen antaŭjuĝoj.

Nun estas la momento por tion fari. La mondo troviĝas ene de iu akcela transformiga procezo kiel neniam okazis en la homara historio. Iuj diras ke ni troviĝas ene de kultura krizo eĉ kelkaj parolas pri kultura dekadenco sed mi opinias ke tio estas ne pozitiva taksado. Certe en tiu ĉi revolucio troviĝas konfuziga miksaĵo de progreso kaj dekadenco, sed mi opinias ke tiu dekadenco rilatas al malnovaj, negativaj, metafizikaj ideoj kaj tio ne estas dekadenco en si mem, sed progreso.

Ni havas du elirojn al tiu situacio: partopreni aktive en ĝi aŭ lasi ĝin antaŭeniri sen nia partopreno.

Se ni lasas tiun akcelan transformigan procezon antaŭeniri sen nia partopreno, ni restos marĝenitaj por ĉiam de la tuja estonta mondo.

Ni ne plu kontraŭbatalu la anglan lingvon. La realo estas ke ĝi, nuntempe, estas utila kaj necesa, kaj al ordinaraj homoj kaj al kleruloj, tiel en la libertempo des pli en la profesia flanko. Ni bedaŭras tion eĉ ni devas deklari ke tio estas superreganta fakto, sed tio estas la realo al kiu ni estas submetitaj. Kontraŭbatali ĝin nun kiam ĉiuj registaroj rekomendas lerni la anglan malprestiĝas nin. Ni ne plu plendu nek pledu por la oficialigo de Esperanto ĉar malgraŭ nia pravo ĝia oficialigo ne okazos dum kelkvenontaj jaroj kaj tion jam scias la ceteraj homoj, tial nia plendo kaj pledo aperas tute naiva se ne stulta al ceteruloj.

La alternativaj valoroj de Esperanto tute ne gravas al plejmultaj neesperantistoj.

Al neniu gravas ke lerni Esperanton estas utila kiel prepara instruado por lerni lingvoj, kaj ke per ĝi okazas kontaktoj inter ordinaraj homoj, kontaktoj sendiskriminaciaj kaj ke ĝi kreadas novtipan internacian kulturon.

Ni ne parolu pri kultura imperiismo ĉar ĝi faras neniun percepteblan malbonon al ordinaraj homoj. Kultura imperiismo ne malhelpas spekti futbalmaĉon tra televido, ne "malhelpas" turismi, ne "koastas" monon, ne malpermesas iri en trinkejon, aŭ en diskotekon, ktp.

Kontraŭe, laŭ la ĝenerala vidpunkto, imperiismo signifas forton kaj estas bona afero esti apud ĝi, laŭdi ĝin kaj partopreni en ĝi. Estas grave iĝi partnero de venkinto ĉar tio donas prestiĝon. Tia estas la vidpunkto de la plejmulto.

Karaj geaxskultantoj, tio estas la kruda vero kaj se ni ekiras de tiu ĉi realo ni povos trovi la rimedojn por pludaŭre ekzisti kaj se ni estas sufiĉe lertaj eĉ ni povos antaŭenirigi nian aferon. Kontraŭe, se ni restas en nia naiva stadio, nia historio estas preta al ĝia fino.

Ni devas resituigi nin, restudi niajn celojn kaj revizii nian agadon. Mi proponas analizi denove niajn difinojn: Kio estas Esperanto? Kio estas Esperantismo? Kio estas Esperantisto?

Ni trovu momente nur la sciencajn difinojn ĉar ilin neniu povas nei. Tiusence Esperanto estas interlingvo. Ĝi estas lingvo kiu povus esti uzata kiel pontolingvo. Tion neniu povos nei. Esperantismo estas la kulturo kreita de la homoj kiuj uzas Esperanton. Ĉar la homoj kiuj uzas Esperanto apartenas al diversaj kulturoj, oni povas klare percepti ke Esperantismo estas interkulturo, t.e. pontokulturo. Tiu pontokulturo povas esti vasta aŭ malvasta, grava aŭ malgrava, sed ke ĝi funkcias kiel pontokulturo almenaŭ inter la esperantistoj neniu povas nei.

Rezulte de tiuj du difinoj mi kuraĝas diri ke Esperantisto estas homo kiu agas kaj vivas [inter]lingve kaj [inter]kulture, inter la ceteraj homoj. Tiam Esperantisto estas interhomo [aŭ pontohomo]. Sed, ĉu tio veras? Mi opinias ke tio ne estas vera en la plejmulto el la esperanta komunumo. Tio nur estas vera en kelkaj okazoj, en kelkaj esperantistoj. Certe la neesperantista mondo taksus tion kiel silogismon. Kaj certe ili pravus. Sed mi opinias ke tio estus unu el la ĉefaj kialoj, unu el la ĉefaj argumentoj por nia pludaŭra ekzisto eĉ por nia estonta kresko.

Inter diversaj ekzemploj pri tio kiujn mi konas, mi povas mencii tiun de William Auld kiu estis instruisto en mezlernejo pri geografio, literaturo kaj historio. Inter aliaj aferoj, li rakontas: "Kiam temas pri la instruado de geografio, estas apenaŭ necese pruvadi ke Esperanto estas treege utila, kaj ke sekve mi kiel instruisto multe profitis de mia scio pri la internacia lingvo. Oni pensu nur pri la simpla afero kiel la ricevado de foto-poŝtkartoj el la tuta mondo! Pere de esperantistoj oni povas ĉiam ricevi unikan materialon, plej ofte ne haveblan por neesperantistaj instruistoj, kiuj ne scias kien sin turni por havigi ĝin. Ĉefa pedagogia principo estas la vivigo kaj interesigo de la temo; personaj kontaktoj en la studataj regionoj -kiujn oni povas peri al siaj lernantoj- pli realigas, vivigas kaj sekve interesigas, ol io ajn alia. Mi multfoje povis respondi al demandoj de lernantoj pere de miaj esperantistaj kontaktoj, ..."

Mi mem en mia kunlabora agado ĉe Centre d'Estudis de la Biblioteko-Muzeo Víctor Balaguer, havis kelkajn spertojn tiusence. Ekzemple, je la fino de pasinta novembro [1986] okazis tie prelego pri la franca klerulo Abelardo. Antaŭ kelkaj jaroj okaze de esperantista renkontiĝo, mi vizitis muzeon dediĉita al li, en lia naskiĝvilaĝo, kaj unu el la iniciatintoj de tiu muzeo esas esperantisto, kaj organizinto de tiu renkontiĝo. Do mi profitis de tiu evento por vidigi al preleganto nian interkulturan agadon.

Kiel mi diris, tiu ĉi interkultura agado estas unu el la ĉefaj faktoj por nia pludaŭra ekzisto eĉ por nia estonta kresko, sed ĝi devas esti vera, ĝi devas funkcii reale.

Mi opinias ke unu el la ĉefaj kialoj de Esperantismo estas reala kultura interŝanĝo, kaj tio nur eblas se la esperantistaro partoprenas sufiĉe vaste la proprajn kulturojn. Esti esperantisto, tio estas agi interkulture, sed sen partopreni la propran kulturon, laŭ mi, havas neniun sencon; tia esperantismo estas entelekio, tia esperantismo estas trompo.

Pro tio mi kuraĝigas vin partopreni ĉe vi asociisman vivon. Vi fariĝu kultura aktivisto kaj agu kiel pontohomo ĉe via medio. Ekzemple, se vi ŝatas turismi, ne nur turismu en Esperantujo, krome aliĝu al turisma klubo kaj tie agu interkulture. Se vi ŝatas ekskursi aŭ bicikli, tiel agu en ambaŭ medioj, ĉe vi kaj en esperantujo. Se vi ŝatas birdbredado, ĉu vi scias ke en Esperantujo ekzistas Ornitologia Asocio? Eĉ profesie vi povas agi interkulture ĉar en Esperantujo ekzistas diversaj fakaj asocioj. Eĉ belarte vi povas, vi devas agi interkulture; se vi ŝatas beletristikon, ne nur partoprenu en la Internaciaj Floraj Ludoj; interŝanĝu viajn interkulturajn spertojn kun la literaturistoj kaj poetoj de via nacia kulturo.

Se ni partoprenas aktive kaj la interkulturon kaj la kulturon, kio ne eblas malkunigi, senvole ni troviĝos insertitaj en tiu akcela transformiga procezo kiu neniam antaŭe okazis en la homara historio kaj nur tiel ni partoprenos aktive en ĝi kaj nur tial ni certigos nian pludaŭran ekziston kaj eĉ nian estontan kreskon.

Ni ne plu nur parolu al la ceteruloj pri la atingoj de Esperanto, pri ĝia beleco, pri ĝiaj idealoj, krome kaj prefere ni praktiku Esperanton t.e. ni agu interkulture, ni agu interhome kun la cetera mondo.

Joan Inglada Roig
Klubo de Amikoj de Unesko
Barcelono, 1986.03.02