Jen esperantistoj en la manifestacio pro la verdikto de Hispana Konstitucia Tribunalo kontraŭ la Kataluna Satatuto kun porteblaj slogan-afiŝoj. Miliono kaj duono de katalunoj manifestaciis en Barcelono por la sendependeco, sabaton la 10an de julio 2010 inter la 18a kaj la 21a horoj. Maro da homoj: la kvanto da ĉiuaĝaj homoj en la Bulevardo 'Passeig de Gracia' devigis ilin aliri paralelajn stratojn. La sendependismo paralizas Barcelonon per manifestacio sen antaŭaĵoj.

La Urba Polico kalkulis la ĉeeston en 1.100.000 homoj, superita, sekve, laŭ ĉi tiu taksado, nur per tiu 'Ne al la milito', de 2003, kun 1.200.000 homoj. La manifestacio de ĉi tiu sabato superis ĉiujn politikajn manifestaciójn faritaj en Katalunio, kiel tiu de 1977a petante la Statuton aŭ tiu de 18a de februaro de 2006 pri la defendo de la 'Rajto decidi'.

Per ĉi tiu protesto kaj ĉi tiu klamado, oni respondas al la verdikto de la Konstitucia Kortumo, plene publikigita la antaŭan vendredon. De nun fermiĝas statuta procezo kiu komenciĝis la 30an de septembro de 2005, per aprobo en la parlamento, kaj fermiĝis per la rezolucio de la alta hispana tribunalo. Intertempe oni travivis la aprobon de la statuta kadro en la hispanaj kortegoj, en marto de 2006, la aprobon en referendumo sekvan monaton junio kaj la apelacion de la Popola Partio (PP) kontraŭ la teksto, prezentita en julio.

Jen informiva slogan-afiŝo pri la volo de la sendependistoj: