Post jardekoj de ekonomia prirabo, de infrastruktura deficito, de sistema mistrakto de la lingvo, kaj tiel plu, kaj post kiam la Statuto estis aprobita de la Parlamento de Katalunio, modifita de la Hispana Parlamento kaj aprobita en referendumo de kataluna popolo, la Konstitucia Kortumo bezonis kvar jarojn por deklari nekonstituciaj 14 artikolojn kaj lasi sub interpreta lego 27 aliajn. Tio supozas la redukton de ĉirkaŭ 20% de la tuta artikolaro, kio inkludas striktigojn por: la kataluna lingvo, la katalunaj tribunaloj, la duflankeco kun la Ŝtato, la rolo de la Urbestro de Ofendoj kaj la ekonomiaj kaj fiskaj postuloj de Katalunio.

Kiel reago al la verdikto de la Hispana Konstitucia Tribunalo pri la Kataluna Statuto, reduktanta la amplekson de aŭtonomio en Katalunio, sub iniciato de kultura asocio Omnium Cultural, stariĝis komisiono en kiu partoprenis, krom Omnium, la plejmulto el la politikaj partioj de la Kataluna Parlamento kaj la plejmulto el la sindikatoj. La komisiono organizis la unuan katalunan manifestacion 2.0, kiun oni povas sekvi morgaŭ, 10an de julio 2010, je la 18:00 UTC+2, el la tuta mondo tra http://www.somunanacio.cat kiu iĝos portalo tra kiu per Twitter kaj Flickr oni povos montri proprajn spertojn. Oni povos sekvi la manifestacion tra la sama portalo ĉar estos retkameraoj instalitaj surstrate.

La organiza komisiono registris televid-reklam-videon kiun mi subtekstigis en esperanto:



Direktita de LLuís Danés, la filmo estas bazita sur la kanto SOMNIEM (NI REVAS), komponita de kantisto Lluís Llach en 1979, post la adopto de la unua Kataluna Statuto. Tiu kanto havas la saman gravecon nun.

Partoprenis en ĉi tiu filmo pli ol 40 homoj, organizaĵoj kaj reprezentantoj de la civitana socio, inter kiu estas la kantistoj Marc Parrot, Lluís Llach, Gerard Quintana, Joan Fortuny (Elèctrica Darma), Cesk Freixas, Pere Tapies, Josep M Portavella, Titot kaj Celdoni Fonoll, siatempa Prezidento de la Kataluna Registaro 'La Generalitat' Jordi Pujol kaj siatempaj Prezidentoj de la Parlamento de Katalunio Heribert Barrera kaj Joan Rigol: aktoroj Toni Alba, Clara Segura, Lluis Soler, Bella Agososu, Lluís Marco, Mercè Pons, Montserrat Carulla kaj Lloll Bertrand; doktoroj Eduard Estivill kaj Benet Nomdedeu, laboristaj reprezentantoj de CCOO Juan Carlos Gallego kaj UGT Jose M. Alvarez, la advokato Magda Oranich, ĵurnalistoj kaj TV prezentistoj Albert Om, Xavier Grasset, Jordi Basté, Toni Soler, Eloi Vila, Justo Molinero kaj Xavier Torres; la klaŭno Jaume Mateu (Tortell Poltrona), la sportisto Enric Massip; la ĉefkuiristo Nando Jubany; filozofo Jordi Porta; la dezajnisto Juste de Nin; verkistoj Marius Serra kaj Jordi Cabré, ekonomikistoj kaj politikaj sciencistoj Antoni Serra Ramoneda, Muriel Casals kaj Ferran Requejo kaj filmisto Ventura Pons.