Mi estas esperantisto el Katalunio kaj mi parolas la hispanan pro tio ke mi estis ensociigita (registaroj, lernejo, universitato kaj laboro) per tiu lingvo. Kiel vi scias Katalunio esta lando kolonigita de Hispanio de antaŭ multe kaj tra la jarcentoj oni ne sukcesis malaperigi nian lingvon malgraŭ malpermesi ĝian uzon. Tamen ni parolis katalune ĉie escepte al la polico, en la registaraj instancoj, al la hispandevenaj nekonatuloj, ktp. Nur en la 1950-60aj jaroj granda amaso de hispanaj parolantoj havis la neceson enmigri en Katalunion sub la frankisma reĝimo, afero planita de la reĝimo por plenumi la kulturan koloniigon. Fakte la artefarita kvartalo Bellvitge konstruiĝis tiucele tial ke ne ekzistis en Katalunio tiom da laborpostenoj por laborigi tiom da enmigrintoj, malgraŭ la industria kresko. Kiel fiŝo, kiu mordas sian voston, la pligrandigo de laborforto estis la baza elemento de la ekonomia ekspansio. La alvenitaj novaj familioj kreskigis la postulon de havajoj, kiel la logejo. La produktado de ĉi tiuj havajoj, samtempe, generis novan postulon de laborforto. Jen aŭtomata traduko de kataluna artikolo pri tio. La rezulto de tiu enmigrado estas ke la duono de la loĝantoj en Katalunio nur ekde tiuj jaroj havas la hispanan lingvon kiel propran. En la urboj oni preskaŭ ne aŭdas la katalunan. Mi memoras ke en la 1980aj jaroj, okdekjara homo el urbo apud Barcelono, Sant Boi de Llobregat (dum la franquismo Sant Baudilio; la ŝanĝo de la loknomj ankaŭ estas tipa afero de la totalismaj reĝimoj) iun matenon elirante el sia domo komentis al najbaro “oni ŝanĝis nian vilaĝon!”. Kompreneble, en 1950a la vilaĝo havis 10.000 loĝantojn; nur 35 jarojn poste, t.e. En 1985a ĝi enhavis pli ol 75.000. En la tuta Katalunio la kresko de loĝantoj estis inter 1900a kaj 1940a de malpli ol miliono kaj inter 1940a kaj 1980a estis de pli ol 3 milionoj. Nu en la sama periodo de 40 jaroj, la dua, tiu de la granda hispana enmigrado estis trioble ol la antaŭa.

De la demokratio en 1977a ni havas la rajton esti edukitaj katalune sed ni estas devigitaj lerni la hispanan, kies kresko malpermesas la normalan vivon de la kataluna, ŝulde ne al la graveco de ĝi sed al la konstanta premo de la centrisma homogeniga hispanismo instalita en la hispana politiko; la dekstra partio PP (popola partio) en kiu estas multaj frankistoj aŭ filoj de frankistoj sed ankaŭ la plejmulto de maldekstruloj, t.e. la socialisma partio PSOE, kies membroj plejmulte ne kontraŭas rekte sed ne defendas la aliajn lingvojn kaj kulturojn de la ŝtato. Ni daŭre estas kolonio de Hispanio ĉar la hispana demokratio kun demokratiaj registaroj daŭre estas sub la povo de la frankistoj; PP denoncis la katalunan statuton kiu nun estas de antaŭ kavar jaroj sub la decido de la dube Konstitucia Tribunalo.

La lasta ekzemplo estas la proceso kontraŭ la juĝisto Garzon (video subtitolita en esperanto), kiu estis denoncita de la ekstremdekstra partio Falange. Sindikatoj kaj multaj personoj de la kultura mondo montris sian malkontenton pro la denonco, kiun ili konsideras persekutadon pro lia engaĝiĝo kontraŭ la faŝismaj krimoj dum la diktaturo.

Kiel resumo de la hispana situacio vidu la aŭtomatan tradukon de artikolo skribita hodiaŭ 2010-04-19a de profesoro pri juro de kataluna universitato.

Se vi preferas esperantan tradukon provu vi mem jenan tradukilon: http://www.prompsit.com/tradurl.php, kie vi povos elkatalunigi aŭ elhispanigi tekstojn.