Mi abonas Beletran Almanakon (BA) kaj nun mi ĵus ricevis la n-ron 6 kio produktis al mi egan feliĉon, simile al tio kiam oni ricevas neatenditan sed deziritan donacon. BA estas unu el la plej kontentigajn aferojn kiujn mi trovis en Esperantio.

Tamen mi ne legis ĝin de antaŭ sufiĉe multe pro tempomanko. Nur antaŭ du-tri monatoj, pli-malpli, foliumante la n-ron 5 mi stumblis kun Robindranath Tagor en paĝo 99; konkrete kun tre kortuŝa teatraĵo, Poŝtoficejo. Antaŭ ne multe mi malkovris ke Tagor estis unuafoje tradukita en mian gepatran lingvon, la katalunan, de la esperanta. La tradukisto estis Josep Grau Casas. En la enkonduko de Poŝtoficejo Probal Daŝgupto citas la eseon de Zofia Banet-Fornalowa, De la morto al la senmorteco publikigita en la sama BA, p. 46-66. En tiu eseo kaj en la sekvanta (p. 67) Janusz Korczak kaj la Oriento, mi sciiĝis pri Korczak kaj tuj venis al mia kapo Francesc Ferrer i Guàrdia; mi guglis kaj trovis dokumenton Ferrer y Korczak, sin efemérides, (Ferrer kaj Korcak, sen datrevenoj), kio montras ian intelektan kunligitecon inter ambaŭ homoj.

Aliaj artikoloj, la recenzo de Mauro Nervi, Thomas Mann: Lotte en Weimar, min kondukis al relego de Goethe. Kaj tiu de Nicola Ruggiero, Concise Encyclopedia of the original Literature of Esperanto igis min relegi BA n-ro 1, same kiel la Prezento de Jorge Camacho, la ĉefredaktoro, kiam parolas pri la novelara reklamkoverto de Tim Westover portis min relegi lian kortuŝan Ruĝvela ŝipo kaj sekve la novelojn La botoj siberiaj de Lena Karpunina kaj la ekskursa Frotvundo de Sten Johanson.

Kuriozece foliumante la ĵus ricevitan n-ron 6 frapis miajn okulojn alia novelo de Tim Westover, Niaj Fantomoj, tutcerte, mi vetas, alia frandaĵo.